Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 99 (2000-10-11)
Pli ol 60 milionoj subskribas Manifeston 2000

La subskribokampanjo de Unesko por Manifesto 2000 jam pli ol duonvojas. El la celataj 100 milionoj da nomoj pli ol 60 milionoj estis atingitaj en septembro. Duono el ili, iom pli ol 30 milionoj, estis kolektita en Hinda Unio, dum en Brazilo oni superis 13 milionojn.

Ankaŭ UEA partoprenas en la kampanjo. UEA eldonis la Esperantan tradukon de la Manifesto kiel belan faldfolion. Multaj Esperanto-gazetoj aperigis la tekston de la Manifesto kun kupono por subskribo. Aliaj estas petataj fari same aŭ sendi kun sia proksima numero la folion riceveblan ĉe UEA. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html.

Ĝis la 10-a de oktobro UEA ricevis entute 5669 subskribojn, el kiuj 4152 papere kaj 1517 rete. Inter la 82 landoj Brazilo estas la sola kun pli ol mil subskriboj (1027), sekvata de Italio (853) kaj Francio (633). La statistiko malkaŝas ankaŭ, ke en multaj landoj kun relative forta Esperanto-movado oni ankoraŭ neglektis la kolektadon. Landaj asocioj kaj lokaj kluboj devus rapide ekaktiviĝi, sed iniciatemaj esperantistoj kompreneble ne bezonas atendi ilian instigon por mem ekagi.

Ne temas pri propra kampanjo de UEA sed pri partopreno en la ĝenerala kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Ankaŭ la subskribojn de ne-esperantistoj oni sendu al UEA.

Statistiko de subskriboj pere de UEA je 2000-10-10

LANDO
Papere Rete Sume
Afganio - 1 1
Albanio 14 - 14
Alĝerio 1 1 2
Antiloj 1 - 1
Argentino 159 7 166
Aŭstralio 19 13 32
Aŭstrio 11 17 28
Belgio 88 66 154
Benino 1 13 14
Bjelorusio 1 - 1
Bosnio-Hercegovino 55 - 55
Brazilo 888 139 1027
Britio 25 41 66
Bulgario 70 7 77
Ĉeĥio 331 7 338
Ĉilio 86 - 86
Ĉinio 18 11 29
Danio 16 17 33
Ebura Bordo 1 - 1
Estonio 1 - 1
Fiĝio - 1 1
Finnlando 28 16 44
Francio 181 452 633
Ganao 2 1 3
Germanio 85 67 152
Greklando 2 - 2
Hinda Unio 9 4 13
Hispanio 12 16 28
Hungario 56 12 68
Irano 30 27 57
Irlando 1 4 5
Islando 1 2 3
Israelo 4 4 8
Italio 796 57 853
Japanio 19 21 40
Jugoslavio 87 4 91
Kamerunio 1 - 1
Kanado 2 4 6
Kazaĥio 1 1 2
Kenjo 1 - 1
Kolombio 1 40 41
Kongo, Dem.Resp. 7 - 7
Korea Resp. 1 15 16
Kroatio 15 2 17
Kubo 9 - 9
Latvio - 1 1
Libano - 2 2
Libio 1 - 1
Litovio 5 4 9
Luksemburgio 1 2 3
Madagaskaro 1 - 1
Malto - 1 1
Meksiko - 2 2
Moldavio - 1 1
Nederlando 88 37 125
Nepalo 25 - 25
Niĝerio 4 - 4
Nikaragvo 1 - 1
Norvegio 3 17 20
Nov-Zelando - 4 4
Pakistano 118 57 175
Pollando 73 9 82
Portugalio 1 6 7
Rumanio 11 104 115
Ruslando 249 46 295
San-Marino - 1 1
Senegalio 2 - 2
Slovakio 128 18 146
Sud-Afriko - 4 4
Svedio 17 19 36
Svislando 63 9 72
Taĝikio 1 - 1
Tajlando 1 1 2
Tanzanio 18 1 19
Togolando 41 3 44
Turkio 1 - 1
Ukrainio 105 18 123
Usono 9 45 54
Uzbekio 3 - 3
Venezuelo - 2 2
Vjetnamio 44 12 56
Zambio 1 - 1
(Nekonata) - 1 1
TOTALE 4152 1517 5669
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/99a1

El Gazetaraj Komunikoj

Plu eblas subskribi Manifeston 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 190 (2004-12-10)

Seplingva eldono de la Praga Manifesto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 109 (2000-12-25)

Manifesto 2000: UEA en la monda pinto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 101 (2000-10-17)

Subskribokampanjo por Manifesto 2000 plu daŭras
Gazetaraj Komunikoj n-ro 93 (2000-09-04)

Ĉiam pli da subskriboj al la Praga Manifesto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 74 (2000-04-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026