Plej multe oni aĉetis portugallingajn vortarojn de E.M. Machado kaj J. Paluzie-Borrell (160 kaj 80 venditaj ekzempleroj respektive). Tuj poste sekvas la nova eldono de UEA - "Vojaĝo en Esperanto-lando" de B. Kolker (54 ekz.) kaj alia UEA-eldono - Baza Esperanta Radikaro de W.Pilger (50).
Se oni tamen atentas la prezojn de la furoraĵoj, tiukaze la senduba ĉampiono de la libroservo estis la nova Plena Ilustrita Vortaro, eldonita de SAT. Da ĝi estis vendite 30 ekzempleroj, ĉar nur tiom oni sukcesis alveturigi.
Plene la statistiko pri la plej amasaj vendoj de la kongresa libroservo aperas en la novembra kajero de la revuo Esperanto.
Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 792 (2019-04-05)
Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)
Kio furoris en 2009?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 367 (2010-02-28)
Japanaĵoj furoris en Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 275 (2007-12-09)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" pleje furoris ankaŭ en 2006
Gazetaraj Komunikoj n-ro 256 (2007-02-21)