Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de
Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de
julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn.
La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio, post la akcepto de la Estrara Raporto pri la jaro 2012. Tuj post sia elekto ĝi tamen jam havis mallongan kunsidon por fari proponon al la Komitato pri la prezidanto, la vicprezidanto kaj la ĝenerala sekretario: respektive Mark Fettes, Stefan MaGill kaj Martin Schäffer. Tiun proponon la Komitato akceptis unuanime. Pri la cetera taskodivido la nova Estraro decidos poste dum la kongresa semajno.
En la unua kunsido de la Komitato prezidis Probal Dasgupta -- krom ĉe la
elektado de komitatanoj C kaj estraranoj, kiam prezidis la kunordiganto de
la Elekta Komisiono, d-ro Ulrich Lins.
La Komitato elektis ankaŭ tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland
Lindblom el Svedio, Biruta Rozenfelde el Latvio, kaj Hallgrimur Sæmundsson
el Islando, kiu malfeliĉe forpasis unu monaton antaŭ la UK.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)