N-ro 7 (1998-07-15)
Nova titolo en la serio
Oriento-Okcidento
La eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA,
pliriĉiĝis per nova titolo,
Antologio latina, kiu ĵus aperis
ĉe la eldonejo Fonto en Brazilo. Ĝi konsistas el du volumoj, kiuj kune
havas 576 paĝojn. La unua,
Maturiĝo, ampleksas la periodon de
ĉ. 250 ĝis 30 a.Kr., kaj la dua,
Epoko de Aŭgusto, ĝis 14
p.Kr. Ĉiuj verkoj estas elektitaj kaj tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu
planas iam kompletigi la antologion per tria volumo. La du volumoj kostas
kune 75 NLG.
La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj
de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj du ne-
numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo
por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri
la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en
la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto kiu povas plenumi la
kvalitajn kaj teknikaj postulojn de la serio. Plejmulto (29) el la
ĝisnunaj titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.
La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la
du-voluma Tutmonda sonoro, antologio de monda poezio en traduko
kaj redakto de K. Kalocsay, kaj en 1983 Elpafu la sagon, kolekto
el buŝa poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor
Sekelj. En 1988 aperis la poezia kaj proza Aŭstralia antologio,
redaktita de Alan Towsey.
Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. Ĝian
popularecon montras la fakto ke pluraj el la libroj aperis en pli ol unu
eldono.
SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
- Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad.
L. Sinha. 1961.
- MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami
Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo
1969.
- Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard.
1963.
- Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964. Dua
eldono 1985.
- Jose HERNANDEZ: Martín Fierro. El la hispana trad. E.
Sonnenfeld. 1965.
- William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla
trad. K. Kalocsay. 1966.
- IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr.
Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
- Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad.
P. Lobut. 1967.
- TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana
trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruiko. 1968.
- La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua
eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
- KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi
Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
- Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. Originale verkita
en Esperanto. 1978.
- Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
- Luiz VAZ DE CAMÕES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H.
Knoedt. 1980.
- Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa
trad. S.G. Rublov. 1979.
- William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld.
1981.
- Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay.
1981.
- Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
- J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana
trad. R. Haupenthal. 1984.
- INOUE Yasuŝi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. M.
Masao. 1984.
- CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld.
1984.
- Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni
Grabowski. 1986.
- Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de
Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
- ERASMO de
Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco. El la latina tradukis Gerit
Berveling. 1988.
- Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div.
tradukintoj. 1988.
- Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la
rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
- Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana
trad. F. de Diego. 1992.
- Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A.
Parfentjev. 1993.
- Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad.
Probal Dasgupto. 1994.
- Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit
Berveling. 1998.
- Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi.
1996.
Sen numero:
- Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G.
Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
- Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B.
Nilsson. 1979.