Kadre de la Internacia Jaro de Kulturo de Paco TEJO okazigis seminarion en Varna (1-8 septembro 2000) kun la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco". Ĵus aperis interesa 60-paĝa raporto pri ĝi. La raporto prilumas multfacete la laboron dum la seminario: prelegojn, laborgrupojn, vesperojn, ekskursojn kaj kontribuojn de partoprenantoj. Ĝi enhavas ankaŭ detalan enkondukon pri organizado de seminarioj.
Inter aliaj temoj oni trovas ampleksajn prezentojn pri Esperantio, Landa Agado, Financoj, Eksteraj Rilatoj, Amasaranĝoj (ekz. kiel organizi Lingvan Festivalon), Informado kaj Gazetaro. Tiel la raporto estas leginda ne nur por tiuj, kiujn interesas junulara laboro aŭ Balkano, sed ankaŭ por tiuj, kiuj intencas prepari aranĝon aŭ alimaniere aktivi ekz. en Esperanto-organizo.
Al la raporto kontribuis partoprenantoj kaj prelegantoj de la seminario, kaj ĝin kompilis ĝenerala sekretario de TEJO, Vlad'ka Chvatalova. Finredaktis ĝin Sabira Sta'hlberg kaj reviziis Aleksandar Shivarov. La raporto estas mendebla en la Libroservo de UEA kontrau EUR 6,90.
Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)
Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 780 (2019-01-25)
Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn: aliĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 727 (2018-02-21)
Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)
Aktivulo.net: retejo por aktivuloj kaj aktivemuloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 663 (2017-01-09)