La multjara aktivulo Jean Codjo el Benino, kiu nun loĝas en Kanado, gvidas la novan Komisionon de UEA pri Afrika Agado. La aliaj membroj de la Afrika Komisiono, kiel ĝi kutime estas nomata en la ĉiutaga uzo, kaj iliaj specialaj laborkampoj estas Antoine Kouablan Kouassi (Eburbordo; eksteraj rilatoj), Emile Malanda (DR Kongo; rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj), François Hounsounou (Benino; Afrika Oficejo, TEJO, ILEI), Jeremie Sabiyumva (Burundio; informado al ne-esperantistoj) kaj Moliere Ngangu (DR Kongo; turismo en Afriko).
La antaŭa Komisiono havis 12 anojn, sed por efika komisiona laboro tia kvanto montriĝis malpraktika, pro kio la Estraro revenigis la grandecon al tiu de la aliaj regionaj komisionoj de UEA. La Komisiono starigos pli grandan konsilan organon, Afrikan Konsilantaron, kiu konsistos el reprezentantoj de unuopaj afrikaj landaj asocioj kaj movadoj. Jean Codjo jam dissendis alvokon pri kandidatoj por la Konsilantaro.
Fine de decembro 2005 ĉesis validi la kontrakto de UEA kun Instituto
Zamenhof pri funckiigo de la Afrika Oficejo en Lomeo, Togolando, ĉar tiu
ĉi ne konsentis pri precizigoj en la kontrakto, kiuj celis pli bone
konformigi ĝin al la Statuto de UEA. Nova sidejo de la Afrika Oficejo
estas nun starigata en la apuda lando Benino kaj UEA baldaŭ informos pri
ĝia nova stabo. La sola oficeja retadreso estas
La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)
Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 810 (2019-06-29)
Ekoficas nova Afrika Komisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 685 (2017-05-26)
Nova Estraro de UEA elektita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 624 (2016-07-23)
Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 506 (2013-07-20)