S-ro Raymond Boré daŭrigas la laboron de la forpasinta Hugo Röllinger kiel komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j). S-ro Boré kunlaboris kun Röllinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO-j kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas ankaŭ fakdelegito pri ZEO-j. Nature la Estraro de UEA turnis sin ĝuste al li, kiam ĝi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Röllinger.
S-ro Boré jam skizis sian laborplanon, pri kiu li skribis al UEA interalie:"La lasta ZEO registrita de Röllinger estis notita kiel n-ro 1260. Fine de oktobro la listo atingis n-ron 1283. Tiu laboro nepre necesigas helpon. Tial mi provos arigi plurajn ZEO-simpatiantojn, instigante ilin al fakdelegiteco pri ZEO-j en sia propra lando kaj mem listigi la enlandajn ZEO-jn. Por Pollando tio jam estas farita: Robert Kaminski listigis la polajn ZEO-jn, samkiel mi faris por Francio."
La adreso de la nova ZEO-komisiito estas: Raymond Boré, 481 square Zamenhof, FR-73000 Ĉambe{'ry, Francio; telefono/faksilo: +33 479 72 44 13.
UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 777 (2019-01-21)
Konsilio kunlaboros kun la Estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 513 (2013-07-31)
Raymond Boré forpasis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 362 (2010-02-07)
Clerici finis rezultoriĉan laboron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 319 (2009-03-30)
Ekvilibro post trijara laboro de la Estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 260 (2007-04-22)