Strategia Laborplano de UEA
2013-2017
Agadkampo 2: Kapabligo
2.1. Ĝeneralaj celoj
- 2.1.1. Baza instruado de Esperanto.
Por ĉiu, kiu deziras lerni Esperanton, disponigi
praktikajn lern-rimedojn kaj lern-okazojn ĝis nivelo sufiĉa por ĉiuj ordinaraj komunikaj
bezonoj, parole kaj skribe.
- 2.1.2. Prilingva kaj kultura klerigado. Inter tiuj, kiuj uzas la lingvon, kultivi konon kaj
aprezon de la historia disvolviĝo, evoluantaj tradicioj kaj nuntempa funkciado de
Esperanto en plej diversaj uzkampoj kaj sociaj kuntekstoj.
- 2.1.3. Normigado kaj lingvo-kultivado. Sistemigi kaj disvastigi normojn por la parola kaj
skriba uzado de Esperanto, en la formo de ekzamenoj, gvidiloj, referencaj verkoj kaj
simile, kaj eduki la uzantojn al pli ĝusta, lerta kaj krea utiligo de la kapabloj de la lingvo
por ĉiuspecaj celoj.
- 2.1.4. Instruista kaj aktivula trejnado. Ĝenerale plialtigi la klerecon kaj kapablecon de
tiuj, kiuj ludas aktivan rolon en la organizita Esperanto-movado, kun aparta atento al la
kvalito de niaj instruistoj, redaktoroj kaj organizantoj.
- 2.1.5. Partopreno en la evoluigo de tutmondeca edukado kaj trejnado.
Kunligi la edukan agadon de la Esperanto-movado kun tiu de parencaj movadoj kaj organizoj, por interalie
alvenigi al la komunumo freŝajn konceptojn kaj sperton pri lingvo-instruado, interkultura komunikado kaj kunlernado.
2.2. Rolo de UEA
- 2.2.1. Kreskigo de agadpovo tutmonde. Sisteme varbi, trejni kaj subteni instruistojn,
redaktorojn kaj organizantojn en movade malfortaj regionoj, laŭ prioritatoj ellaboritaj
de la regionaj komisionoj kaj aliaj organizaj partneroj (vidu sube).
- 2.2.2. Eldonado kaj disvastigo de kernaj verkoj. Sur ĉiuj kampoj de la kapabliga agado,
aperigi altkvalitajn lernilojn, gvidilojn kaj referencajn verkojn kaj zorgi pri ilia disvastigo
tutmonde, inkluzive de malmultekostaj kaj elektronikaj eldonoj por malpli pagipovaj landoj.
- 2.2.3. Ellaboro de normoj, studprogramoj kaj ekzamenoj. Kunlabore kun movadaj kaj
ekstermovadaj partneroj, ellabori kaj prizorgi sistemojn por la kultivado kaj testado de
difinitaj kapabloj kaj konoj (lingvaj, kulturaj, instruaj, terminologiaj ktp), laŭeble kun iu
grado de oficiala rekono ekstermovade.
- 2.2.4. Eduka klerigado kaj kunagado. Peri informojn kaj ideojn, kaj iniciati kaj kunordigi
komunajn agadojn, inter la diversaj niveloj kaj branĉoj de la Esperanto-movado kaj difinitaj organizoj kaj movadoj aktivaj pri internacia/tutmondeca edukado kaj pri parencaj fakoj kiel terminologio.
2.3. Organizaj rimedoj (por detaloj vidu poste)
- 2.3.1. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Tiu ĉi aliĝinta faka asocio de UEA jam de multaj jaroj estas la ĉefa movada organizo, kiu sisteme okupiĝas pri la baza instruado de Esperanto kaj pri internaciaj ekzamenoj sur diversaj niveloj. Kun sekcioj en
pli ol 30 landoj kaj membroj en pli ol 45, ILEI tamen havas nur malgrandan financan
bazon, ĉefe el kotizoj.
- 2.3.2. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
La junulara branĉo de UEA havas longan tradicion de aktivula trejnado, kaj aliron al multaj ekstermovadaj fontoj de subvencioj kaj faka scio. Junaj esperantistoj ofte havas pli da tempo je sia dispono por partopreni en diversaj kursoj kaj seminarioj, kaj do estas natura celgrupo, kaj eventuale ankaŭ gvidantaro, por la kampo Kapabligo.
- 2.3.3. Lernu.net. Lanĉita en decembro 2002, Lernu fariĝis la plej vaste uzata reta Esperanto-lernejo, alirebla en pli ol 30 lingvoj kaj kun multaj diversaj materialoj kaj helpiloj por lernantoj sur diversaj niveloj. Ĝi estas kunlabora projekto inter la junulara organizo E@I kaj la usona fondaĵo ESF, kiu lastatempe anoncis la fondon de la firmao ESF-enrete por prizorgi ĝin cele al financa sendependeco.
- 2.3.4. Edukado.net. Lanĉita jam unu jaron antaŭ Lernu, tiu ĉi retpaĝaro subtenas la laboron de Esperanto-instruistoj per multaj diversaj rimedoj. Ĝi evoluis kiel projekto de ESF gvidata de Katalin Kováts; nun ĝin prizorgas la nederlanda Fondaĵo Edukado.net, kun daŭra subteno de ESF por la redaktado.
- 2.3.5. Ekzamenaj komisionoj. UEA aŭspicias ambaŭ sistemojn de internaciaj ekzamenoj
en Esperanto: tiun de UEA-ILEI kaj tiun de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), en kiu edukado.net ludas kernan rolon. Tiujn formojn de kunlaboro nepras daŭrigi kaj plifortigi.
- 2.3.6. Terminologia Esperanto-Centro (TEC). Tiu ĉi instanco de UEA fondiĝis en 1987 kun
la celo progresigi la konscian, kleran, sistemecan evoluigon de la faka lingvaĵo, sekvante la principojn de la internacia terminologia laboro. Ĝi restas la ĉefa lingvo-kultiva instanco de UEA, kvankam ĝis nun kun relative limigita influo.
- 2.3.7. Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo; Subkomitato 2: Kapabligo. La Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo estos nova instanco de UEA kiu donos organizan kadron, en kiu ĉi tiuj diversaj organizoj kaj iniciatoj povas regule interkomuniki, kunlabori kaj kunplani. Ĝin gvidos Subkomitato 2: Kapabligo, kies membraro inkluzivos almenaŭ du estraranojn, plurajn komitatanojn el la Konsilio, kaj laŭbezone pliajn reprezentantojn de la ĉi-supraj agadoj kaj organizoj.
2.4. Strategiaj prioritatoj sur Agadkampo 2
Strategia prioritato 2.1. Kursoj kaj ekzamenoj. Plimultigi la homojn, kiuj sukcese trapasis registritan kurson kaj internacian ekzamenon pri Esperanto, i.a. por pli fidinde pritaksi, kiom la lingvo disvastiĝas ĉiujare.
Tiucele:
- plibonigi la raportadon kaj disvastigon de informoj pri kursoj sur ĉiuj niveloj,
inkluzive de informoj pri la uzataj materialoj, metodoj, celata lingvo-nivelo,
nombro de kursanoj en la komenco kaj fino, ktp, laŭ modelo de la “Kursejo” de edukado.net;
- konsekvence reklami la KER-ekzamenojn (i.a. kiel ne cesan kvalifikon por ĉiuj gvidaj aktivuloj), kaj ellabori novajn manierojn ekzameniĝi, laŭ modelo de la internacia ekzamentago elprovita de edukado.net en
2012;
- elstarigi kaj detale priskribi sukcesajn modelojn de kursoj kaj ekzamenoj, inkluzive de lernejaj studprogramoj, stimulante ilian imitadon kaj adaptadon en ĉiam pli da lokoj.
Strategia prioritato 2.2. Trejnado de gvidaj aktivuloj. Starigi programojn por la trejnado
de movadaj organizantoj (de projektoj, renkontiĝoj kaj kongresoj, asocia administrado kaj financo, monvarbado k.s.), instruistoj, tekstumantoj (prizorgantoj de retpaĝoj, revuoj k.s.), tradukantoj, terminologoj kaj informaktivuloj.
Tiucele:
- dokumenti kaj pritaksi la jamajn proponojn pri instruista trejnado (ILEI, UAM,
RITE, aliaj) kaj pri trejnado de aktivuloj diversspecaj (de TEJO, diversaj landaj kaj
fakaj asocioj);
- esplori la aktualan staton de tia trejnado ekster la movado, ĉerpante el tio ideojn kaj metodojn aplikeblajn en Esperanto-kunteksto, laŭeble per la efektiva trejnado de aktivuloj kiuj reportas siajn novajn sciojn kaj kapablojn en la movadon;
- kunlabore kun la plej spertaj trejnantoj kaj praktikantoj en la koncerna fako, ellabori normojn, priskribojn de la enhavo kaj trejnmetodoj, kaj modularan skemon por la organizado de kursoj kaj seminarioj pri tiu fako;
- enkadre de edukado.net, laŭ modelo de ĝia jam funkcianta Reta Instruista Trejnado aŭ la fako “Liberaj studoj,” krei kaj reklami virtualajn kursojn kiuj sekvas tiujn ellaboritajn programskemojn;
- stimuli kaj subteni la organizadon de parencaj ĉeestaj kursoj kaj seminarioj diverslande, kaj la disvolviĝon de reto de spertaj trejnantoj kaj organizantoj;
- laŭeble profiti de ekstermovadaj subvencioj por tiuj ĉi specoj de kapabliga agado, kaj strebi por ĉi ties ekstermovada agnosko.
Strategia prioritato 2.3. Esperanto kiel eduka movado. Kunlabori kun organizoj sur ĉiuj niveloj de la movado por doni al instruado, trejnado, kaj tutmondeca edukado pli altan prioritaton en la planado, komunikado kaj agado.
Tiucele:
- en la informado, multlingve dokumenti kaj elstarigi la edukajn valorojn de la lingvo kaj ĝia kulturo en instruprogramoj kaj neformala edukado;
- en la eksteraj rilatoj, pli sisteme kaj intense kunlabori kun internaciaj kaj naciaj organizoj kies eduka agado (almenaŭ parte) kongruas kun la celoj de UEA, por reciproka interkonatiĝo, pliriĉiĝo je ideoj kaj metodoj, kaj praktika kunagado.
- kadre de la komunumo, plibonigi la komunikadon pri lernado, instruado kaj aliaj priedukaj temoj ĝenerale, per regulaj rubrikoj kaj raportoj en landaj revuoj, retpaĝoj k.s., per prelegoj, kursoj kaj seminarioj enkadre de landaj kaj regionaj renkontiĝoj, kaj per aliaj klerigaj rimedoj kiel filmoj kaj libroj.
2.5. Tempoplanado laŭ jaroj
- 2.5.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013-14)
fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter la diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre, la ellaboro de regionaj strategioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la
Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu
jaro de plifortigo de la organiza bazo.
- 2.5.2. Novembro 2014 markos la 60jariĝon de la Unesko-rezolucio de Montevideo, kiu
komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de
Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Tio donos okazon por fari bilancon de la
ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur tiuj kampoj – unuflanke por ekstera
publiko, sed ankaŭ por klerigi la esperantistojn. “Montevideo 60” estos speco de eduka
kampanjo por la jaro 2014-15, celanta ĝenerale plibonigi la konon de la evoluo de
Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj.
- 2.5.3. La tria jaro, 2015-16, estos eksperimenta Jaro de la Lernanto. Interalie ĝi celos esti
jaro de rekordoj: plej multaj lernantoj registritaj en diversnivelaj kursoj, plej multaj
kursfinintoj kaj ekzamenitoj, ktp. Sed ĝi ankaŭ celos provoki novajn ideojn pri
pedagogio, pri subteno al dumviva lernado en kaj ekster formalaj kursoj, pri la valoroj
kiujn Esperanto proponas al lernantoj diverslande kaj diverskuntekste, ktp.
- 2.5.6. Provizore, por la kvara jaro (2016-17) oni antaŭvidu la lanĉon de dua kampanjo
kunlige kun la 25a datreveno de la Rio-konferenco pri daŭropova evoluo. Same kiel la
unua kampanjo prezentos Esperanton kadre de tutmondaj streboj krei pli prosperajn,
pacajn kaj sekurajn sociojn, la dua kampanjo prezentos ĝin kadre de klopodoj restarigi
sanajn kaj daŭropovajn lokajn kulturojn. En tio la graveco de lingvo-konservado kaj
lingvo-planado, inkluzive de terminologio kaj lingvo-instruado, estos parto de la kerna
mesaĝo.
2.6. Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI
| 2013-14 Kunlaborkadro | 2014-15 Montevideo 60 | 2015-16 Jaro de Lernanto | 2016-17 Daŭropova evoluo |
| SP1 | Kursdokumentado, laboro pri reta kurso e125, kunlaboro pri multlingvigo de materialoj kaj aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj | Ekzamenoj pri kulturaj/fakaj konoj; lanĉo de preta kurso e125 en la lingvoj de lernu!; reta kurso sur KER-niveloj B1-B2 | Fokuso al moderna
E-pedagogio: kursoj, seminarioj, konferencoj; novaj bazaj kaj progresigaj kursoj en ĉiuj kontinentoj | Ellaboro de kursoj kaj kursmoduloj pri Esperanto kadre de programoj pri lingva kaj kultura diverseco,
internaciismo, tutmondaj studoj k.s. |
| SP2 | Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumento kun skemo kaj normoj. Aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj | Instruista trejnado: Ellaboro de oficiala programo konsulte kun ALTE. Aktivula trejnado: kunlaboro pri la
kreo de retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj | Instruista trejnado: Testa program-
lanĉo, laŭeble en altlernejo. Aktivula trejnado: Kunlaboro pri trejnado pri kurs-organizado (lingva kaj alispeca) | Instruista trejnado: Reviziado de la programo; plena lanĉo.
Aktivula trejnado: Kunlaboro pri trejnado pri fulmkursoj kaj modelaj lecionoj en lingvo-foiroj kaj similaj okazoj |
| SP3 | Katalogado de asocioj por edukado internacieca/ tutmondeca; disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe | Eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj; kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj. | Kursoj, seminarioj pri starigo de subvenciataj
projektoj en kunlaboro kun ekstermovadaj lernejoj, organizoj | Kunlaboro kun aliaj organizoj pri integrado de E-kursoj ene de iliaj konferencoj kaj studprogramoj. |
- 2.6.1. Ĝenerale, la strategio celas doni plian organizan kaj financan subtenon al ILEI por
ebligi al ĝi plenumi ankoraŭ pli vastan kaj esencanrolon sur la kampo Kapabligo. Tiu evoluo okazos unue sur la nivelo de estrara kundecidado kaj informfluo, sed en la unua jaro ricevos ankaŭ formalan agnoskon per komuna detala laborplano. Interalie, oni konsideru la eblon kunigi la membrosistemojn de UEA
kaj ILEI, tiel ke UEA kolektu kaj administru la kotizojn simile kiel ĝi faras por TEJO.
- 2.6.2. En la ĉi-supra tabelo, ĉiu jaro konstruas sur la atingoj de la antaŭa, kaj inverse, ĉiu
jaro devas inkluzivi preparojn por la sekvonta jaro. Certagrade, do, la postuloj plialtiĝas
de jaro al jaro. UEA kaj ILEI kunlaboros en ĉio ĉi kun edukado.net, lernu.net kaj aliaj
partneroj, do la tuta pezo neniam falos sur nur unu organizon.
- 2.6.3. Pli vastaj disponigo kaj gamo de kursoj kaj ekzamenoj (SP1) estos realigataj iom post iom, unue per la kompletigo de la reta kurso e125 (tasko por du jaroj), kaj per evoluigo de ekzamenoj pri kulturaj kaj fakaj konoj, kiuj kompletigas la lingvan fokuson de la KER-ekzamenoj. Same bonvena estas la disvasti
ĝo al aliaj kontinentoj de plurtagaj kursaroj laŭ la modelo de la slovakia Somera Esperanto-Studado. La Jaro de la Lernanto donos okazon por amplekse pritaksi la nunan staton de la E-pedagogio kaj peli la
pensadon kaj praktikadon de E-instruado en novaj direktoj. Ankaŭ la emfazo, en la kvara jaro, pri integrado de Esperanto en programoj de tutmondaj studoj k.s. espereble stimulos la kreemon de niaj instruistoj kaj kurs-verkistoj.
- 2.6.4. Sur la kampo de instruista kaj aktivula trejnado (SP2), la ĉefa prioritato por UEA-
ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-13 Testistoj de Eŭropo. Kiel montras la tabelo, tiu laboro daŭros tra ĉiuj kvar jaroj. Samtempe, ILEI povos kunlabori pri diversaj aliaj iniciatoj pri aktivula trejnado.
- 2.6.5. La ĝenerala klerigado kaj aktivigo de la movado pri edukado en vasta senco (SP3)
disvolviĝos en proksima rilato kun la kresko de kontaktoj kun edukaj organizoj ekstermovadaj. Tiuj kontaktoj unuflanke devigos nin pli efike kaj alloge klarigi la edukan rolon de Esperanto (ankaŭ por ni mem), kaj aliflanke alportos freŝajn ideojn kaj ŝancojn por kunagado enkadre de programoj financataj ekstermovade. Tia kunagado ricevos apartan atenton en la kvara jaro de la laborplano,
sed en malpli ambiciaj formoj povas disvolviĝi pli frue – tio estus la celo de la eduka kalendaro menciita en jaro 2.
2.7. Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net
| 2013-14 Kunlaborkadro | 2014-15 Montevideo 60 | 2015-16 Jaro de Lernanto | 2016-17 Daŭropova evoluo |
| SP1 | Kursdokumentado, kunlaboro pri reta kurso e125, multlingvigo de materialoj kaj
aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj | Kunlaboro pri lanĉo de reta kurso e125 en la lingvoj de lernu!; nove reta kurso sur KER-niveloj B1-B2; kurso(j) pri kulturaj/fakaj konoj | Kunlaboro pri
pedagogiaj kursoj, seminarioj, konferencoj, kaj pri utiligo de lernu.net en novaj bazaj kaj progresigaj kursoj en ĉiuj kontinentoj | Kunlaboro pri la kreo de kursoj kaj kursmoduloj pri Esperanto kadre de
programoj pri lingva kaj kultura diverseco, internaciismo, tutmondaj studoj k.s. |
| SP2 | Aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (ekz. de la
lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net) | Aktivula trejnado: kunlaboro pri la kreo de retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj, kunlige kun moduloj de lernu.net (ekz. pri organizado de E-aranĝoj) | Aktivula trejnado: kunlaboro pri trejnado pri kurs-
organizado laŭ la modeloj de SES kaj de la retaj kursoj | Aktivula trejnado: kunlaboro pri trejnado pri informado/ eksteraj rilatoj en la kunteksto de lingvo-foiroj, alternativa edukado, junularaj asocioj k.s. |
| SP3 | Kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacieca/ tutmondeca;
disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe | Kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj; kontribuo de la Mediateko al prezentado de la E-kulturo |
Kunlaboro pri kursoj, seminarioj pri starigo de subvenciataj projektoj en kunlaboro kun ekstermovadaj
lernejoj, organizoj | Kunlaboro kun aliaj organizoj pri integrado de E-kursoj ene de iliaj konferencoj kaj studprogramoj. |
- 2.7.1. La strategio celas interproksimigi la komunumon kaj rimedaron de lernu.net kun
la eduka evoluo de la movado ĝenerale. Tio implicas reciprokan lernadon kaj adaptiĝon:
la sukcesoj de lernu.net en la kreo de reta lernejo kaj la lanĉo de la Someraj Esperanto-
Studadoj donas utilajn rimedojn kaj modelojn por la movado en multaj mondopartoj;
aliflanke la diversaj iniciatoj de ILEI, edukado.net kaj aliaj partneroj liveras novajn
kuntekstojn, metodojn kaj enhavon por progresigaj kursoj, interkultura lernado kaj
simile.
- 2.7.2. Teme pri SP1 (kursoj kaj ekzamenoj), Lernu.net lanĉas novan kurson en la mezo
de 2013, sur KER-niveloj A1-A2, kaj planas daŭrigi per plia(j) kurso(j) sur KER-niveloj
B1-B2 en la sekvonta jaro. Lernantoj ricevos instigojn kandidatiĝi por la KER-ekzamenoj.
Tiujn evoluojn indas kompletigi per kursoj celantaj kleriĝon pri la historio, kulturo,
idearo kaj la nuna funkciado de Esperanto, kunlige kun la laboro de ILEI por funkciigi ĉi-rilatajn ekzamenojn. Krome lernu.net povus ludi gravan rolon en la disvastigo de la nova reta kurso e125 kaj en la organizado de surlokaj kursoj diverskontinente, kiuj utiligas ĝiajn rimedojn. Ĝi plie subtenu la evoluigon de kursetoj livereblaj al poŝtelefonoj kaj similaj porteblaj komunikiloj.
- 2.7.3. Lernu.net jam kunlaborigas grandan volontularon, kaj do aktivula trejnado (SP2)
povus esti grava dimensio de ĝia agado. La lernu-teamo intencas plivastigi la funkciojn
de la retejo por kovri multajn aliajn bazajn aktivaĵojn de la movado, ekzemple la
organizadon de renkontiĝoj. Ĉi tiu strategio antaŭvidas, ke ĉiun tian modulon
akompanos sistemo de aktivula trejnado, ellaborita laŭ la ĝeneralaj principoj skizitaj ĉi-
supre pri instruista trejnado. Tiel lernu.net povus fariĝi grava lernejo ankaŭ por la
praktikaj aspektoj de movada aktivado.
- 2.7.4. Tre interesa estas la potencialo de lernu.net kiel perilo de kontaktoj kaj kunlaboro
kun aliaj edukaj movadoj (SP3). Kiel la plej multlingva Esperanto-retejo (kaj inter la plej
multlingvaj volontulaj retejoj, kiujn eblas spuri en la reto), ĝi konsistigas fortikan bazon
por multlanda, multlingva komunikado kaj kunlaboro sur la eduka kampo. Kiel tio
aspektos, dependos parte de la disvolvado de edukaj eksteraj rilatoj kadre de la strategio
pri Kapabligo, sed la plano antaŭvidas kontribuojn de la lernu-teamo al seminarioj pri
subvenci-serĉado kaj projekto-organizado, kaj kunlaboron pri la organizado de E-kursoj
por diversaj edukistaj publikoj.
2.8. Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Edukado.net
| 2013-14 Kunlaborkadro | 2014-15 Montevideo 60 |
2015-16 Jaro de Lernanto | 2016-17 Daŭropova evoluo |
| SP1 | Pli vasta uzo de la Kursejo; ellaboro de reta memtaksilo por lernantoj; 2a
tutmonda KER-sesio; provado de skajpaj ekzamenoj; ellaboro de kursmodeloj | Lanĉo de la reta
memtaksilo; 3a tutmonda KER-sesio; ekfunkciigo de retaj parolsesioj de KER; lanĉo de perfektigaj
retaj kursoj kaj KER- preparkursoj | Kunlaboro pri kursoj, seminarioj, konferencoj; plia integriĝo kun retejoj de lernu.net, ILEI por popularigi “dumvivan” lernadon | Kunlaboro pri kursoj kaj kursmoduloj pri Esperanto kadre de programoj pri lingva kaj kultura diverseco, internaciismo, tutmondaj studoj k.s. |
| SP2 | Instruista trejnado: Kunlaboro en bazaj esploroj kaj pretigo de plan- dokumento; plua popularigo de RITE; pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo Aktivula trejnado: Reta kunlaboro | Instruista trejnado: Ellaboro de oficiala trejnprogramo konsulte kun ALTE kaj surbaze de la spertoj kun RITE kaj aliaj trejnadoj; reviziado de RITE laŭbezone Aktivula trejnado: Eksteraj rilatoj/lobiado. | Instruista kaj aktivula trejnado:Kunlaboro pri testa program-lanĉo, laŭeble en altlernejo; videoteko pri instrumetodoj Aktivula trejnado: Eventorganizado. | Instruista kaj aktivula trejnado: Reviziado de la programo; plena lanĉo, kun diversaj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo Aktivula trejnado: Organiza planado kaj disvolvo. |
| SP3 | Kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacieca/ tutmondeca; plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojn | Kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj; kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj. | Kunlaboro pri
kursoj, seminarioj pri starigo de subvenciataj projektoj en kunlaboro kun ekstermovadaj lernejoj, organizoj | Trejnado de instruistoj por kunlaboro kun aliaj organizoj pri integrado de E-kursoj
ene de iliaj konferencoj kaj studprogramoj. |
- 2.8.1. Edukado.net jam prezentas la plej grandan kolekton de informoj kaj rimedoj por instruistoj en la movado, kaj ludas gvidan rolon en la disvolvado de la KER-ekzamenoj. La strategio celas rekoni kaj subteni tiun agadon, tiel ke edukado.net fariĝu kvazaŭ informcentro por la agadkampo Kapabligo. Pri tiu evoluo, kaj pri adekvata financa, teknika kaj volontula subteno al la redaktoro, respondecos la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo (vidu ĉe 10, sube).
- 2.8.2. La kontribuoj de edukado.net pri kursoj kaj ekzamenoj (SP1) estas jam sufiĉe evidentaj, kaj ĉefe necesas mobilizi instruistojn kaj lernantojn por plene profiti de tiuj ebloj. Pli longperspektive, indas pripensi la plian integriĝon de edukado.net kun lernu.net kaj la retejo de ILEI, kunlige kun la kon
cepto de “dumviva lernado,” t.e. la ideo ke esperantistoj portas respondecon pri daŭra sinklerigado, ne nur pri la lingvo mem, sed ankaŭ pri la mondo en kiu ĝi estas uzata (SP3).
- 2.8.3. Ankaŭ instruista trejnado (SP2), prioritato por ILEI, estas granda prioritato por edukado.net, kaj la trejnprogramo ellaborota konsulte kun ALTE certe utiligos la spertojn pri RITE, la Reta Instruista Trejnado lanĉita en 2011. Sur tiu bazo, oni ankaŭ laboros por pretigi kursojn pri aliaj temoj, kiel reta kunlaboro (jaro 1), eksteraj rilatoj kaj lobiado (jaro 2), eventorganizado (jaro 3) kaj organiza planado kaj disvolvado (jaro 4). Same kiel edukado.net ludas kernan rolon en la administrado kaj realigo de la KER-ekzamenoj, ĝi kredeble kunrespondecos pri la praktika efektivigo de tiuj diversaj trejnprogramoj.
- 2.8.4. La fakaj scioj kaj rimedoj de edukado.net grave kontribuos al la kapabloj de la esperantistoj kunlabori kun aliaj edukaj movadoj kaj organizoj (SP3). Aliflanke, por ludi vere kernan rolon en tiu aspekto de la agado, la retejo devos trovi manieron funkcii ankaŭ multlingve, aŭ ligiĝi al multlingva prieduka paĝaro. Ellaboro de strategio tiurilate estos unu el la taskoj por la unua jaro.
2.9. Strategia laborplano de TEC
| 2013-14 Kunlaborkadro | 2014-15 Montevideo 60 | 2015-16
Jaro de Lernanto | 2016-17 Daŭropova evoluo |
| SP1 | Enretigo de faritaj terminaroj, reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon
kaj prikomentadon; preparesploroj por reta kurso pri terminologio | Ellaboro de reta kurso pri
terminologio | Lanĉo de reta kurso pri terminologio | Kunlaboro pri kursoj pri terminologio en
malpli uzataj lingvoj |
| SP2 | Aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno; trejnseminario por fakaj asocioj en UK | Aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia
Trejnado en Vieno; trejnseminario por fakaj asocioj en UK | Aktivula trejnado: varbado por la
Somera Terminologia Trejnado en Vieno; trejnseminario por fakaj asocioj en UK | Aktivula trejnado:
varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno; trejnseminario por fakaj asocioj en UK |
| SP3 | Pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvoj; reverko de la
TEC-retejo por multlingva publiko | Eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni terminologian laboron de lastaj 60
jaroj | Kunlaboro pri terminologiaj aspektoj de lingva justeco (vidu ĉe Konsciigo) | Kunlaboro kun aliaj organizoj pri terminologiaj bezonoj de malpli uzataj lingvoj |
- 2.9.1. Post periodo de senaktiviĝo, TEC komencas revastigi sian agadon ĉe la Internacia
Organizo por Normigo (ISO) kaj Infoterm en Vieno, kaj samtempe kultivi intereson kaj
komprenon pri terminologio inter esperantistoj. La strategio celas subteni tiun agadon
kaj ligi ĝin pli forte kun aliaj edukaj kaj lingvopolitikaj agadoj de UEA.
2.9.2. La laboro de TEC pri kursoj kaj ekzamenoj (SP1) ligiĝas plejparte al la pretigo de
reta kurso pri terminologio, bazita almenaŭ parte sur la libroforma kurso de Jan Werner
kaj sur diversaj eldonaĵoj de Infoterm. La spertoj gajnitaj en la ellaboro de tiu kurso
povos poste uziĝi por adapti ĝin al la bezonoj de diversaj malpli uzataj lingvoj, kiuj
frontas terminologiajn defiojn tre similajn kaj ofte akutajn. Samtempe daŭros la laboro
por enretigi ĉiujn ekzistantajn terminarojn, kiel baza eduka materialo por tiuj kiuj volas
okupiĝi pri la kampo.
- 2.9.3. Pri aktivula trejnado (SP2), TEC havas jam sufiĉe klaran rolon en la reklamado de
studlokoj en la terminologia somera lernejo de Infoterm. Al tio aldoniĝos regulaj
trejnadoj de respondeculoj el diversaj fakaj asocioj, kadre de UK aŭ eventuale aliaj
aranĝoj.
- 2.9.4. Kiam temas pri rilatoj kun aliaj edukaj movadoj kaj organizoj (SP3), TEC restos
forte ligita al la laboro de ISO kaj Infoterm. Aliflanke, per la enplektado de TEC en
esplorojn pri lingva justeco (tasko de CED, ĉe Konsciigo), povus malfermiĝi ŝancoj por
senpera kunlaboro kun diversaj organizoj por malpli uzataj lingvoj, en kiuj la spertoj kaj
scioj de esperantistoj montriĝos utilaj ankaŭ por alilingvanoj.
2.10. Strategia laborplano de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo
| 2013-14 Kunlaborkadro | 2014-15 Montevideo 60 | 2015-16
Jaro de Lernanto | 2016-17 Daŭropova evoluo |
| SP1 | Ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojn;
dokumentado kaj pritaksado de kursoj | Fokuso al kursoj kaj ekzamenoj pri kulturaj kaj fakaj
konoj, progresigaj kursoj, enmovadigo de lernantoj; reta kurso e125 | Fokuso al moderna E-pedagogio; novaj kursoj en ĉiuj kontinentoj; reteja integriĝo; reta kurso pri terminologio | Fokuso al la integrado de Esperanto en programoj pri lingva kaj kultura diverseco, tutmondaj studoj k.s.; terminologio en malpli uzataj lingvoj |
| SP2 | Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumento Aktivula trejnado: Dokumentado de rimedoj, bezonoj; reta kunlaboro; terminologio en UK |
Instruista trejnado: Ellaboro de oficiala trejnprogramo Aktivula trejnado: Trejnado pri eksteraj rilatoj/lobiado kaj pri terminologio | Instruista trejnado: Testa program-
lanĉo Aktivula trejnado: Trejnado pri event-organizado, terminologio | Instruista trejnado: Reviziado kaj plena lanĉo Aktivula trejnado: Trejnado pri organiza planado kaj evoluigo; terminologia trejnado |
| SP3 | Katalogado de edukaj organizoj; eksteraj rilatoj/informado pri edukado; multlingva
retejo pri edukado; subvenci-serĉado | Eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60
jaroj; internacia eduka kalendaro; subvenci-serĉado | Kursoj, seminarioj pri la gvidado de ekstermovade subvenciataj projektoj | Kunlaboro kun aliaj organizoj pri integrado de E-kursoj ene de iliaj konferencoj kaj studprogramoj |
- 2.10.1. La Fondaĵo celas doni koheran organizan kadron al la kunlaboro sur la
agadkampo Kapabligo. Ne eblas en unu malgranda tabelo resumi ĉiujn aspektojn de tiu
kunlaboro, kiujn ni jam mallonge skizis en la ĉi-supraj ĉapitroj. Temas ĉi tie nur pri
resumo de la kernaj emfazoj, kiujn ne necesas plue prikomenti.
- 2.10.2. La interligado de diversaj organizoj kaj agadoj, kiuj tradicie funkciis pli-malpli
sendepende, ne povas okazi tuje kaj senprobleme. Temos pri procezo kiu daŭros tra ĉiuj
kvar jaroj de ĉi tiu laborplano kaj verŝajne ankoraŭ post tio. Per kunlaboro pri komunaj
interesoj kaj celoj, enkadre de komuna strategio, estiĝos bazo por pli profunda integriĝo,
kies formoj ne povas esti antaŭdifinitaj.
- 2.10.3. Ĉi tie ni traktis nur la internacian nivelon de la agado, sed kompreneble la
kapabliga agado okazas ofte en nacia aŭ regiona kunteksto. ILEI havas siajn landajn
sekciojn, lernu.net siajn lingvoversiojn, kaj UEA siajn landajn asociojn kaj regionajn
komisionojn. Integrado kaj plivastigo de E-instruado kaj trejnado havos profundajn
sekvojn por tiuj diversaj branĉoj de la movado, kaj la Fondaĵo devos alfronti la defion,
kiel fari ilian kunlaboron laŭeble efika kaj harmonia. Pri tio temas pli amplekse ĉe la
agadkampo Kunordigo.
- 2.10.4. Ne traktita ĉi tie estas ankaŭ la baza demando de rimedoj. La usona fondaĵo ESF
ĝis nun pagis la kostojn de lernu.net kaj edukado.net, kun iom da enspezoj pro donacoj,
reklamoj kaj vendoj. ILEI financas sian agadon ĉefe per kotizoj, kiuj apenaŭ sufiĉas por
kovri la eldonadon de ĝiaj revuoj kaj la bazajn administrajn kostojn. UEA havas
malgrandan jaran buĝeton por edukado sub la rubriko “Movada evoluigo,” kaj krome
administras siajn proprajn fondaĵojn. Unu celo de la Fondaĵo devas esti ĝenerala
plifortigo de la financa bazo de la agadkampo Kapabligo, por ne nur sekurigi la rutinajn
agadojn sed ankaŭ doni rimedojn por novaj iniciatoj. Tiurilate la serĉado de subvencioj
estas tre grava elemento en la kontaktoj kun aliaj edukaj organizoj (SP3). Ankaŭ la
varbado de donacoj kaj la vendado de varoj kaj servoj estas evoluigindaj kiel konstantaj
fontoj de rimedoj.
Supren