Karaj,
mi ĵus parolis kun la redaktistoj de Pola Radio en Esperanto, kiuj pere de mi dankas ĉiujn esperantistojn, kiuj skribis al la radio kaj al siaj polaj ambasadoj. La eĥo de la kampanjo sentiĝas en Varsovio. Nenio ankoraŭ estas findecidita, kvankam kelkaj certe premas por kaj kelkaj espereble premos kontraŭ la ĉesigo de la dissendoj en Esperanto.
En ĉi tiu momento estas esence grave ke la kampanjo de subteno fare de esperantistoj eĉ intensiĝu. Bonvolu skribi en trankvila tono kaj interalie substreki pri:
Gravas ke vi skribu al la POLAJ AMBASADOJ EN VIA LANDO kaj al la Prezidanto de la Pola Radio:
Prezidanto de Pola Radio: Pan Krzysztof Czabanski,
Al. Niepodlegosci 77/87;
PL-00-970 Warszawa
ret-adreso: Krzysztof.C
Nur kopiojn sendu al:
Pola Radio, Radio Polonia
Esperanto-Redakcio
00-970 Varsovio, Pollando
ret-adreso:
Dankon pro ĉio, kion vi faros.
Amike,
Renato Corsetti
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)