La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.
Via Reĝa Moŝto,
Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin
okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlando kaj transdoni al Vi
elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof. Probal Dasgupta kaj la tuta
Estraro de UEA.
UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo
Esperanto ekde la jaro 1908. Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj
oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj
organizaĵoj. Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Roterdamo,
kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.
En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel
“Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro” kaj “Unueco kaj
diverseco”. Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per
la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj
solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la
mondo.
Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko
por Via lando kaj ĝia popolo. Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al
Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio
venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.
Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)