Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 260 (2007-04-22)
Ekvilibro post trijara laboro de la Estraro

La Estraro de UEA, elektita en la Pekina UK en 2004, kunsidis en Roterdamo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo. Temis pri la lasta ordinara kunsido de la Estraro, kiu ja ankoraŭ kunsidos komence de la UK en Jokohamo, sed tie ĝi traktos nur la lastajn teknikajn demandojn pri la kongresa programo kaj la unua kunsido de la Komitato. La restantaj monatoj de la mandato tamen ne signifas ferion por la estraranoj, sed ili restas plene okupitaj ĝis la UK kaj laŭbezone faros decidojn rete. Same kiel en ĉiu kunsido dum la pasintaj tri jaroj, ankaŭ en la lasta partoprenis ĉiuj estraranoj. Ĉeestis krome la Ĝenerala Direktoro, Konstanta Kongresa Sekretario, redaktoro de "Esperanto" kaj observantoj de TEJO (Chuck Smith) kaj ILEI (Zsofia Korody).

Plejparto de la tagorderoj de la aprila kunsido estas sama ĉiujare kaj ĉefe rilatas al la preparado de la kunsidoj de la Komitato, al kiu la Estraro devos raporti pri sia agado en la antaŭa jaro kaj proponi buĝeton kaj aliajn planojn por la venonta jaro. La agadraporto pri 2006 estis jam praktike preta, sed ekestis diskuto pri tio, kiom detala ĝi devus esti. La konkludo estis klopodi iom koncizigi ĝin antaŭ ĝia aperigo en la junia numero de "Esperanto". Pro personaraj problemoj en la Centra Oficejo la financaj raportoj ankoraŭ ne pretis. Ĉar la plej gravaj eroj de la spezokonto tamen estis finkalkulitaj, estas jam klare, ke en 2006 la en- kaj elspezoj ekvilibriĝis. La buĝeto de 2006 antaŭvidis negativan saldon de 8650 eŭroj, sed la fina minuso estas nur kelkcent eŭroj. Por la jaro 2008 oni proponas plene ekvilibran buĝeton. La Estraro enoficiĝis fronte al deficito de 57194 eŭroj en 2003 kaj povas do kalkuli la financan resanigon de la Asocio inter siajn ĉefajn atingojn.

Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008) kun Ans Bakker-ten Hagen kiel prezidanto. La estraranoj diskutis ankaŭ pri la temo de tiu UK, sed ĝi ankoraŭ atendas finan vortumon. Ĉar en 2008 oni festos la 100-jariĝon de UEA kaj ĉar ĝi estos Internacia Jaro de la Planedo Tero, oni klopodas kunigi ambaŭ aferojn sub sama temo. Por trovi taŭgan kaj elegantan vortumon la Estraro atendas proponojn ankaŭ de komitatanoj kaj aliaj interesitoj.

La elektado de la loko por la UK en 2009 proksimiĝas al la fina decido. La Estraro definitivigis, ke ĝi okazos en Pollando por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof. La fina elekto okazos en Jokohamo inter Bjalistoko kaj Poznano.

La Estraro benis formale la jam pli fruan intencon transdoni la premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj por publikigo en la nova revuo "Beletra Almanako", kiun la eldonejo Mondial lanĉos ĉi-jare. Al la eldonserio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, "Maitreyi" de la granda rumana verkisto Mircea Eliade, aperonta ĉe la eldonejo Bero. La 23-a okazigo de la fama Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (21-23 septembro 2007) ricevis aŭspixiojn de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/260a1

El Gazetaraj Komunikoj

CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)

Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)

UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 777 (2019-01-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026