TEJO Tutmonde estis la oficiala revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en la jaroj 1983 – 2010.
Nuntempe – pro la ŝanĝiĝinta mondo kaj la Interreto, kiu transprenis la ĉefrolon en tuja informado – iĝis movada rubriko ene de la revuo Kontakto. La kvarpaĝa rubriko aperas 6-foje jare kune kun Kontakto, kaj enhavas informojn pri la okazaĵoj en junulara Esperanto-movado.
Kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto sendu retpoŝte al la redaktoro. Siajn raportojn kaj komunikojn TEJO plu diskonigas pere de tejo.org; la patronoj de TEJO ricevas apartajn mallongajn informilojn pri la farto de la junulara organizo. Retpoŝta adreso: tejo-tutmonde@tejo.org.

