Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 4 (1998-06-15)
Seminario pri rilatado kun amaskomunikiloj en Montpeliero

Ĝenerala informado pri Esperanto estas unuavice tasko de la landaj asocioj. UEA klopodas laŭeble apogi ilin por ke ili povu plenumi tiun gravan taskon kiel eble plej bone.

Por tiu celo la laborplano de UEA pri Kampanjo 2000 inkluzivis okazigon de seminario pri rilatoj kun amaskomunikiloj kadre de la UK en Montpeliero. Ĝi okazos ĵaŭdon, la 6-an de aŭgusto, de la 14-a ĝis la 18-a horo en la kongresejo. La ĉefprelegantoj estos la konataj ĵurnalistoj Stefan Maul, fondinto de Monato kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj Andrzej Pettyn, estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio.

La seminario celas unuavice personojn kiuj en sia asocio respondecas pri ekstera informado, sed ĝi estos malferma ankaŭ por ĉiu alia kiu serioze okupiĝas pri informado ekz. sur loka nivelo. La ĉefa celo estos montri kiel Esperanto-asocioj povas altiri la atenton de ĵurnalistoj, kaj diskuti kion ni volas diri al la amaskomunikiloj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/4a4

El Gazetaraj Komunikoj

Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn: aliĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 727 (2018-02-21)

Dum la sekva semajnfino okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 649 (2016-11-21)

Seminario pri libera scio: kulturo de disdonado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 432 (2011-11-16)

Raporto pri packultura TEJO-seminario
Gazetaraj Komunikoj n-ro 118 (2001-03-26)

Rezolucio de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 87 (2000-08-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026