La 100-a UK Lillo — Francio 25 de julio — 1 de aŭgusto 2015 | ![]() |
E1Bulonjo-ĉe-Maro – Ceremonio memore al la 1-a UK
Merkredo 8h00 – 20h15Prezo: € 115
La romiepoka Bulonjo iĝis fama pilgrimejo en la 12-a jarcento pro apero de statuo de la Virgulino ĉe la marbordo. En tiu sama periodo disvolviĝis la haringo kaptado. Ankoraŭ videblas fortikaĵoj kaj kastelo el tiu tempo. Strategia por Napoleono en la 19-a jarcento, Bulonjo iĝis fama banloko kaj la ĉefa fiŝkapta haveno en Francio kaj i.a. estis konstruitaj fervojo al Parizo. En 1848 la katedralo estis rekonstruita. La urbo havis grandan kulturan floradon en la periodo kiam okazis en 1905 la unua monda Esperanta Kongreso, kiun partoprenis ankaŭ Zamenhof. Bazo por la angla armeo kaj rifuĝejo dum la 1-a Mondmilito kaj preskaŭ komplete (85%) detruita dum la 2-a Mondmilito, Bulonjo estis rekonstruita kaj nuntempe ĝi disvolviĝas ĉefe turisme, pri arto kaj historio, kaj fiŝkapte.
Dum la ekskurso vi partoprenos la oficialajn ceremoniojn memore al la UK en 1905: akcepto fare de oficialuloj en la kongresejo de 1905; komuna piedirado ĝis la stacidomo, kie alvenis la kongresanoj; memorceremonio ĉe la statuo de Zamenhof; urbestra invito en la urbodomon kun servado de speciala vino; manĝado en restoracio.
Posttagmeze, libera vizito de aŭ la fama akvario Nausicaá [nozikaa], aŭ la malnova Bulonjo, aŭ la urbo Wimereux [vimero’], banloko de la 19-a jarcento.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E2 Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Nausicaá)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 80
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Posttagmeze, post lunĉo, vizito de Nausicaá, centro de scienca kaj teknika kulturo pri malkovro de la mara medio, kie troviĝas ankaŭ 40 akvarioj kun 4,5 milionoj da litroj da marakvo entenantaj 36 mil marajn speciojn el la tuta mondo kaj ĉiuj terarioj. Ĝi celas “malkovrigi kaj amigi la maron” per ludoj kaj klarigoj pedagogiaj kaj sciencaj montrante la homa-maran rilaton.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E3Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Wimereux)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 60
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Post lunĉo, vizito de la ĉarma banloka urbeto Wimereux, konstruta ĉefe en la fino de la 19-a jarcento.La kongresanoj de 1905 vizitis ĝin kaj tie spektis ĉevalkuradon. Vi malkovros la promenvojon laŭ la marbordo kaj la belan plaĝon. Estos klarigoj pri la loka arkitekturo kaj la tiama etoso dank’ al la asocio Charme de Wimereux.
Ne taŭga por tiuj kun marŝproblemoj.
E4Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Malnova Urbo)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 60
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Post lunĉo vizito de la Malnova Urbo. Konatiĝo kun parto de ĝia longa historio, kie okazis la unua Esperanta Kongreso. Vi promenos tra malgrandaj stratoj por malkovri la katedralon, la mezepokajn fortikaĵojn kaj stratojn kaj la kastelon. Promenante sur la remparoj, vi ĝuos belan panoramon de la urbo.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E5Amieno kun lumspektaklo
Merkredo 14h00 – 1h00Prezo: € 56
Amiens [amien’], “la malgranda norda Venecio” pro siaj multaj kanaloj en la mezepoka kvartalo Saint-Leu, estas fama pro sia gotika katedralo, unu el la plej grandaj en la mondo (Monda Heredaĵo de Unesko). En someraj noktoj ĝi retrovas siajn iamajn kolorojn ĉe rava lumspektaklo. Post busa rondveturado en la urbo, piede vi vizitos la kvartalon Saint-Leu, la katedralon kaj la muzeon Jules Verne (iama loĝejo de la fama verkisto). Vespermanĝo kaj iom da libera tempo antaŭ la nokta spektaklo. Reveno al Lillo postnoktomeze.Ne taŭga por homoj kun marŝproblemoj pro longa piediro kaj ŝtuparoj.
E6Ipro: Passchendaele-Muzeo kaj Unua Mondmilito (Belgio)
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 55
Ĉe Ieper [iper] ni vizitos la Memorial Museum Passchendaele 1917. La vilaĝo Passendale estis tiujare loko de unu el la plej sensencaj homoferadoj de la Unua Mondmilito dum brita ofensivo por trarompi la germanajn liniojn: 500 000 homoj estis murditaj por gajni nur 8 km da tereno. La muzeo vivtenas la memoron pri la tiama batalo per fotoj kaj filmoj, ampleksa kolekto de historiaj objektoj kaj vivsimilaj scenoj. Okulfrapaj estas la rekonstruitaj subteraj koridoroj kaj tranĉeoj. Lunĉinte, ni buse iros i.a. al Tyn Cot, la plej granda brita milittombejo sur la kontinento, kaj al la germana Soldaten-Friedhof kaj poste al Menenpoort.E7Biciklado preter memorlokoj de la Unua Mondmilito (Belgio)
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 50
Post busa vojaĝo al Ieper ni biciklos 35 km de la Vredesroute (itinero de la Paco). La regiono ĉirkaŭ Ipro, strategie grava dum la Unua Mondmilito, abundas je memorlokoj, precipe milittombejoj kaj estas en si mem denunco kontraŭ ĉia milito. La itinero kondukos nin laŭ la plej fifamaj memorlokoj: Menenpoort — impona konstruaĵo honore al la militpereintoj; Tyne Cot-tombejo, Soldatenfriedhof. Reveno al Lillo per buso. Ni manĝos sandviĉon dumvoje.
Bv. atenti pri la distanco kaj pri la fakto, ke en la regiono kelkfoje pluvas. Portu taŭgajn ŝuojn kaj vestaĵojn. Ne taŭga por homoj, kiuj ne kutimas bicikli.
E8Vert’Tige – biciklado al ekologia bieno
Mardo kaj ĵaŭdo 9h30 – 16h30Prezo: € 8
Ni trankvile biciklos ĝis la ekologia farmbieno Vert’Tige. Tie eblos aĉeti i.a. panon, fromaĝon, fruktojn ktp.
Bv. atenti pri la distanco (40 km tien-reen) kaj ke en la regiono kelkfoje pluvas. Ekskurso por oftaj biciklantoj.
E9Araso kaj la memorlokoj de la Unua Mondmilito
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 50
Buse ni vizitos ĉe Arras la memorlokojn de la Unua Mondmilito: Vimy, kie ni promenos en la tranĉeoj, tra la tuneloj kaj tra kanadaj, britaj, germanaj kaj ĉeĥaj tombejoj. Ni vizitos la preĝejon Notre Dame de Lorette.
Post lunĉo ni piede vizitos la urbon kaj ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn, inter kiuj elstaras la renesanca urbodomo kaj la “Granda placo” (Grand’-Place) kaj “Malgranda placo” (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de domoj rekonstruitaj laŭ la iamaj 17-aj jarcentaj (detruitaj dum la Unua Mondmilito). Fine ni vizitos Carrière Wellington, iaman ŝtonminejon, memorlokon pri la granda Arasa batalo.
La ekskurso ne estas konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E10Bruĝo, la Norda Venecio
Lundo kaj merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 71
Bruĝo (Belgio) estas unu el la plej belaj urboj de Eŭropo kaj ĝia historia urbocentro estas Monda Heredaĵo de Unesko. Matena promenado tra la arkitekturaj, historiaj kaj artaj monumentoj de la mezepoka kaj renesanca urbo. Manĝo en malnova bierfarejo kaj boata vizito de la urbo tra ĝiaj kanaloj. Libera tempo en la centro kaj reveno al Lillo.
Ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E11Parizo - historia
Merkredo 8h00 – 21h00Prezo: € 140
Antaŭ la renovigaj projektoj de Barono Haussmann kaj Napoleono la 3-a, Parizo estis urbo kun mallarĝaj stratetoj kaj diversstila arkitekturo. Dum pieda kaj metroa promenado, ni malkovros spurojn de la antikva Lutecia kaj mezepokajn domojn. Ni dividiĝos en grupetojn kaj sekvos tri sinsekvajn programerojn: Vizito de “la Concierge- rie” (unua reĝa loĝejo en Parizo), restaĵo de la Palaco de la Civito kaj malliberejo dum la Franca Revolucio. Promeno laŭ la temo “Reĝoj kaj Revolucioj ĉirkaŭ la Bastilo”. Piediro ĝis la Hôtel de Ville (urbodomo), nia rendevuloko. Libertempo. Trajna iro al kaj reveno de Parizo. Lunĉo inkluzivigita.
Ne taŭga por homoj kun marŝproblemoj pro longaj piediro kaj starado.
E12Parizo - turisma
Merkredo 8h00 – 21h00Prezo: € 170
Malkovru la ĉefurbon de Francio kaj ĝiajn plej famajn vidindaĵojn! Trajna vojaĝo de Lillo ĝis Parizo kaj busa promenado tra la urbo. Vizito de la 300 m alta Eiffel-Turo, la kvartalo Bastilo, ŝippromeno kun tagmanĝo sur la rivero Sejno kaj rigardo al diversaj famaj parizaĵoj. Libertempo en la kvartalo Champs Elysées.