La plej populara Esperanta libro de la lastaj jaroj, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estis la pinta furoraĵo ankaŭ en la kongresa libroservo de la 90-a UK en Vilno, kie ĝia ĵus aperinta tria eldono vendiĝis en 96 ekzempleroj.
Bonan debiton en la jubilea UK ĝuis ankaŭ "Sed homoj kun homoj". Tiu libro de Ziko Sikosek pri la 100-jara historio de Universalaj Kongresoj estis vendita en 66 ekzempleroj. La trian lokon en la vendostatistiko atingis la jam tradicia kajero kun la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, kiu altiris 62 klientojn.
La Libroservo de UEA vendis en Vilno varojn por suma valoro de pli ol 32000 eŭroj. En la ĉi-suba listo estas la 20 plej venditaj varoj. Mankas en ĝi, tamen, diversaj malpli valoraj varoj (poŝtkartoj, skribiloj, insignoj, glumaroj ktp), da kiuj vendiĝis centoj.
1. "Vojaĝo en Esperanto-lando" (B. Kolker), 96 ekz. (12,00
EUR);
2. "Sed homoj kun homoj" (Z.M. Sikosek), 66 ekz.
(bind. 20,00 / broŝ. 14,00 EUR);
3. "IKU-libro", 62 ekz.
(7,50 EUR);
4. "Pasporta servo", 50 ekz. (10,00 EUR);
5-6. "La Zamenhof-strato" (R. Dobrzynski), 46 ekz. (18,00 /
numerita 25,00 EUR);
5-6. "Manlibro pri instruado de
Esperanto", 46 ekz. (7,50 EUR);
7. "Historio de
Esperanto" (A. Korĵenkov), 36 ekz. (12,00 EUR);
8. "Gastono
1" (A. Franquin), 34 ekz. (7,20 EUR);
9-10. "Plena Ilustrita
Vortaro 2005", 27 ekz. (72,50 EUR);
9-10. "La jaro
2006", 27 ekz. (5,10 EUR);
11. "Diverskolore" (T.
Steele), 25 ekz. (9,00 EUR);
12-14. "Mil unuaj vortoj en
Esperanto" (H. Amery), 20 ekz. (10,00 EUR);
12-14.
"Saluton!" (A. Childs-Mee), 20 ekz. (7,20 EUR);
12-14.
"Baza Esperanta radikaro" (W. Pilger), 20 ekz. (5,00 EUR);
15. "Pasteĉo" (S. Johansson), 19 ekz. (9,00 EUR);
16.
"Litova lingvo per Esperanto-okuloj" (M. Vanden Bempt), 18 ekz.
(16,50 EUR);
17-19. "Esperanto-literaturo" (kompakta disko),
15 ekz. (6,60 EUR);
17-19. "Prezidantoj de UEA" (kompakta
disko), 15 ekz. (6,60 EUR);
17-19. "Arne, la ĉefido" (L.
Nordenstorm), 15 ekz. (5,40 EUR);
20. "Litova murkalendaro
(2005-2006)" (A. Skiesgilas), 14 ekz. (4,00 EUR).
UEA kongresos en Belfasto, Nord-Irlando, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 806 (2019-06-15)
Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 586 (2015-08-20)
Probal Dasgupta: "Lerni de Islando"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 508 (2013-07-21)
Bondeziroj de UEA al la nova reĝo de Nederlando
Gazetaraj Komunikoj n-ro 498 (2013-05-02)
Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)