Ĝeneralaj kondiĉoj kaj reguloj de mendoj kaj malmendoj
Kongresano
UK akceptas mendojn nur de registritaj kongresanoj. Registrita
kongresano estas konsiderata tiu kiu ricevis konfirmon pri sia
aliĝo. Sur la konfirmilo estas menciitaj kongresa numero (KN)
kaj UEA-kodo, kiujn oni klare indiku sur la mendilo.
Dua Bulteno
Ĉiu registrita kongresano ricevas Duan Bultenon (DB), kiu
enhavas detalajn priskribojn de la mendataj servoj: loĝado,
ekskursoj, bankedo, antaŭ- kaj post-kongresoj, kaj aliaj ofertataj
servoj.
Priskribo de la mendataj servoj
UK sin devigas liveri ĉiujn servojn laŭ la priskriboj en la
DB. UK ne respondecas pri (ne)plenumo de servoj ne menciitaj
en la DB.
Mendilo
Kongresanoj faras siajn mendojn aŭ per sendo de la presita
mendilo (speciala mend-formularo en la DB) al la Centra
Oficejo (CO) en Roterdamo aŭ al sia landa peranto, aŭ per la
reta mendilo.
Bazaj informoj
Sur la mendilo kongresano indikas siajn familian nomon,
landon, kongresan numeron, UEA-kodon, sekson kaj eventualan
vegetaranecon.
De tiuj informoj dependas la ĝusteco kaj rapida
trakto de la mendo. UK ne respondecas pri eventualaj mismendoj
kaŭzitaj pro manko de tiuj informoj sur la mendilo.
Kondiĉoj de mendoj
Mendilo devas esti subskribita de la kongresano kaj havi daton
de la subskribo. Per sia subskribo la kongresano akceptas la
kondiĉojn priskribitajn en la DB kaj tiu ĉi regularo.
Por ĉiu kongresano necesas plenigi apartan mendilon. Oni ne
akceptas mendojn por pluraj personoj sur unu mendilo.
Pagoj
Ĉiu mendo devas esti akompanata de la kompleta pago por
la koncernaj mendoj. Oni traktas la mendojn nur post la
ricevo de la pago. Kiel daton de la mendoricevo oni konsideras
la daton de la ricevo de la pago. UK ne respondecas pri eventuala
malfruiĝo aŭ misvojiĝo de la pagoj. Mendiloj kaj pagoj nepre
estu senditaj al la sama instanco.
Pagmanieroj
Pri la pagmanieroj validas la instrukcioj en la DB. Al la perantoj
en transpagipovaj landoj oni pagas en la nacia valuto, laŭ la tarifoj
kiujn fiksas la peranto mem. Al la sumo de la kongresaj mendoj
la kongresano devas aldoni ankaŭ la bankajn aŭ poŝtajn kostojn,
depende de la transpaga maniero.
Prezoj
Ĉiuj prezoj cititaj en la DB estas en eŭroj (EUR) kaj rilatas
unufojan servon por unu kongresano. Se temas pri loĝado en
plurlitaj ĉambroj (dum UK aŭ dum la ekskursoj) la prezo rilatas
unu personon por unu nokto.
Limdatoj
Mendiloj kaj pagoj devas atingi la CO en Roterdamo
(respektive la peranton) antaŭ la 15-a de majo. Post tiu dato oni ne povas garantii
plenumon de la mendoj. Post la 1-a de junio oni ne plu akceptas
mendojn.
Krompago por malfrua mendo
Por la mendoj farataj post la 15-a de majo, se oni mendas
hotelan loĝadon, antaŭ- aŭ post-kongresajn ekskursojn, necesas
aldoni krompagon de 40 EUR. Por la ceteraj mendoj (aliaj
ekskursoj, bankedo k.s.), se oni ne mendas loĝadon la krompago
estas 20 EUR.
Konfirmoj
Kongresanoj kiuj mendas antaŭ la limdato, ricevos konfirmon
de siaj mendoj kaj informon, ĉu la pago estas bonorde ricevita.
La konfirmon necesas kunporti al la kongreso.
Nesufiĉaj pagoj
Se la kvitanco montras ke oni ne pagis sufiĉe, necesas tuj
pagi la diferencon. Se la ŝuldo estas malpli ol 20 EUR, oni povas
pagi ĝin dum la UK.
Malmendoj
Malmendoj devas esti skribaj (ankaŭ retmesaĝoj konvenas).
Ĉe malmendoj faritaj antaŭ la 1-a de majo oni rericevos la
tutan mendosumon, minus 15 EUR por la administraj kostoj.
Ekde la 1-a de majo ne eblos repagoj.
Loĝmendo
Datoj: sur la mendilo oni nepre indiku la daton de la alveno
(unua nokto en la hotelo) kaj la daton de la foriro (lasta mateno
en la hotelo).
Kunloĝantoj
Se oni mendas loĝadon en plurlita ĉambro kaj ne jam havas
elektita(j)n kunloĝanto(j)n, la Kongresa Administracio rajtas
loĝigi la mendanton kun ajnaj aliaj kongresanoj de sama sekso,
aŭ loki la mendanton en unulitan ĉambron kaj postuli krompagon
pro la prezdiferenco. Ankaŭ por ĉiu nokto pasigita sola en plurlita
ĉambro oni postulas prezon por tuta ĉambro. En multlitaj loĝejoj
la Loĝiga Servo mem kunloĝigas la mendantojn de sama sekso
kaj ne povas respondeci pri la hazardaj kunloĝantoj nek akcepti
plendojn pri io ajn krom pri eventuala neplenumo de la kondiĉoj
promesitaj en la Dua Bulteno.
Reklamacioj kaj repagoj
Ĉiuj reklamacioj kaj postuloj pri repagoj (ekz. pro neliveritaj
aŭ neuzitaj servoj, nepartopreno k.s.) devas esti faritaj skribe al
la CO en Roterdamo, antaŭ la jarfino de la koncerna kongresa
jaro. Postaj repagoj ne eblos pro likvido de la kongresaj kontoj.
Se eble la reklamacion oni faru jam dum la UK.
Ŝanĝoj de mendoj / alternativaj mendoj
Se ne eblas plenumi iun el la mendoj, la Kongresa Administracio
rezervos alternativajn servojn, se la kongresano indikis ilin
sur la mendilo. Se ne estas indikitaj alternativoj, la Administracio
kontaktos la kongresanon por konsultiĝo.
Korespondado
Pri ĉiuj aspektoj de la mendoj, samkiel pri aliaj kongresaj
aferoj, oni korespondu kun la CO en Roterdamo (do ne
kun LKK).