La Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj la Estraro de UEA varme
dankas ĉiujn, kiuj jam skribis al la Pola Radio aŭ polaj
reprezentejoj por apogi la daŭrigon de la Esperanto-elsendoj. La
nombro de leteroj kaj retmesaĝoj multe kreskis lastatempe, sed ĉar
la sorto de la elsendoj ankoraŭ ne estas decidita, necesas energie
daŭrigi la kampanjon. La fina decido dependos de la pola ministerio
pri eksterlandaj aferoj. Pro tio necesas koncentri la kampanjon al
la polaj diplomatiaj reprezentejoj tra la mondo, kiuj siavice
raportos al la ministerio pri la ricevitaj reagoj. UEA alvokas al
individuaj esperantistoj, lokaj kluboj kaj landaj asocioj skribi al
la pola ambasado en sia lando por pledante por la daŭrigo de la
Esperanto-elsendoj de Pola Radio. La adresoj de la polaj diplomatiaj
reprezentejoj troviĝas en:
Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 877 (2020-05-26)
Nova situacio en la Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 379 (2010-05-15)
Prezidanto de UEA alvokas por la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)
Aŭskultu al Pola Radio interrete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)
Apogo al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)