La 102-a UK Seulo — Korea Resp. 22 — 29 de julio 2017 | ![]() |
| Prezidanto, eksteraj rilatoj | — | LEE Young-koo |
| Ĝenerala sekretario | — | HO Song |
| Kongresejo | — | KANG Hon-gu |
| Akcepto | — | OH Soon-mo |
| Volontuloj | — | PARK Yong-sung |
| Kultura programo | — | LI Hyonsuk |
| Ekskursoj | — | HAN Sugheui |
| Programo, IKU | — | IM Han-u |
| Retejo | — | PARK Chan-bok |
| Informado, tradukado | — | CHOE Taesok |
| Kasisto | — | CHOI You Shik |
| Infana Kongreseto | — | SHIN Eun-sook |
| Junulara programo | — | SHIN Hyun Kyu |
Bonvolu noti, ke la reguloj pri donado de vizoj malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima diplomatia reprezentejo de Korea Respubliko (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj. Korea Respubliko havas interkonsenton pri senvizaj vojaĝoj kun 155 landoj (2016). CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2017 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.
Ĉiu vizitanto devas havi pasporton validan plu minimume ses monatojn post la forirdato, koncernan vizon, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En esceptaj kazoj oni povas peti helpon de la CO/LKK.
Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (22-a ĝis 29-a de julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj mon- rimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en via hejmlanda flughaveno. Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.
Aviadile. Asiana Airlines, la oficiala flug- kompanio de la kongreso, havas bonajn konektojn kun multaj urboj de la mondo. Proksime de Seulo estas du internaciaj flughavenoj – Incheon (ICN) kaj Gimpo (GMP). La bonveniga servo funkcios ĉe la flughaveno Incheon la 22-an de julio.
En la flughaveno Incheon oni povas preni flughavenan trajnon ĝis la trajna stacio Seulo (서울역– Seoul Station) kaj tie ŝanĝi al la metrolinio 1 (direkte al Soyosan) ĝis la haltejo de la kongresejo, Hankuk University of Foreign Studies (외대앞역 – HUFS); la tuta vojaĝo daŭras inter 1h15 kaj 2h00, depende de la elektita trajno el la flughaveno kaj de la rapideco ŝanĝi de la trajno al la metroo, en la stacio Seulo.
La kostoj de la vojaĝoj inter la flug- havenoj kaj la kongresejo varias jene:
1) El ICN: 4850 ŭonojn (ĉ. 3,9 eŭrojn) por la normala trajno kaj la metroo, per la sama bileto;
2) El ICN: 8000 ŭonojn (7500 ŭonojn se el la aŭtomato; 6000 ŭonojn p.p. se por pli ol du homoj vojaĝantaj kune; 6900 ŭonojn por infanoj ĝis-12-jaraj) por la ekspresa trajno plus 1850 ŭonojn por la metrobileto (aĉetebla en la stacio Seulo);
3) El GMP: 2250 ŭonojn (ĉ. 1,8 eŭrojn) por la normala trajno kaj la metroo, per la sama bileto. La vojaĝodaŭro estas ĉ. 1h30.
Oni povas rericevi la 500 ŭonojn de la kaŭcio de la unufoja metrokarto, se oni redonas ĝin al la redonmaŝino, en la halo de la alvenstacioj.
Eblas atingi la urbon kaj la kongresejon ankaŭ per taksioj kaj busoj.
Prame. De Ĉinio kaj Japanio oni povas atingi Koreion prame. De Ĉinio la pramoj alvenas al la korea haveno Incheon, en kiu oni povas preni buson 12 aŭ 24 ĝis la metroa haltejo Dongincheon (동인천역) kaj tie preni la metrolinion 1 ĝis la haltejo HUFS; la tuta vojaĝo povas daŭri ĉirkaŭ 2 horojn. De Japanio la pramoj alvenas al la urbo Busan, de kie oni povas atingi la trajnan stacidomon Seulo post 3-hora veturo per la KTX-trajno (la bileto kostas 59800 ŭonojn). Vidi ĉi-supre kiel iri me- troe de la stacio Seulo ĝis la kongresejo.
La kongresejo troviĝas je ĉ. 200 metroj de la metroa haltejo HUFS (eliroj n-ro 1, 5 aŭ 6) fine de la strato Hwigyeong-ro.
Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (한국외국어대학교, HUFS), Imun-ro 107, Dongdaemun-gu, KR-02450, Seoul.
Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.
Koreio estas lando en la orienta Azio, najbaro de Ĉinio, Rusio kaj Japanio. Ĝi sendependiĝis en 1945 kaj dividiĝis en Sud-Koreion (Korean Respublikon) kaj Nord-Koreion en 1948. Korea Respubliko estas malgranda lando: 100 210 km2 kun 51 515 399 (2015) loĝantoj, tamen ekonomie evoluinta lando, en la 15-a loko monde laŭ la malneta enlanda produkto.
Seulo estas la ĉefurbo de Korea Respubliko kaj estas la plej granda urbo, kun 605 km2 da vasteco kaj 10 milionoj da loĝantoj. Ĝi situas en la nordokcidento de Korea Respubliko. Ĝin ĉirkaŭas montoj kaj trafluas la rivero Hangang. Ĝi servas pli ol mil jarojn kiel la politika, ekonomia, socia kaj kultura centro de diversaj regperiodoj. Jam en ĝi okazis i.a. la Aziaj Ludoj de 1986, la Someraj Olimpikaj Ludoj de 1988, la Monda Piedpilka Pokalo de 2002.
En Koreio regas modera klimato. La vintro estas malvarma kaj seka, influata de la kontinenta kontraŭciklono; la somero estas tre varma kaj humida, influata de la nordpacifika kontraŭciklono. La averaĝa alta temperaturo en Seulo en julio kaj aŭgusto estas 27°C — povos esti pli malvarme, sed ankaŭ eblas ke la temperaturo atingos 35°C. Konsilindas kunporti pluvmantelon aŭ ombrelon.
La oficiala lingvo estas la korea; ĝi havas 14 konsonantojn kaj 10 vokalojn.
Multaj gejunuloj scipovas la anglan. Konsilindas scipovi almenaŭ legi koreajn vortojn antaŭ ol alveni al Koreio.
En Koreio oni uzas ŭonojn (KRW, ₩). Moneroj: 10, 50, 100, 500 ŭonoj. Biletoj: 1000, 5000, 10 000, 50 000. Ĉiuj biletoj estas akceptataj, tamen la bileto de 10 000 estas populare uzata. En januaro 2017 unu eŭro valoris proksimume 1250 ŭonojn. Eblas ŝanĝi monon precipe en flughavenoj kaj bankoj. Bankoj laboras dumsemajne de 9h00 ĝis 16h00. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas debet-/kreditkartojn.
La elektra tensio estas 220-volta. La surmuraj konektilingoj estas rondaj dupolusaj, samaj kiel en la plej multaj eŭropaj landoj.
UTC+9 horoj (somere).
La prefikso por telefoni al Koreio de eksterlando estas +82; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Koreio al eksterlando: 001 aŭ 002 + landa kodo + telefonnumero. Gravaj numeroj: 112 por polico, 119 por fajrobrigado, savobrigado kaj urĝa medicina helpo.
En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp troveblas senpagaj retkonektoj. Ankaŭ en la kongresejo mem estos senpaga sendrata interreta konekto. Eksterlandanoj povas aĉeti korean SIM-karton por telefonado kaj retkonekto nur ĉe AREX en la flughaveno Incheon.
Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti la kuracistan recepton skribita per latinaj literoj. Proksime de la kongresejo estas apotekoj, malfermitaj kutime de 9h00 ĝis 22h00.
Estas konsilinde ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.
En Koreio oni ne kutimas doni trinkmonon.
La kranakvo estas senprobleme trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon plejparte sengasan.
La ĉefa publika transportilo en Seulo estas la metroo. Seulo havas tre ampleksan metroan sistemon, kiu konsistas el 18 linioj kaj 541 haltejoj kaj konektas Seulon kun ĉiudirektaj najbaraj urboj. Unufojan veturkarton oni povas aĉeti ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj apud la metroaj enirejoj. La baza prezo ĝis 10 km da metroa veturo estas 1850 ŭonoj (1350 por veturo + 500 por kaŭcio). Enirante kaj elirante oni tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto aŭ trafika karto kaj elirinte enmetu nur la unufojan veturkarton en specialan aparaton ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj.
Ĉe haltejoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj eblas aĉeti la reŝargeblan trafikan karton T-money (la karto mem kostas 2500-5000 ŭonojn) por metroo, buso kaj trajno, kiu validas por la tuta lando; T-money havas rabaton nur por infanoj (ĝis 12 jaroj) kaj neplenkreskuloj (ĝis 18 jaroj) post la registriĝo.
En Seulo funkcias ĉirkaŭ 8000 publikaj busoj kaj oni povas pagi ĉe la ŝoforoj kontante aŭ per la trafika karto. Unufoja enurba busveturo kostas 1300 ŭonojn. Ekzistas multaj taksioj dividitaj en du specoj. Unu estas mezgranda taksio, kiu estas ĝenerale arĝentkolora kun blua signo sur la tegmento, kostas 3000 ŭonojn ĝis 2 km; la alia estas luksa taksio, korelingve 모범 (Mobeom taxi), kiu estas nigra-kolora kun flava signo sur la teg- mento, kaj kostas 5000 ŭonojn ĝis 3 km. Seulo estas tiom granda kaj homplena, ke la urbo havas signifan problemon de intensa trafiko. Konsilindas kalkuli pli da tempo ol kutime por atingi la celon kaj veturi metroe.
Koreio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp. Antaŭ ol eniri taksion, prefere demandu la ŝoforon, kiom kostos la veturado.
Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.
Sabato, 22 julio Malfermo de la kongresejo je 9h00. Alveno de la kongresanoj kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro/Interkona Vespero. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.
Dimanĉo, 23 julio Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Inaŭguro de IKU/ AIS. Kongresa Temo. E-kursoj. Korea Eksprese. Nacia Vespero.
Lundo, 24 julio Libroservo. IKU- prelegoj. E-kursoj. Kleriga Lundo. Korea eksprese. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.
Mardo, 25 julio Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kon- gresa Temo. Estraro respondas. Landa Agado. Delegita Reto. Societo Zamenhof (nur por membroj). Teatro.
Merkredo, 26 julio Tuttagaj ekskursoj. Kongresejo fermita.
Ĵaŭdo, 27 julio Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Korea eksprese. Belartaj Konkursoj. E-kursoj. Centra Oficejo respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Koncerto.
Vendredo, 28 julio Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. E-kursoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.
Sabato, 29 julio Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).
Dum la UK estos Esperantaj kursoj celitaj al komencantoj kaj por prakti kado de la lingvo.
Kiel kutime dum UK-oj, estos bazaj lecionoj pri la loka lingvo, la korea, kun la celo babiligi pri simplaj ĉiutagaĵoj.
La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.
Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).
Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde 15h00 de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la 12h00 de la lasta tago.
Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!
La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn oni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj.
Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en du- aŭ plurlitaj ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo troveblas anonctabulo por tiu celo.
Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj ankoraŭ havas liberajn lokojn.
Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.
Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.
Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.
Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.
Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.
Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.
La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2017. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj/bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 15-a de aprilo 2017. Tamen tio kostos al la malmendanto 15 eŭrojn pro administrado. Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.
La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.
Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.
HUFS = Hankuk University of Foreign Studies (la kongresejo).
Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon, telefonon kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo. La enregistriĝo okazas post la 14h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 12h00. Ekstraj servoj devas esti aranĝitaj surloke kaj pagitaj rekte al la hoteloj. Ĉiuj subaj hoteloj troviĝas proksime de la metrolinio 1, la sama kiu iras preter la kongresejo/HUFS. El la hoteloj eblas iri al la kongresejo (kaj inverse) ankaŭ per busoj (i.a. busoj nr. 120 kaj 261).
1Courtyard Seoul Namdaemun - Marriott
Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: ĉ. 37 min. piede + metroo
Adreso: 9, Namdaemun-ro, Jung-gu, Seoul
Retejo: klaku ĉi tie
tel.: +82 2 2211 8000. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6005 ĝis Fraser Place Namdaemun aŭ n-ro 6015 ĝis Namdaemun Market. Alternative prenu trajno ĝis la stacio Seulo kaj sekve prenu la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio City Hall.
Luksa hotelo, 5-stela kategorio kun 4-stela prezo situanta en la koro de unu el la plej popularaj kvartaloj de la urbo: la kultura kaj komerca Namdaemun. Situanta je proksimume 300 m de la metro stacio City Hall. La hotelo havas kafejon kaj restoracion kun internacikvalitaj manĝoj, gimanstikejon kaj ofertas senpagan buson por la areo ĉirkaŭ la hotelo. La ĉambroj havas 49 sojlajn plattelevidilojn kun 43 diversaj kanaloj, labortablojn kun ergonometriaj seĝoj, sekurŝrankojn, fridujetojn, kafo/teo-maŝinojn, hararsekigilojn, gladilojn ktp. Ĉiuj ĉambroj estas senfumaj; estas specifaj lokoj por fumado en la hotelo. Tiuj, kiuj mendas la ĉambron pere de UEA ricevos specialan donacon fare de la hotelo.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 145 €
dupersona — 82 €
Prezo en Sen matenmanĝo unupersona — 125 €
Prezo en ĉambro dupersona — 62 €
2Benikea Premier Hotel Dongdaemun
Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: ĉ. 20 min. piede + metroo
Adreso: 55, Nangye-ro 29-gil, Jongno-gu, Seoul
Retejo: www.benikeaddm.com
tel.: +82 2 2231 8721. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Dongmyo. Alternative prenu trajnon ĝis la stacio Seulo, sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Dongmyo.
Luksa hotelo je 350m de la stacio Dongmyo de la metrolinio 1. La hotelo estas taŭga kaj por solaj turistoj kaj por familioj. La ĉambroj estas komfortaj kaj la hotelo havas, i.a. gimnastikejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 77 €
dupersona — 44 €
Prezo en Sen matenmanĝo unupersona — 68 €
Prezo en ĉambro dupersona — 34 €
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 650 m de HUFS
Adreso: 188-5, Hoegi-ro, Dongdaemun-gu, Seoul
Retejo: www.hotelkp.co.kr
tel.: +82 2 9579 007. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6001 aŭ trajnon ĝis la stacio Seulo, sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Hoegi.
La hotelo troviĝas je 100m de la stacio Hoegi de la metrolinio 1, unu stacio antaŭ la kongresejo. Komforta hotelo kun tapiŝitaj koridoroj. La ĉambroj havas fridujeton kaj akvoboligilon. La matenmanĝo ne estas inkluzivita en la prezo sed eblas mendi ĝin surloke (KRW 11000/tage p.p.).
Prezo en ĉambro:
dupersona — 39 €
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1 300 m de HUFS
Adreso: 269, Wangsan-ro, Dongdaemun-gu, Seoul
Retejo: www.flowerhotel.co.kr
tel.: +82 2 962 8251. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Cheongnyangni. Alternative prenu trajnon ĝis la stacio Seulo, sekve tie prenu la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Cheongnyangni.
La hotelo troviĝas je ĉirkaŭ 25-minuta vojaĝo (4 haltejoj) ĝis la kongresejo per busoj numeroj 120 aŭ 1222. Ampleksa akceptejo kun sofoj, tabloj kaj seĝoj. La komfortaj ĉambroj havas ampleksan necesejon/duŝejon, akvoboligilon, fridujeton kaj labortablon kun seĝo. Je 400m de la hotelo estas la komenc-/finhaltejo de buso 6002 el ICN-flughaveno.
Prezo en ĉambro:
dupersona — 33 €
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1 000 m de HUFS
Adreso: 2-7 Cheongnyang-ni-dong, Seulo
Retejo: klaku ĉi tie
tel.: +82 70 4632 3290
Modesta hotelo je ĉirkaŭ 25 minuta vojaĝo (3 haltejoj) ĝis la kongresejo per busoj 120 aŭ 1222. Simpla akceptejo. Alta konstruaĵo. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon kaj ne eblas ricevi ĝin en la hotelo.
Prezo en ĉambro:
dupersona — 31 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 750 m de HUFS
Adreso: 192, Imun-ro, Dongdaemun-gu, Seoul
Retejo: www.uniquebzhotel.com
tel.: +82 2 965 0071. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6001 aŭ trajnon ĝis la stacio Seulo (alternative la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Cheongnyangni), sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Sinimun.
Komforta hotelo je 300m de la stacio Sinimun de la metrolinio 1. Lavmaŝinoj por vestaĵoj sur la 5-a kaj 10-a etaĝoj. La hotelo havas kafejon kaj ĉambron kun komputilo kaj printilo sur la 1-a etaĝo. La gastoj ricevos skatolon kun la matenmanĝo.
Prezo en ĉambro:
dupersona — 29 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 2 000m de HUFS
Adreso: 192-2, Wangsan-ro, Dongdaemun-gu, Seoul
Retejo: kcityhotel.com
tel.: +82 2 961 6711. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Cheongnyangni. Alternative prenu trajnon ĝis la stacio Seulo, sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Cheongnyangni.
Moderna hotelo bele dekoraciita, ĝi troviĝas ĉe la stacio Cheongnyangni de la metrolinio 1, for 2 haltejoj de HUFS. La vojaĝo inter HUFS kaj la hotelo daŭras ĉirkaŭ 10 minutojn, inkluzive de la piedirado ĝis/el la metrostacioj. La hotelo havas plaĉan kafejon sur la teretaĝo. La matenmanĝo ne estas inkluzivita en la prezo sed eblas aĉeti ĝin surloke (KRW 5000/tage p.p.). La ĉambroj estas lukse dekoraciitaj. Je 150m de la hotelo estas la komenc-/finhaltejo de buso 6002 el ICN-flughaveno.
Prezo en ĉambro:
dupersona — 25 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: ĉ. 20 min. piede + metroo
Adreso: 200-36, Sungin-dong, Jogno-gu, Seoul
Retejo: www.k-haus.kr
tel.: +82 2 2231 1807. De la flughaveno Incheon bv. preni la buson n-ro 6002 ĝis Dongmyo. Alternative prenu trajnon ĝis la stacio Seulo, sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Dongmyo.
Modesta hotelo je 350m de la stacio Dongmyo de la metrolinio 1. La ĉambroj estas komfortaj kun la necesaĵoj por plaĉa restado. La hotelo ne servas matenmanĝon!
Prezo en ĉambro:
unupersona — 44 €
dupersona — 24 €
Prezo en geedza lito dupersona — 24 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 700 m de HUFS
Adreso: 319-29 Hwigyeong-dong, Dongdaemun-gu, Seoul
Retejo: www.cmsinn.com
tel.: +82 2 959 0530. De la flughaveno Incheon bv. preni trajnon ĝis la stacio Seulo (alternative la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Cheongnyangni), sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis la stacio Hoegi.
La hotelo troviĝas je 20m de la stacio Hoegi de la metrolinio 1, unu stacion antaŭ la kongresejo. Populara inter studentoj, ĝi havas terason kaj kuirejon por komuna uzo. La hotelo ne estas taŭga por homoj kun marŝproblemoj pro la altaj ŝtupoj kaj pro tio ke la lifto haltas inter la etaĝoj: oni devas tiam iri laŭ la ŝtuparo supren aŭ suben. La hotelo ne servas matenmanĝon.
Prezo en ĉambro:
dupersona — 27 €
Prezo en geedza lito dupersona — 27 €
Prezo en tripersona — 24 €
Distanco de la Kongresejo: 50 m
Adreso: Imun-ro 107, Dongdaemun-gu, Seoul
tel.: De la flughaveno Incheon bv. preni trajnon ĝis la stacio Seulo (alternative la buson n-ro 6002 ĝis la stacio Cheongnyangni), sekve tie bv. preni la metrolinion n-ro 1 (direkte al Soyosan) ĝis Hankuk University of Foreign Studies HUFS.
La studentaj ĉambroj troviĝas en la kampuso de la universitato HUFS, do, ili estas la plej proksimaj tranoktejoj de la kongresejo. Ĉar temas pri ĉambroj por studentoj, kaj ĉar dum la kongreso estos studentoj en kelkaj ĉambroj, la reguloj pri loĝado aplikiĝos ankaŭ al la kongresanoj de la 102-a UK, kaj la plej gravaj estas, ke viroj kaj virinoj loĝas aparte kaj ke inter la 0h00 kaj 5h00 oni ne povas eniri la konstruaĵon (en la noktoj de vendredo, sabato kaj dimanĉo la fermitaj horoj estas inter la 1h00 kaj 4h00). Dum la restado ne estas purigado de la ĉambroj same ne estas ŝanĝoj de la lito- kaj bantukoj. En la konstruaĵo estas maŝinoj por lavi vestaĵojn, aĉeti manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn kaj estas gladiloj. La ĉambroj havas necesejon kaj duŝejon, klimatizilon, tablon kaj seĝojn. La kranakvo estas trinkebla. La prezo ne inkluzivas matenmanĝojn.
En la universitata manĝejo estos servoj per maten-, tag- kaj vespermanĝoj, kore-stilaj, aĉeteblaj nur surloke, per ŭonoj, de ĉiuj kongresanoj. La manĝejo situas proksime de la salono Zamenhof.
La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Koreio, konatigante la partoprenantojn kun la plej belaj kaj interesaj turismaj allogaĵoj de la lando.
La prezoj inkluzivas:
La prezoj ne inkluzivas:
Se la sinsekvo de la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskriboj, estos proponataj alternativoj. Se iu(j) programero(j) ne povos okazi pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos pri tiu(j) eventuala(j) nuligo(j). P3 kaj P4 inkluzivas flugojn, tial ĉiuj partoprenantoj de tiuj ekskursoj plene respondecas pri la ekzakta informo de siaj nomoj al UEA, tiel kiel sur la valida vojaĝodokumento (ekz. pasporto).
A1Orienta parto de Koreio
17-a – 21-a de julio5 tagoj / 4 noktoj
17.07Enloĝiĝo en Center Mark Hotel, Seulo (sen matenmanĝo).
18.07Je la 8h30 busa ekvojaĝo. Tagmanĝo. Vizito de la kastelo en Jinju, gastronomia kaj historia urbo, konata interalie pro sia sieĝo dum la Imjin-milito. Vojaĝo al Busan, la dua urbo de Korea Respubliko, situanta en la plej suda parto de la lando. Vizito de la UN-parko, kie troviĝas la sola UN-tombejo de la mondo, omaĝe al la pereintoj dum la Korea Milito. Kiel vespermanĝo oni havos la specialaĵon dolsotbap, rizaĵon kuiritan kun i.a. nuksoj, pinarbaj semoj, legomoj en ŝtona kuirilo. Tranokto.
19.07Matenmanĝo. Ekskurso al Dongbaeksum, urba parko kun interesa historio kaj belegaj vidaĵoj, i.a. al la golfo. Iro al Ulsan, industria urbo ĉ. 70 km for de Busan. Vizito de la parko Daewangam kun ĝia centjara pinarbaro. Tagmanĝe oni havos la tipe sud-sudkorean eonyang bulgogi. Daŭrigo al Gyeongju, iama ĉefurbo de la lando, konata ankaŭ kiel muzeo sen muroj. Vizito de la templo Bulguksa kaj de la Gyeongju Nacia Muzeo. Vojaĝo al Daegu, la kvara plej granda urbo de la lando. Vespermanĝo kaj tranokto.
20.07Matenmanĝo. Ekveturo al la tradicia vilaĝo Andong Haheo, en la listo de Unesko kiel monda heredaĵo. La vilaĝo estas fama pro la tradiciaj domoj, temploj, naturo kaj ankaŭ pro la loka kuirarto. Tagmanĝo. Veturo al Wonju por viziti la Temparkon Hanji. Hanji (laŭlitere: Korea Papero) havas pli ol 1000 jarojn da historio. La kompleksa preparado de la papero kaj ĝiaj utiloj, i.a. vestaĵoj, ŝuoj kaj mebloj, estos detale montrataj dum la vizito. Iro al Sokcho kaj vizito de la urbo kaj de la pavilono Yeonggeumjung, kun neforgesebla vido al la maro. Tranokto.
21.07Matenmanĝo. Veturo al la tria plej alta monto de Koreio, monto Sorak, kaj al la templo Shinheungsa, konsider- ata la plej malnova Zen-templo en la mondo. La plej atentokapta objekto en la loko estas la 14,6 m alta 108 tuna bronza statuo de Budho, realigita per donacoj por simboli la deziron de la korea popolo reunuecigi la dividitan landon. Tagmanĝo. Vizito de unu el la plej belaj pavilonoj en la regiono, Gyeongpodae, rande de lago ĉe la marbordo. Veturo al Yeoju, la naskiĝurbo de la lasta imperiestrino de Koreio, Myeongseong, por viziti la Tombon de la Granda Reĝo Sejong. Ĝi daŭre estas la plej granda turisma allogaĵo de la regiono. Pluvojaĝo al Seulo, kie oni alvenos ĉirkaŭ la 18h00. Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P1Meza parto de Koreio
29-a de julio – 2-a de aŭgusto5 tagoj / 4 noktoj
29.07Enloĝiĝo en Center Mark Hotel (matenmanĝo ne inkluzivita).
30.07Matena ekiro al Mungyeong (laŭlitere: “aŭdante bonajn novaĵojn”), agrikulturetosa urbo, plena je historio kaj vidindaĵoj. Rigardo de la pasejo Mungyeong Saejae kun ĝia fortikaĵo konstruita en la Joseon-periodo, celita por regi la vojon de Busan al Seulo. Tagmanĝo. Veturo al la tradicia vilaĝo Andong Hahoe, en la listo de Unesko kiel monda heredaĵo. La vilaĝo estas fama pro la tradiciaj domoj, temploj, naturo kaj ankaŭ pro la loka kuirarto. Veturo al Daegu, la kvara plej granda urbo de la lando, plena je parkoj, apudaj montoj, vigla komerco kaj tropika klimato. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07Matenmanĝo. Vizito de la rigardejo de la Parko Absan, la monto plej proksima al la urbo, kun diversaj promen- vojoj, budhismaj temploj kaj muzeoj. Veturo al Cheongdo por vizito de la Vintunelo, malnova trajntunelo nuntempe utiligata por stoki, prezenti kaj vendi la regionajn vinojn. Romantika loko kun kelkaj kromaj artverkoj. Tagmanĝo. Iro al Miryang (ankaŭ konata kiel Milyang) por viziti la lokan templon. Preterpaso de la belega Hamyang-regiono por iri al Changwon, la oka urbo de la lando kun riĉa historio kaj promesplena estonto. La urbo havas multajn parkojn kaj stimulas sciencon kaj arton per diversaj agoj. Vespermanĝo kaj tranokto.
1.08Matenmanĝo. Vojaĝo al Busan. Vizito de la parko Taejongdae, natura parko kun ekstaza naturo, klifoj, faciligiloj por komforta turismado kaj ampleksa alrigardo al la maro el la sud- orienta parto de la duoninsulo. Pluiro al la UN-parko, kie troviĝas la sola UN-tombejo de la mondo, omaĝe al la pereintoj dum la Korea Milito. Tagmanĝo. Vizito de la Oryukdo-ĉielpromenejo, ŝtalvitra strukturo 35 m super la maro, ĉe la loko kie la Orienta kaj Suda Maroj renkontiĝas. Konatiĝo kun la budhisma templo Haedong Yonggunsa (1376), unu el la solaj kaj plej grandaj konstruitaj sur la marbordo, kaj kun Dalmaji Gogae, turisma monteto populara inter geaman- toj kiuj venas ĝui la vidon al la plaĝo, maro kaj la luno. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno de Busan, Gimhae (PUS). Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P2Okcidenta parto de Koreio
29-a de julio – 2-a de aŭgusto5 tagoj / 4 noktoj
29.07Tranokto en Center Mark Hotelo (sen matenmanĝo).
30.07Ekveturo al Jeonju, en 2010 nomita Internacia Malrapida Urbo, rekone al ĝia malstreĉa vivoritmo. Tagmanĝo. Vizito de la internacie fama vilaĝo Jeonju Hanok, kiu havas pli ol 800 tradiciajn koreajn domojn, nomatajn Hanok, de la muzeo Gyeonggijeon kaj de la katedralo Jeondong. Vojaĝo al Damyang por konatiĝi kun la Damyang-bambuĝardeno Juknokwon. La loko estas tiel vasta, ke plena vizito daŭras ĉ. 1 horon. Pluiro al Sosaewon, tipe korea ĝardeno, konstrui- ta en 1520; inspirplena loko, estis ofte elektata de disĉiploj de Konfuceo por diskuti akademiajn temojn kaj verki siajn laboraĵojn. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07Matenmanĝo. Vojaĝo al Boseong, kie oni aprezos la magiajn pejzaĝojn de la teplantejoj. Tagmanĝo. Konatiĝo kun la insulo Yeosu Odongdo, ĝia lumturo, kun la eta templo Hyangilam. Iro al Gwangyang. Vespermanĝo. Tranokto.
1.08Matenmnaĝo. Ekveturo al Umeokultivejo, tipa por la regiono. Pluiro al Jinju, kie oni vizitos la kastelon. Jinju estas gastronomia kaj historia urbo, konata interalie pro sia sieĝo dum la Imjin-milito. Tagmanĝo. Vojaĝo al Changwon, la oka urbo de la lando, kun riĉa historio kaj promesplena eston- to. La urbo havas multajn parkojn kaj stimulas sciencon kaj arton per diversaj agoj. Konatiĝo kun tipaj regionaj domoj. Daŭrigo al Busan. Vizito de Dongbaeksum, urba parko kun interesa historio kaj belegaj vidaĵoj, i.a. al la golfo. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno de Busan. Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P3Busan - Jeju – Seulo
2-a – 4-a de aŭgusto3 tagoj / 2 noktoj
2.08Matena flugo el Busan (PUS) al la insulo Jeju. Jeju estas ege populara ekskursocelo kaj de koreoj kaj de internaciaj turistoj. Krom pri politika aŭtonomio, la insulo estas konata pro siaj unikaj pejzaĝoj, historio kaj legendoj. Tagmanĝo. Vizito de la Tradicia Naturmuzeo Jeju kaj de la Naturforsta ripozejo Jeomul. Konatiĝo kun la vulkankratero ĉe Sangumburi.
3.08Matenmanĝo. Vizito de la loka botanika ĝardeno. Iro al la Jusangjeolli- klifoj, tagmanĝo, rigardo al la Oedolgoe- roko, konatiĝo kun la Jungbang-akvofalo kaj vizito al la Tradicia Vilaĝo Seongeup.
4.08Matenmanĝo. Veturo al la Seongsan (Sunleviĝa Monto), listigita kiel monda heredaĵo de Unesko. Iro al Seopjikoji, loko kie diversaj televidserioj de Koreio estis filmitaj. Promeno en Bijarim, muskata praarbaro. Tagmanĝo kaj transporto al la flughaveno por la flugo al Seulo. Alveno en la flughaveno Gimpo (GMP) ĉirkaŭ la 17h30. Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P4Seulo –Jeju – Seulo
29-a de julio – 2-a de aŭgusto5 tagoj / 4 noktoj
29.07Enhoteliĝo en Center Mark Hotel (sen matenmanĝo).
30.07Frumatena transporto al la flughaveno Gimpo por la flugo al la insulo Jeju. Alveno. Tagmanĝo. Rigardo al la roko Jongduam (Draka Kapo), vizito de la Tradicia Naturmuzeo Jeju kaj parko. Vespermanĝo. Tranokto.
31.07Matenmanĝo. Vizito de la Te- muzeo Osulloc, la unua te-muzeo en Koreio kaj elektita de la revuo Designboom kiel unu el la 10 plej bonaj muzeoj en la mondo. Iro al unu el la diversaj parkoj de la insulo. Tagmanĝo. Vizito de la Botanika Ĝardeno. Pluiro por rigardi al la sesflankaj ŝtonoj ĉe la klifoj Jusangjeolli. Promeno al la regiono de la Oedolgoe-roko. Vespermanĝo. Tranokto.
1.08Matenmanĝo. Iro al la insuleto Udo, kie oni konatiĝos kun la ĉarma kamparana loka etoso. Tagmanĝo. Veturo al la Seongsan (Sunleviĝa Monto), listigita kiel monda heredaĵo de Unesko. Iro al Seopjikoji, loko kie diversaj televidserioj de Koreio estis filmitaj. Vizito de la Marista Muzeo. Vespermanĝo. Tranokto.
2.08Matenmanĝo. Vizito de la Mistera Strato, loko, kie objektoj defias la graviton. Vizito de la temparko Sumokwon por vidi i.a. la 3- kaj 5-dimensiajn skulptaĵojn en glacio. Tagmanĝo. Iro al la flughaveno por la flugo al Seulo. Alveno en la flughaveno Gimpo (GMP) ĉirkaŭ la 17h30. Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
E1KSZ kaj Imjingak
Mardo kaj merkredo 9h00 – 17h30Prezo: € 74
La korea senarmeigita zono (KSZ), je ĉ. 70 km de Seulo, estis kreita ĉe la fino de la korea milito en 1953 por servi kiel bu froareo inter ambaŭ Koreioj. La zono, longa je 250 km kaj vasta je 4 km, estas prezervita, senhoma, kaj la plej granda naturrezervejo de Azio, kun abundaj faŭno kaj flaŭro. En ĝi troviĝas la renkon tiĝejo Panmunjeom inter la du ŝtatoj.
Imjingak estas parko ĉe la bordo de la rivero Imjingang proksime de KSZ. Ĝi havas multajn statuojn kaj monumentojn rilatajn al la Korea Milito kaj estis fondita por konsoli homojn el ambaŭ flankoj, kiuj ne povas reveni al siaj hejmlokoj por revidi parencojn aŭ amikojn pro la dividiĝo de la Korea duoninsulo. El la elrigardejo vidiĝas tero de Norda Koreio. Vi propraokule konatiĝos kun tiu unika regiono kaj spertos la restaĵon de la mal- varmamilita erao. Kunporti pasporton!
E2Korea Folklora Vilaĝo kaj Fortikaĵo Hwaseong
Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00 – 17h30Prezo: € 49
La korea folklora vilaĝo Minsokchon estas subĉiela vivanta muzeo en la urbo Yongin kaj ĝi tutece prezentas la tradician vivon de la 500-jara dinastio Joseon. La vilaĝo estas tre populara turismejo por koreoj kaj eksterlandanoj. Ĝi estis fondita en 1974 kaj havas ĉirkaŭ 270 tradiciajn konstruaĵojn de malsamaj sociaj klasoj el diversaj regionoj. La vilaĝo havas ankaŭ tradician bazaron, manĝejojn kaj man- laborejojn. Roluloj amuzas la vizitantojn per tradiciaj ludoj kaj spektakloj por ke tiuj povu sperti la tradician korean kulturon.
La reĝo Jeongjo translokis la tombon de sia patro al la urbo Suwon fine de la 18-a jc kaj ĉirkaŭigis ĝin per la defenda fortikaĵo Hwaseong, kiu longas je 6 km. Nuntempe ĝi ĉirkaŭas la centron de la urbo. La fortikaĵo havas kvar pordegojn, bastionojn, kanonturojn, fumsignalajn turojn, arkpafejojn, gvatoturojn, sekretajn pordojn kaj aliajn. Ĝi prezentas ĉiujn elementojn de korea fortikaĵo kaj bone montras ĝian arkitekturan teknikon. La fortikaĵo estis listigita en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
E3Vilaĝo Hanok en Jeonju
Merkredo 8h00 – 18h30Prezo: € 56
Jeonju estas grava urbo de la sud- okcidenta regiono de Koreio. Ĝi estis la ĉefurbo de la dinastio Hubaekje (892- 936) kaj la spirita ĉefurbo de la dinastio Joseon (1392-1897), kies fondoreĝo devenis de tie, konata kiel la urbo de tradiciaj artoj kaj unu el la plej vizitataj turismaj urboj en Koreio. La plej alloga turismejo estas la vilaĝo Hanok, kio signifas ‘korea tradicia domo’. La vilaĝo, kun pli ol 800 koreaj tradiciaj konstruaĵoj, ekestis antaŭ 100 jaroj por kontraŭi la disvastiĝon de japanaj loĝdomoj en la urbo. La kontrasto inter la antikva kaj moderna arkitekturoj vekas apartan, belan senton. La urbo estas fama ankaŭ pro bongustaj manĝaĵoj, ekzemple, bibimbapo (miksita rizo kun multaj sezonaj legomoj) kaj loka makolio kun diversaj medicinaj herboj. Krome, la urbo estas la centro de pansorio (ĝenro de korea muzika rakontado plenumata de unu kantisto kaj unu tamburisto), listigita de Unesko en 2003 kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro.
E4Buyeo – iama ĉefurdo de Baekje
Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00Prezo: € 48
Buyeo (historia nomo: Sabi) estis la lasta ĉefurbo (538-660) de la dinastio Baekje (18 a.K.–660 p.K.). Buyeo devenas de la nomo de la antikva korea regno Buyeo (2-a jc a.K.–494 p.K.), kiu regis en la nuna regiono de Manĉurio. En la loko estis fondita la kultura komplekso de Baekje kaj la historiaj areoj estis listigitaj en 2015 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La komplekso inkluzivas diver- sajn allogaĵojn, el kiuj oni vizitos la reĝan tombaron Neungsanni, la surmontajn fortikaĵojn Busosanseong kaj Naseong, la rokon Nakhwaam, el kiu laŭlegende tri mil servistinoj ĵetis sin en la riveron pro la disfalo de la tiama dinastio, la nacian muzeon kun multaj arkeologiaj malkovraĵoj, la templon Jeongnimsa kun kvinetaĝa granita pagodo, la unuan arte- faritan lagon de Koreio kaj aliajn. Krome ni ĝuos montpejzaĝon per plezurŝipo. Oni ekscios pri la 700-jara dinastio Baek- je, kiu regis en la Korea duoninsulo kun la aliaj du regnoj de Goguryeo kaj Silla.
E5Templo Jeondeungsa en Ganghwa
Merkredo kaj vendredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 48
Ganghwa, insulo proksime de Incheon, pro sia unika geografia situo, influis la leviĝon kaj ruiniĝon de siatempaj potencoj. Estas dirite, ke Dangun, la fondinto de la antikva korea dinastio Gojoseon (?–108 a.K.), konstruigis altaron sur la pinto de la monto Manisan kaj dediĉis oferojn al siaj prauloj. En la 13-a jc la kortego de la dinastio Goryeo rifuĝis en la insulo kaj Ganghwa rolis kiel la dua ĉefurbo, kiam Mongolio invadis Koreion en 1232. Post kiam Goryeo kapitulacis al la mongoloj, la militistaj koreaj elitoj ribelis (1270-1273) kontraŭ Goryeo kaj la invadantoj. Ĉi tie okazis bataloj kontraŭ la franca, usona kaj japana mararmeoj en la dua duono de la 19-a jarcento. La templo Jeondeungsa estis fondita en la kvara jarcento kaj, post incendio, restaŭrita en 1621. Ekde 1678 ĝi estis unu el la kvar lokoj, en kiuj oni konservis La Kronikojn (1413-1865) de la Dinastio Joseon. La Kronikoj estis listigitaj en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La regiono havas vastan marskon, kie eblas propramane kapti konkojn, krabojn kaj aliajn estaĵojn el la mara ŝlimo. Ne rekomendita por homoj kun marŝproblemoj.E6Templo Silleuksa en Yeoju kaj Ceramika Muzeo en Icheon
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 49
Yeoju situas en la loko de ebenaĵo kaj altaĵo ĉe la rivero Namhangang kaj estas fama pro sia bongusta rizo. La templo Silleuksa estas la sola templo en Koreio, kiu estis konstruita ĉe riverbordo. La templo estis fondita de la fama budh- ana monaĥo Wonhyo en 580. Ĝi fariĝis preĝloko dediĉita al la tombo de la reĝo Sejong (1397-1450), kiu estis translokita en 1469 al Yeoju. La templo havas plurajn trezorojn kaj en ĝia korto staras 500-jara junipero kaj 600-jara ginko. La ceramika muzeo situas en Icheon najbare de Yeoju. Icheon estas konata kiel la centro de korea ceramika industrio kaj tie ekestis ceramikarta vilaĝo kun pli ol 200 metiejoj, kie oni povas rigardi kaj aĉeti altnivelajn ceramikaĵojn. Jen la plej bona okazo konatiĝi kun la historio kaj tradicio de la korea ceramika arto.D1Palaco Gyeongbokgung kaj Sarangchae
Vendredo 8h00 – 12h00Prezo: € 28
La palaco Gyeongbonkgung (1395), estis la reĝa ĉefpalaco de la dinastio Joseon ĝis 1592, kiam la japanaj invad- antoj forbruligis plejparton de la palacaj konstruaĵoj. Ĝi servis kiel domo de la reĝoj kaj reĝa personaro kaj ankaŭ kiel la registara oficejo kaj estis simbolo de la nacia suvereneco, tial sisteme detruita dum la japana okupo. Plene restaŭrita en 1990, la palaco nun en preskaŭ sia origi- nala formo estas la plej bela kaj granda el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. En ĝi troviĝas ankaŭ la nacia palaca muzeo kaj la nacia folklora muzeo.
Gwanghwamun estas la enira ĉefpordego al la palaco Gyeongbokgung. Sarangchae estas la historia memordomo de la korea prezidentejo, kiu prezentas la pasintecon, nuntempon kaj estontecon de Koreio kaj Seulo kaj eksponas ankaŭ koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj aĵojn rila- tajn al la diversaj sinsekvaj prezidentoj.
D2Palaco Changdeokgung kaj kvartalo Insadong
Mardo 8h00 – 12h00Prezo: € 29
La palaco Changdeokgung estis ekkonstruita en 1405 kiel la dua palaco oriente de Gyeongbokgung, sed rolis kiel la ĉefpalaco post la forbrulo de Gyeongbokgung. La palaco estis plej longatempe loĝata de reĝoj kaj preferata de multaj princoj. Kompare kun Gyeong- bokgung, kiu estis konstruita por intence montri la dinastian dignecon, Changdeokgung estis strukturita kon- forme al la ĉirkaŭa naturo kaj sekvis la palacan tradicion de pli frua epoko kaj plej bone konservas la originalan formon el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. La malantaŭĝardeno de Changdeokgung estas la sola malantaŭĝardeno de koreaj palacoj kaj reprezentas koreajn tradiciajn ĝardenojn. Pro sia alta valoro la palaco estis listigia en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.
Insadong troviĝas pli ol 600 jarojn en la kerna parto de Seulo kaj estas konata kiel tradicia areo kaj reprezentas la kulturan historion de Koreio. Ĝiaj stratoj estas plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj, kafejoj, teejoj kaj restoracioj. Ĝi estas unu el la plej popularaj seulaj turis- mejoj por eksterlandoj.
D3Dezajna Placo Dongdae- mun kaj Bazaro Gwangjang
Lundo 8h00 – 12h00Prezo: € 24
La dezajna placo Dongdaemun estas multkultura komplekso kaj grava orientilo de Seulo por urba disvolviĝo. La granda konstruaĵareo estas korea moda nabo kaj populara turisma celo. La placo estis konstruita en la estinta loko de la bazo- pilka kaj la piedpilka stadionoj. En ĝi estas informejoj, dezajna muzeo, dezajna galerio, historia salono, konfe- rencejoj, ekspoziciejoj kaj aliaj.
La bazaro Gwangjang estis malfermita en 1905 kaj estas la unua kaj plej granda ĉiutaga bazaro de Koreio kun pli ol 5000 vendejoj de teksaĵoj, vestaĵoj, manlaboraĵoj, tradiciaj medicinaĵoj, kuir- ujoj, memoraĵoj kaj manĝejoj de korea tradicia kuirarto. La bazaro estas fama pro la mungfaba patkuko bindaettok kaj la narkotika algorizaĵo mayakgimbap.
D4Piediro laŭ la urbomuro Hanyang
Lundo 8h00 – 12h00Prezo: € 23
En 1396 Hanyang (la malnova nomo de Seulo) estis ĉirkaŭmurita je 18,6 km por defendi kaj protekti la ĉefurbon de la dinastio Joseon. La muro ligas kvar montojn kaj havas kvar pordegojn kaj kvar pordojn. La muro estis multe detruita dum la japana okupo kaj la korea milito, kaj nun estas 70-procente restaŭrita. Ĉirkaŭ la urbomuro estas pli ol 100 naciaj kaj urbaj kulturaj trezoroj. Piede, dum 3,5 km, oni ekskursos laŭ la urbomuro sur la monto Bukaksan, laŭ la parko Waryong – Malbawigil – preter la pordoj Sukjeong- mun kaj Changeuimun. Dum la monta promenado oni renkontos la ekologian medion, historion, kulturon kaj naturon de Seulo. Plej alloga estas la fascina rigar- do al la Seula urbocentro, kie harmonias tradicio kaj moderno. Ne rekomendita por homoj kun marŝproblemoj.
D5Botanikejo Hongneung
Ĵaŭdo 8h00 – 12h00,Prezo: € 23
La botanikejo Hongneung situas en la orienta parto de Seulo, proksime de la kongresejo kaj estas la eksperimenta arbaro de la Korea Arbara Esplorinstituto. La loko antaŭe estis la tombo de la imperiestrino Myeongseong. Post la translokado de la tombo, en 1922 ĝi iĝis la unua botanika arbaro de Koreio. Nun tie troviĝas entute 1224 arbospecioj kaj 811 herbospecioj, el la tuta mondo. Ĝi estas la perfekta loko por ekkoni diversregionajn plantojn el Koreio, ĝui promenadon en la arbaro kaj fuĝi de la somera varmo.
D6Seula Turo en Namsan kaj Itaewon
Merkredo 18h00 – 22h00Prezo: € 30
La seula turo YTN (1975), 236 m, situas sur la pinto de la monto Namsan en la urbocentro kaj markas la plej altan punkton en Seulo krom la monda turo Lotte. Supre de la turo estas elrigardejo, el kiu, en hela tago, eblas vidi la tutan urbon. La elrigardeja parto de la turo plene rivoluas dum 48 minutojn. Itaewon estas populara por seulanoj kaj eksterlandaj turistoj. En la kvartalo loĝas multaj eksterlandanoj, inter kiuj usonaj soldatoj, kaj ĝin karakterizas diverslandaj kulturoj. Ĉi tie oni povas ĝui hindan, pakistanan, turkan, tajlandan, germanan, hispanan, italan, anglan, francan kaj meksikan kuirartojn, kiuj ne vaste hav- eblas en Koreio. En ĝi troviĝas multaj vendejoj, kiuj liveras ne nur koreajn produktaĵojn, sed ankaŭ aŭtentikajn importaĵojn. Tial Itaewon estas konata kiel “okcidenta kvartalo”.
D7Koreaj Manĝaĵoj
Ĵaŭdo 13h00 – 18h00Prezo: € 34
En la korea kuirarto estas ne nur kimĉio kaj bulgogio, sed sennombraj specialaj manĝaĵoj. Unu el ili estas la rizkuko tteok, kiu estas farata el la faruno de glueca rizo kun diversaj nuksoj, fruktoj kaj aliaj ingrediencoj. Oni vizitos la rizkukan mu- zeon en la urbocentro. Eksponataj estas diversaj rizkukoj ĝuataj dum festotagoj kaj festenoj en Koreio kaj ankaŭ sezonaj rizkukoj. Vi vidos ankaŭ multajn koreajn manĝaĵojn uzatajn en tradiciaj ritoj.
D8Nacia kaj Muzeo de Hangulo
Dimanĉo 13h00 – 17h00Prezo: € 28
La Nacia Muzeo de Koreio (1945) estas la ĉefmuzeo de la koreaj historio kaj arto, kaj la kultura organizaĵo, kiu reprezentas Koreion. Ĝi ne nur mon- tras ekspoziciaĵojn, sed ankaŭ plenumas diversajn studojn kaj esplorojn en la kampoj de arkeologio, historio kaj arto. Ĝi konsistas el 6 sekcioj kaj 50 ĉambroj kun 12 044 objektoj. Alte valoraj estas la ora krono el la 5-a jc, la meditanta bodisatvo el la 7-a jc, la ceramika incensujo el la 12-a jc kaj la 5-etaĝa pagodo el la 14-a jc. La muzeo ricevas pli ol tri milionoj da vizitantoj jare, kiu faras el ĝi unu el la plej vizitataj muzeoj en la mondo.
La Nacia Muzeo de Hangulo (2014) temas pri hangulo, la korea alfabeto. Hangulo estis kreita de la reĝo Sejong en 1443, por ke la simpla popolo povu skribi la korean lingvon. Ĝis tiam la kleruloj uzadis la ĉinajn skribsignojn. Vi konatiĝos kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo per tradiciaj kaj multrimedaj kaj interaktivaj ekspozicioj.
T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze
| Kodo | Sab 22/07 | Dim 23/07 | Lun 24/07 | Mar 25/07 | Mer 26/07 | Ĵaŭ 27/07 | Ven 28/07 | Prezo |
|---|
La bankedo konsistos el:
La 50-a Kongreso de ILEI, kun la temo “Edukado al respekto-plena turismo”, okazos en Busan, Korea Resp. Pliaj informoj: www.ilei.info.
La 1-a Komuna Konferenco de IKEF okazos en Seulo. Pliaj informoj kaj aliĝo: http://kara123453.wixsite.com/mysite
La 46-a Internacia Infana Kongreseto, kun la temo “Kolora mondo”, okazos en Seulo, ĉ. 10 km for de la UK. Pliaj informoj kaj aliĝo: bertosch.free.fr/iik2017/.
E-Renkontiĝo de Meditado okazos en Iksan kaj Yeongsan, Korea Resp. Pliaj informoj: http://blog.chojus.com/4682
La 90-a SAT-Kongreso okazos en Gimpo, Koreio. Pliaj informoj kaj aliĝo: http://sat90.org/.
La 73-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Aneho, Togolando. Pliaj informoj: http://tejo.org/agado/internacia-junulara-kongreso/.
UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti la informi- lon en la dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kontakti la CO); nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.
Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunveno dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.
Jen unika okazo aktualigi vian bibliotekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.
Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.
La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:
Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:
De ekster Nederlando nepre aldonu 10 eŭrojn por la bankokostoj.
Ĉekoj. Bankan ĉekon bv. sendi al la konstanta adreso. Ĝi estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn por la banko kostoj. Prefere sendu ĉekojn titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando. Ĉiam bv. klare indiki la celon de via pago.
Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrolciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-numero). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata sumo por administraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.
Paypal. Eblas pagi pere de Paypal uzante la adreson
La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Ĉar temas pri relative grandaj sumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.
La UK bonvenigas donacojn por:
Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.
Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 (0)10 436 1044,
fakso: +31 (0)10 436 1751; retadreso:
Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.