Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 101 (2000-10-17)
Manifesto 2000: UEA en la monda pinto

Inter ĉiuj neregistaraj organizaĵoj UEA troviĝas sur la 14-a loko en la monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Ĝis la 10-a de oktobro pli ol 60 milionoj da homoj donis per sia subskribo apogon al tiu dokumento, iniciatita de grupo de Nobel-premiitoj pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono de la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaŭ Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj.

La 20 plej aktivaj NRO-j laŭ la nombro de kolektitaj subskriboj:

30 588 855 Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris
1 101 481 Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj
247 365 Studrondo Guru Gobind Singh
102 168 Jubillenium
90 014 Monda Konfederacio de Instruistoj
70 026 Fondaĵo Dhammakaya
66 816 Pax Christi Internacia
35 109 Caritas Internationalis
30 000 Soka Gakkai Internacia
13 399 Monda Packonsilio
11 622 Pacboato
9 578 Soroptimista Internacio
9 216 Fondaĵo Alvoko de Nobel-Premiitoj
5 669 Universala Esperanto-Asocio
4 769 Kunordiga Komitato de Internacia Volontula Servo
3 243 Kunularo de Aktivuloj por Homara Bonfarto
2 707 Monda Organizaĵo por Antaŭlerneja Edukado
2 586 Monda Skolta Asocio
1 629 Pacfondaĵo Goi
1 522 Internacia Konsilio de Organizaĵoj de Folkloraj Festivaloj kaj Popola Arto

La kolektado de subskriboj plu daŭras. Oni povas subskribi en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html aŭ per letero al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĉe UEA eblas ricevi senpage faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por subskribo. Esperanto-gazetoj estas petataj represi la tekston de la Manifesto kun la kupono aŭ dissendi la faldfolion kune kun sia proksima numero.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/101a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026