La 100-a UK Lillo — Francio 25 de julio — 1 de aŭgusto 2015 | ![]() |
| Prezidanto | — | Xavier Dewidehem |
| Ĝenerala sekretario | — | Julia Hédoux |
| Kunordigo | — | Susanna Beglaryan, Claude Nourmont |
| Kasisto | — | Jean Delhomme |
| Akcepto | — | Véronique Bichon, Martine Ragonnet |
| Loĝigo | — | Julia Hédoux, Michel Dechy |
| Loĝistiko | — | Sylvain Barrier, Olivier Maury |
| Tradukado | — | Jesper Jacobsen |
| Ekstera informado | — | Bruno Flochon, Lisa Bannier |
| Gazetaro | — | Didier Loison, Cyrille Hurstel |
| Publikaj rilatoj | — | Xavier Dewidehem, Aleks Kadar, Michel Dechy |
| Kultura programo | — | Raymonde Coquisart, Claude Nourmont |
| Ekskursa programo | — | Katja Boen, Armelle Piolat |
| Spektakla programo | — | Floréal Martorell, Melono Desnos |
| Junulara programo | — | Sébastien Denux |
Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima franca diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj.
UEA/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2015 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.
Ĉiu vizitanto devas havi validan identigilon kaj tiuj de landoj ekster la Schengen-areo devas havi pasporton validan minimume ses monatojn post la forirdato, koncernan vizon kaj revenbileton.
La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA/LKK.
Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco.
La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn.
Bonvolu konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (25 julio – 1 aŭgusto, eventuale plus daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj).Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en via hejma flughaveno.
Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.
Al Lillo iras 6 ŝoseoj (A1, A22, A23, A25, A26 kaj A27/E42), regionaj kaj internaciaj trajnoj (inkluzive de la rapidaj trajnoj TGV al diversaj urboj en Francio kaj Thalys, kiu rekte ligas Lillon al Bruselo, Antverpeno, Roterdamo, flughaveno Schiphol/AMS kaj Amsterdamo) kaj busoj el diversaj urboj de Eŭropo.
La plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Lille-Lesquin (LIL – kun flugoj al kelkaj urboj en Eŭropo, Tunizio, Alĝerio kaj Maroko), la bruselaj Brussels Airport-Zaventem (BRU – konektebla al Lillo per nerekta trajna servo), Brussels South Charleroi Airport (CRL – kun rekta busa transporto al Lillo), la parizaj Charles de Gaule (CDG – kun rekta rapida trajnservo al Lillo) kaj Orly (ORY).
Lillo havas ĉirkaŭ 20 000 parklokojn kun tarifoj inter 1,30 kaj 1,60 eŭroj/hore kaj 7 parkejojn konektitajn al la metro-sistemo.
La kongreso okazos en Lille Grand Palais, 1, Boulevard des Cités Unies, FR-59777 Euralille, Lillo, Francio. Eniro ĉe Boulevard Émile Dubuisson.
Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.
Francio situas en la okcidento de Eŭropo, kvankam ĝi posedas ankaŭ transmarajn teritoriojn. Ĝia kontinenta areo ampleksas 545 630 km2. Ĝi limas kun 8 landoj: Belgio, Luksemburgio, Germanio, Svisio, Italio, Monako, Hispanio kaj Andoro.
Lillo situas en la nordokcidento de la lando, proksime de la belga landlimo. Aliaj gravaj urboj krom la ĉefurbo, Parizo, estas Liono, Marsejlo, Tuluzo kaj Bordozo.
Francio havas proksimume 64 000 000 loĝantojn. El ili, ĉirkaŭ 20% vivas en la ĉefurbo kaj la metropola areo.
En Lillo estas ĉ. 220 000 loĝantoj, sed tiu nombro kreskas al ĉ. 1 200 000 kun ĝia metropola regiono.
Lillo havas oceanan klimaton: somere ne tro varmas, vintre ne tro malvarmas.
La franca estas la oficiala lingvo. Multaj, ĉefe gejunuloj, kapablas paroli ankaŭ la anglan. Pro la granda kvanto de enmigrantoj eblas komunikiĝi per aliaj lingvoj.
La oficiala mono estas eŭro (EUR).
Cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj kaj de 1 kaj 2 eŭroj. La monbiletoj estas de 5, 10, 20, 50 kaj 100 eŭroj (ekzistas monbiletoj de 500 eŭroj, sed tiuj kutime ne en la normala cirkulado).
Monŝanĝado eblas en la flughavenoj kaj en la multnombraj monŝanĝejoj en la urboj. Eblas preni monon ankaŭ el la bankaŭtomatoj.
En multaj lokoj eblas pagi per debet- kaj kreditkartoj (Visa, Eurocard/MasterCard kaj American Express).
UTC +2 horoj.
La elektra tensio estas 230-volta kaj la kontaktiloj estas rondaj dupolusaj.
La prefikso por telefoni de eksterlando al Francio estas +33. Por telefoni de Francio al eksterlando: 00 + landa kodo + telefon numero. Grava numero: (polico, fajrobrigado, urĝa medicina helpo): 112.
En kelkaj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp troveblas senpagaj retkonektoj. En la kongresejo estos senpaga sendrata retaliro.
Receptoj estu latine skribitaj.
Havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝo kaj restado en Francio. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.
En restoracioj kaj kafejoj kaj aliaj manĝejoj kutime la trinkmono jam estas inkluzivita en la fakturo; vi povas esti certa pri tio se vi vidas la frazon service compris. Tamen, se la servo estis aparte bona kaj vi tion volas rimarkigi, 1 aŭ 2 eŭroj aŭ ĝis 10 procentoj de la fina sumo estos aprezataj. Ankaŭ aliaj servistoj, inkluzive de taksiistoj, aprezas trinkmonon.
La kranakvo estas trinkebla.
La metroo, busoj kaj tramoj funkcias inter 5h30 kaj la noktomezo.
La prezo por biletoj varias inter € 1,50 se oni aĉetas nur unu bileton; € 12,50 por 10 biletoj (aĉetante ĉiujn 10 samtempe); 24-hora bileto (day pass) por € 4 k.a.
Semajna transportkarto en la lilla regiono kostas € 17.
Jen la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.
Sabato, 25 julio Malfermo de la kongresejo je 9h00. Alveno kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro kaj Interkona Vespero. Giĉetoj ĝis 18h00.
Dimanĉo, 26 julio Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Inaŭguro de IKU/AIS. Ekumena Diservo. Kongresa Temo. Paroligaj Kursoj. Franca Eksprese. Nacia Vespero.
Lundo, 27 julio Libroservo. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Franca Eksprese. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.
Mardo, 28 julio Libroservo. Tago de Kapabligo. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. La Estraro respondas. Franca Eksprese. Paroligaj Kursoj. Landa Agado. Delegita Reto. Societo Zamenhof. Teatro. Koncerto.
Merkredo, 29 julio Tuttagaj ekskursoj. Kongresejo fermita.
Ĵaŭdo, 30 julio Libroservo. Tago de la Libro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Paroligaj Kursoj. La CO respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Teatro. Koncerto.
Vendredo, 31 julio Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.
Sabato, 1 aŭgusto Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo je 14h00.
Dum la UK en Lillo estos starigita, en centra loko de la kongresejo, la Malkovriga Arta Scenejo (MAS). Ĝi estos scenejo malferma al ĉiuj tiuj kongresanoj, kiuj deziros prezentiĝi antaŭ publiko. Ekipita per elektronika piano kaj sonsistemo, ĝi funkcios dumtage. Mireille Grosjean (Mirejo) kaj la kunordiga teamo, sub la gvido de Françoise Lévêque (Franjo), zorgos pri la sukceso de la aranĝo.
Anticipaj sinproponoj
Kiel en ĉiuj UK-oj, ankaŭ en Lillo okazos la IAV, sed por la 100-a kongreso, cele al pli altnivelaj programeroj, estas petataj anticipaj sinproponoj/aliĝoj de la kandidatoj, por ke la organiza teamo povu pritaksi kaj elekti ilin jam antaŭ la UK. IAV funkcios kiel konkurso en 3 etapoj:
1. Sendo, antaŭ 30 junio 2015, al iav@lille2015.fr, de: aliĝilo* kaj foto de la kandidato; prezento de la kandidato kaj de la programero; registraĵo de la programero (ligilo al mp3-dosiero aŭ video); teknika slipo *.
2. Prezento en la MAS, kie ĵurio elektos ĝis 5 kandidatoj.
3. La elektitaj kandidatoj prezentos po 15-minutajn spektaklerojn dum la IAV, kie la ĵurio elektos la plej bonan. Tiu ricevos kiel premion inviton por propra (minimume 45-minuta) spektaklo en la arta programo de la 101-a UK kaj monsumon anoncotan de UEA. La dua plej bona prezentaĵo ricevos inviton parto preni en la IAV de la 101-a UK.
La ekzamensistemo de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro funkcias ekde 2009. Dum la UK okazas la ĉefa ekzamensesio de la jaro; tial ankaŭ en Lillo eblos trapasi la ekzamenojn je ĉiuj tri niveloj: B1, B2 kaj C1. Ekzameniĝi eblos ne nur en la kompleta formo, sed ankaŭ nur pri skriba aŭ parola partoj.
La ekzamensistemo estas ellaborita baze de la manlibro Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado. La sukcesintoj ricevos kvarlingvan (E-a, angla, franca kaj germana) diplomon, eldonitan de ITK, la ŝtate agnoskita ekzamencentro de Hungario.
La plurhoraj skribaj sesioj kaj la aŭd-komprena parto okazos vendredon la 31-an de julio, frupostagmeze. Por la parola parto (20-minuta, individua) eblas elekti tempon laŭ la vico de la aliĝoj, antaŭ la UK aŭ surloke.
Interesiĝantoj povas peti ekzamen specimenojn ĉe www.edukado.net. Pliajn informojn (postuloj, prezoj, statistiko, aliĝilo ktp) legu kaj akiru ĉe:
Aliĝi eblos ankoraŭ dum la kongreso, sed por la parola parto la ekzamenebloj estas limigitaj: ju pli frua la aliĝo, des pli granda la ŝanco ricevi ekzamenlokon. La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. La kotizo antaŭpageblas per ĝiro al UEA-konto aŭ surloke ĉe la kongresa kaso.
La porinstruista retejo edukado.net denove gvidos du paralelajn paroligajn kursojn — dufoje tage dum kvar tagoj de la UK-semajno, do entute ok fojojn. Ili celas komencantajn (A1, A2) kaj meznivelajn (B1, B2) parolantoj de E-o. Observantoj bonvenas. La kursmaterialo por komencantoj estas la eldonaĵo Poŝamiko (€ 5); en la alia nivelo oni estos petata kontribui al la kopikostoj. Antaŭa aliĝo ne necesas. Gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.
La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.
Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).
Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde 15h00 de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambron antaŭ la tagmezo de la lasta tago.
Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!
La loĝiga servo ne povas aranĝi por okazan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn oni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj.
Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en du- aŭ plurlitaj ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo (http://uea.org/kongresoj/mendilo) troveblas anonctabulo.
Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.
Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.
Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.
Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.
Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.
Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.
Ĉar la ekskursoj dependas de minimu- mo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la mendo(j)n.
La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.
Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.
LGP = Lille Grand Palais (la kongresejo)
Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas klimatizilon, duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo. La 5- kaj 4-stelaj hoteloj havas ankaŭ fridujeton kaj sekurŝrankon en la ĉambroj. Iuj hoteloj havas propran parkejon; aliaj situas proksime de publikaj parkejoj. Sendepende de tio ĉu hotela aŭ publika, la parkado ne estas senpaga.
Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: 500 m
Adreso: 777 bis pont de Flandres, Lille
La hotelo havas 3 restoraciojn, 4 kafejojn, kazinon kaj teatron. Gastoj havas
senpagan aliron al la saŭnejo. La ĉambroj
estas izolitaj kontraŭ bruo.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 164 €
dupersona — 93 €
Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 300 m
Adreso: 49 rue de Tournai
La hotelo situas 2 min. for de la trajn
stacio Lille Flandres kaj havas gimnastikejon. La duŝejoj havas ankaŭ bankuvon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 139 €
dupersona — 79.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 79.5 €
Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 700 m
Adreso: Boulevard de Turin
La hotelo situas je kelkaj metroj de la
trajnstacio Lille-Europe kaj havas kafejon
kaj manĝaĵvendejon. En la ĉambroj estas
mikroonda forno, senpaga mineralakvo
kaj en la duŝejoj ankaŭ bankuvo.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 137 €
dupersona — 78.5 €
4Mercure Lille Centre Grand Place
Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,2 km
Adreso: 2 boulevard Carnot
Plene renovigita hotelo, situas en la
koro de la urbo. En la duŝejoj estas ankaŭ
bankuvo.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 145 €
dupersona — 84 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 84 €
5Novotel Lille Centre Grand Place
Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,6 km
Adreso: 116 rue de Hôpital Militaire
Situante urbocentre, la hotelo havas
restoracion, kafejon kaj estas je 10 minutoj piede de la trajnstacioj Lille Flandres kaj Lille-Europe.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 132 €
dupersona — 76 €
Prezo en unu lito kaj unu sofolito dupersona — 76 €
6Ibis Lille Centre Grand Palais
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 150 m
Adreso: 1 et 3 rue des Moulins de Garance
La hotelo situas je 4 minutoj piede de la
trajnstacio Lille Flandres. Ĝi havas 24-horan kafejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 95 €
dupersona — 54.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 54.5 €
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 650 m
Adreso: 29 avenue Charles Saint-Venant
La hotelo situas ĉe la trajnstacio Lille
Flandres kaj havas propran parkejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 93 €
dupersona — 53.5 €
Prezo en unu geedza lita ĉambro dupersona — 53.5 €
8Ibis Styles Lille Centre Gare Beffroi
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 750 m
Adreso: 172 rue de Paris
Proksime de la trajnstacio Lille Flandres,
ĝi havas propran parkejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 80 €
dupersona — 47.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 47.5 €
9Ibis Lille Centre Grande Place
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,2 km
Adreso: 21 rue Lepelletier
La hotelo havas 24-horan manĝaĵvendejon kaj propran parkejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 101 €
dupersona — 57 €
10Hôtel Campanile Lille Euralille
Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,9 km
Adreso: 23 allée Vauban, La Madeleine
Situanta antaŭ la tramhaltejo Romarin, la hotelo havas kafejon, restoracion,
terason, propran parkejon kaj la ĉambroj havas kontraŭbruan izolaĵon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 120 €
dupersona — 66 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 66 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 700 m
Adreso: 24 place de la Gare
La antaŭ nelonge renovigitaj ĉambroj
havas kontraŭbruan izolaĵon. En la hotelo
estas restoracio sur la 7-a etaĝo kun
panorama vido de la urbo.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 124 €
dupersona — 69.5 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1 km
Adreso: Avenue Le Corbusier
La hotelo havas laborareon kun senpaga sendrata retkonekto, komputilo, printilo kaj skanilo, kuirejeton/manĝareon kun mikroonda forno (alirebla inter 5h00 kaj 0h00) kaj propran parkejon. La ĉambroj havas fridujeton kaj la duŝejoj ankaŭ bankuvon. Sen klimatizilo en la ĉambroj.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 80 €
dupersona — 46 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 46 €
13Hôtel B&B Lille Centre Grand Palais
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 850 m
Adreso: 169 rue Berthe Morisot
Situante je 5 minutoj de la metrostacio
Lille Grand Palais, la hotelo havas propran
parkejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 76 €
dupersona — 43 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 43 €
Prezo en tripersona — 40 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1,5 km
Adreso: 10 rue de Courtrai
Kore de la malnova urbo Vieux Lille,
proksime de Porte de Gand, la hotelo
havas propran parkejon.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 71 €
dupersona — 40.5 €
Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1,9 km
Adreso: 30 les Jardins de l Europe, Place Vauban, La Madeleine
Tiu ĉi rezidejo proponas meblitajn,
unu- aŭ plurĉambrajn apartamentojn
kun hotelsimilaj servoj. En la ĉambroj
estas sekurŝranko, manĝ- kaj labortabloj,
fridujeto, mikroonda forno, kafmaŝino, manĝilaro, kuiraparato kaj kuirejaj iloj.
La interreta aliro kostas 1 eŭron tage. La
ĉambroj ne estas klimatizataj. Semajna
purigado. La parkejo estas propra.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 98 €
dupersona — 58 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 58 €
Distanco de la Kongresejo: 2,2 km
Adreso: 109 rue de Saint-André
Elektita de Hostel World France kiel la
plej bona hostelo de Francio en 2014 la
hostelo havas novindustrian dekoracion,
originalan kaj modecan atmosferon, komunajn kuirejon kaj sidareon, komputilojn kaj senpagan retaliron. Krome estas
kafejo, vestaĵlavejo kun vestaĵsekigilo
kaj 24-hore malfermita akceptejo.
Estas 4-, 6- kaj 8-litaj komunaj dorme
joj, iuj ekskluzivaj por virinoj. La komunaj
necesejoj/duŝejoj troviĝas en ĉiuj etaĝoj.
Sub la litoj troviĝas sekuraj, individuaj
ŝranketoj. Litotukoj estas disponigataj.
Bantukoj ne estas disponigataj. Maten
manĝo inkluzivigita. Estas 5 unulitaj
ĉambroj kun necesejo/duŝejo enĉambre
(por tiuj ĉambroj ankaŭ la bantukoj estas
disponigataj), 2 unulitaj ĉambroj kun komunaj necesejoj/duŝejoj (sen bantukoj),
2 dupersonaj ĉambroj (geedza lito)
kun necesejo/duŝejo enĉambre (kun
bantuko), 4 dulitaj (kun ĝemellitoj: unu
super la alia) ĉambroj kun komuna necesejo/duŝejo (sen bantukoj) kaj 2 trilitaj
ĉambroj kun privata necesejo/duŝejo
kaj bantukoj. Krome troviĝas unu familia
ĉambro, por kvar personoj, kun propra
necesejo/duŝejo kaj bantukoj.
Prezo en ĉambro:
unupersona — 65 €
dupersona — 53.5 €
Prezo en Komuna necesejo unupersona — 54 €
Prezo en Ĝemellitoj - enĉambra necese dupersona — 41.5 €
Prezo en Enĉambra necesejo tripersona — 39 €
Prezo en Familia ĉambro - enĉambra necesejo kvarpersona — 34.5 €
Prezo en Dormejo - enĉambra necesejo kvarpersona — 39 €
Prezo en Dormejo - komuna necesejo kvarpersona — 36 €
Prezo en ĉambro sespersona — 34 €
Prezo en ĉambro okpersona — 32 €
17Studentaj ĉambroj - Résidence Albert Châtelet
Distanco de la Kongresejo: 4,2 km
Adreso: 2 rue Frédéric-Combemale (metrostacio Oscar Lambret)
Individuaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo enĉambre. Sen klimatizilo kaj matenmanĝo. Komuna kuirejo. Mendebla nur por la kongresaj datoj! Studentoj devas montri pruvilon pri studenteco!
Semajna transportkarto “Pass Congrès”por vojaĝi per metrooj, tramoj kaj busoj en la metropola regiono de Lillo dum la kongresaj datoj. Prezo € 17.
Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, konsis- tantaj el antaŭplado, ĉefplado, fromaĝo, deserto kaj kranakvo, servataj en la Universitata Restoracio Debierre, 171 rue Charles Debierre (200 m de LGP). Estos varianto por vegetaranoj.
La antaŭkongresaj ekskursoj okazos en la plej famaj lokoj de Francio: Parizo kaj la Luar- valo. La postkongresaj ekskursoj vizitos Belgion (Flandrion kaj Bruselon) kaj Provencon.
La prezoj inkluzivas:
La prezoj ne inkluzivas:
Se la ekskurso ne povos okazi laŭ la prisribo, estos proponata alternativo.
Se iu(j) programero(j) ne povos okazi pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos pri tiu(j) eventuala(j) nuligo(j).
A1Mirinda Parizo
19-a – 24-a de julio6 tagoj / 5 noktoj
19.07Alveno en Parizon kaj enhoteliĝo.
20.07Matena vizito al la Quarter Latin, Palais kaj Jardin du Luxembourg kun, i.a. la Fontano de Mediĉoj. Lunĉo. Sekve vizito de la renoma Louvre-muzeo, de la Jardin des Tuileries, kie staras Carroussel, la plej bela arkitekturaĵo de la napoleona epoko. Vespermanĝo.
21.07Matena vizito de la Operejo, de la Champs Elysées, la Eiffel-turo, Champ de Mars kaj Les Invalides, kie troviĝas la ĉerko de Napoleono. Lunĉo. Vizito al la urbodomo, la kvartalo Marais, Place des Vosges, rigardoj al la preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis, al la nobeldomo Hôtel de Sully kaj Place de la Bastille. Vespermanĝo.
22.07Matena vizito al Montmartre kaj la Basilique du Sacré-Coeur. Lunĉo. Sekve vagado tra la kovritaj stratetoj de Parizo: Passage Vivienne, Passage Colbert, Passage Verdeau. Vespermanĝo.
23.07Matena vizito de katedralo Notre Dame (1163), de la Palais de Justice, la Sainte-Chapelle kaj la Conciergerie, kie i.a. Marie-Antoinette kaj Robespierre estis enkarcerigitaj dum la Granda Revolucio. Lunĉo. Vespere ŝipveturo laŭlonge de Sejno kun vespermanĝo.
24.07Tuttaga vizito de la Versajla Palaco kaj ĝia 1738-hektara parko. Lunĉo. Transporto al Lillo. Fino de la servoj.
Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
A2Luarkasteloj kaj Grésillon
20-a – 25-a de julio6 tagoj / 5 noktoj
20.07Je 10h00 busa ekvojaĝo el la flughaveno Charles de Gaulle (CDG) al Grésillon tra Chartres. En Chartre vizito de la fama gotika katedralo kaj lunĉo. Alveno en Grésillon, enloĝiĝo kaj manĝo.
21.07Ekskurso al Angers kaj al Fontevraud, pikniko apud la rivero Luaro ĉe la Kastelo Monsoreau. La 17-tura Mezepoka kastelo de Angers enhavas la tapetaron pri la Apokalipso (ĉ. 1370). En la muzeo Jean Lurçat troviĝas i.a. la fama murtapiŝo Kanto de la Mondo. Vizito de la 900-jara Abatejo de Fontevraud: origine monaĥ(in)ejo sub la estreco de “La Abatino”; dum la 17-a jc nobelinoj ricevis kristanan edukon tie. Sub la napoleona rego la loko iĝis malliberejo, fermita nur en 1963. Daŭrigo al Baugé kaj vizito de la historia apoteko. Vespermanĝo.
22.07Vizito de la Kastelo Langeais, kie la reĝo Karlo la 8-a edziĝis en 1491 kun Ana de Bretonio. Daŭrigo al la kastelo de la urbeto Azay-le-Rideau, juvelo de la renesancaj konstruaĵoj. Lunĉo. Antaŭ la reveno, vizito de La Devinière, kie naskiĝis Rabelais, fine de la 15-a jc. Vespermanĝo.
23.07Ekskurso al la naskiĝkastelo de Ludoviko la 12-a en la urbo Blois. La “nova” alo, en renesanca stilo, estis mendita de Francisko la 1-a, kiu konstruigis ankaŭ la proksiman Kastelon Chambord. Malgraŭ ĝia grandiozo, li ne loĝis en la kastelo sed uzis ĝin nur por ripozi post ĉasado. Tagmeza pikniko. Vespermanĝo.
24.07Vizito de la domo kie vivis Leonardo de Vinĉi en la urbo Amboise. Lunĉo. Konatiĝo kun la Kastelo de la Damoj (komunumo Chenonceau, proksime de Amboise), kie vivis Diana de Poitiers kaj Katarina de Mediĉoj. Vespermanĝo.
25.07Ekskurso al Versajlo, pikniko, vizito de la kastelo kaj parko, kaj forveturo al Lillo. Fino de la servoj.
P1Flandrio kaj Bruselo — Belgio
1-a – 6-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj
1.08Post la fermo de la UK, busa veturo al Gent. Enhoteliĝo kaj libera tempo. Tipe flandra vespermanĝo kun biergustumado kaj prelego.
2.08Piedira promenado tra la urbo Gent, “la plej bone kaŝita sekreto de Belgio” pro la harmonia miksaĵo inter mirinda pasinteco kaj vigla nuntempo. Ĝi estas la plej granda universitata urbo en la lando, kun sentebla tia etoso. Vizito de i.a. la Katedralo de Sint-Bavo. Tie troviĝas la Dia Ŝafido-pentraĵo de la fratoj Van Eyck; supreniro en la belfrido por panorama vido al la urbo. Vizito de la impona grafa kastelo de la 12-a jarcento. Vespermanĝo.
3.08Busa veturo al Ieper kaj la regiono. Vizito de diversaj milittombejoj de la Unua Mondmilito, kiel Tyne Cot, Vladslo kun ĝia kortuŝa statuo La afliktitaj gepatroj de Käthe Kollwitz. En la urbeto Diksmuide vizito de la pacmemorloko IJzertoren kun panorama vido al la batalkampoj. Ĉeesto en Last Post: ĉiutaga honorigo al militpereintoj. Vespermanĝo.
4.08 Vojaĝo al Antverpeno, la dua plej granda urbo kaj la ĉefa haveno de Belgio, ege grava eŭropskale meze de la 16-a jarcento kaj hejmo de mondfamaj pentromajstroj kiel Paul Rubens kaj Pieter Breughel. Nuntempe ĝi estas konata pro kulturo, modo, artoj kaj diamantkomer cado. Vizito de la moderna ĉefstacidomo, la nova muzeo MAS pri la urba historio kun ĉ. duonmiliono da ekspoziciaĵoj sur kvin etaĝoj. Antverpenano malkovrigos la malnovan urbon. Kafopaŭzo en La Verda Stelo, unu el la plej malnovaj Esperanto- kluboj en la mondo. Vespermanĝo.
5.08Ekskurso al Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropa Unio, kalejdoskopo de kulturoj kaj lingvoj, kie la norda kaj suda Eŭropo renkontiĝas. Konatiĝo kun la urbocentro, la belega Granda Placo, Manneken Pis (Pisuleto), tipaj bruselaj galerioj, arĥitekturaj perletoj de Art Nouveau, la okgloba Atomium kaj aliaj tipe bruselaj aferoj. Estos okazoj aĉeti la famajn bruselajn vaflojn, ĉokoladon kaj bruselajn puntoverkojn. Vespermanĝo.
6.08Post la matenmanĝo elhoteliĝo, busa veturo al Lillo kaj fino de la servoj.
Por mendi ekstrajn noktojn en Lillo, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P2Historia Provenco kaj Lazura Marbordo
1-a – 7-a de aŭgusto7 tagoj / 6 noktoj
1.08Forveturo per TGV-trajno al Avignon je la 13h03; alveno je la 17h07. Enhoteliĝo. Vespermanĝo dum krozado sur la rivero Rodano.
2.08Post matenmanĝo, pieda vizito de la Papa Palaco, la fama ponto de Avignon Saint-Benezet, remparoj. Tagmanĝo. Libera posttagmezo. Vespermanĝo.
3.08Forveturo al la romiepoka Arles. Vizito de la romiaj ruinoj, amfiteatro, cirko, teatro. Aŭtobusa vizito de la urbo. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
4.08 Forveturo al Aix en Provence, la ĉefurbo de Provenco. Vizito de la urbo, ĝiaj fontanoj kaj famaj domegoj de nobeluloj el la 17-a jarcento. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
5.08Forveturo al Marsejlo, fondita en 600 AK. Vizito de la Malnova Haveno, la Surmonta Preĝejo, Kastelo de LF; novaj muzeoj konstruitaj okaze de la elektiĝo de Marsejlo al Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2013. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
6.08Vizito de Nico, juvelo de la Lazura Marbordo. Oni rimarkos la romian, italan kaj francan influojn en la urbo. Promeno laŭ la fama Promenejo de la Angloj. Ebleco bani en la mediteranea maro. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
7.08Reveno al Lille per TGV-trajno je la 9h27. Estos ebleco halti en la flughaveno de Parizo Charles De Gaulle (CDG).
Por ekstraj noktoj en Parizo aŭ Lillo, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
Paralele kun la kongresa programo okazos ekskursoj en Lillo, ĝia ĉirkaŭaĵo, Parizo kaj Bruĝo kaj Ieper en Belgio, de sabato (25-a) ĝis vendredo (31-a julio). La ĉiĉeronado estos farata de esperantistoj, volontule. Se ne alie indikite en la priskriboj, la ekskursoj estas busaj. La prezo inkluzivas la enirbileton al la vizitataj lokoj (krom se alie indikite).
La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 29-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. Se indikite, la ekskursoj inkluzivas manĝon. La trinkaĵoj ne estas inkluzivigitaj.
E1Bulonjo-ĉe-Maro – Ceremonio memore al la 1-a UK
Merkredo 8h00 – 20h15Prezo: € 115
La romiepoka Bulonjo iĝis fama pilgrimejo en la 12-a jarcento pro apero de statuo de la Virgulino ĉe la marbordo. En tiu sama periodo disvolviĝis la haringo kaptado. Ankoraŭ videblas fortikaĵoj kaj kastelo el tiu tempo. Strategia por Napoleono en la 19-a jarcento, Bulonjo iĝis fama banloko kaj la ĉefa fiŝkapta haveno en Francio kaj i.a. estis konstruitaj fervojo al Parizo. En 1848 la katedralo estis rekonstruita. La urbo havis grandan kulturan floradon en la periodo kiam okazis en 1905 la unua monda Esperanta Kongreso, kiun partoprenis ankaŭ Zamenhof. Bazo por la angla armeo kaj rifuĝejo dum la 1-a Mondmilito kaj preskaŭ komplete (85%) detruita dum la 2-a Mondmilito, Bulonjo estis rekonstruita kaj nuntempe ĝi disvolviĝas ĉefe turisme, pri arto kaj historio, kaj fiŝkapte.
Dum la ekskurso vi partoprenos la oficialajn ceremoniojn memore al la UK en 1905: akcepto fare de oficialuloj en la kongresejo de 1905; komuna piedirado ĝis la stacidomo, kie alvenis la kongresanoj; memorceremonio ĉe la statuo de Zamenhof; urbestra invito en la urbodomon kun servado de speciala vino; manĝado en restoracio.
Posttagmeze, libera vizito de aŭ la fama akvario Nausicaá [nozikaa], aŭ la malnova Bulonjo, aŭ la urbo Wimereux [vimero’], banloko de la 19-a jarcento.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E2 Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Nausicaá)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 80
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Posttagmeze, post lunĉo, vizito de Nausicaá, centro de scienca kaj teknika kulturo pri malkovro de la mara medio, kie troviĝas ankaŭ 40 akvarioj kun 4,5 milionoj da litroj da marakvo entenantaj 36 mil marajn speciojn el la tuta mondo kaj ĉiuj terarioj. Ĝi celas “malkovrigi kaj amigi la maron” per ludoj kaj klarigoj pedagogiaj kaj sciencaj montrante la homa-maran rilaton.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E3Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Wimereux)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 60
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Post lunĉo, vizito de la ĉarma banloka urbeto Wimereux, konstruta ĉefe en la fino de la 19-a jarcento.La kongresanoj de 1905 vizitis ĝin kaj tie spektis ĉevalkuradon. Vi malkovros la promenvojon laŭ la marbordo kaj la belan plaĝon. Estos klarigoj pri la loka arkitekturo kaj la tiama etoso dank’ al la asocio Charme de Wimereux.
Ne taŭga por tiuj kun marŝproblemoj.
E4Bulonjo-ĉe-Maro – la urbo de la 1-a UK (Malnova Urbo)
Mardo, ĵaŭdo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 60
Konatiĝu kun la placo apud la stacidomo, kiun Zamenhof atingis por la unua kongreso en 1905 kaj la teatro, kie li faris sian faman paroladon. Post lunĉo vizito de la Malnova Urbo. Konatiĝo kun parto de ĝia longa historio, kie okazis la unua Esperanta Kongreso. Vi promenos tra malgrandaj stratoj por malkovri la katedralon, la mezepokajn fortikaĵojn kaj stratojn kaj la kastelon. Promenante sur la remparoj, vi ĝuos belan panoramon de la urbo.
La ekskurso estas nekonsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E5Amieno kun lumspektaklo
Merkredo 14h00 – 1h00Prezo: € 56
Amiens [amien’], “la malgranda norda Venecio” pro siaj multaj kanaloj en la mezepoka kvartalo Saint-Leu, estas fama pro sia gotika katedralo, unu el la plej grandaj en la mondo (Monda Heredaĵo de Unesko). En someraj noktoj ĝi retrovas siajn iamajn kolorojn ĉe rava lumspektaklo. Post busa rondveturado en la urbo, piede vi vizitos la kvartalon Saint-Leu, la katedralon kaj la muzeon Jules Verne (iama loĝejo de la fama verkisto). Vespermanĝo kaj iom da libera tempo antaŭ la nokta spektaklo. Reveno al Lillo postnoktomeze.Ne taŭga por homoj kun marŝproblemoj pro longa piediro kaj ŝtuparoj.
E6Ipro: Passchendaele-Muzeo kaj Unua Mondmilito (Belgio)
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 55
Ĉe Ieper [iper] ni vizitos la Memorial Museum Passchendaele 1917. La vilaĝo Passendale estis tiujare loko de unu el la plej sensencaj homoferadoj de la Unua Mondmilito dum brita ofensivo por trarompi la germanajn liniojn: 500 000 homoj estis murditaj por gajni nur 8 km da tereno. La muzeo vivtenas la memoron pri la tiama batalo per fotoj kaj filmoj, ampleksa kolekto de historiaj objektoj kaj vivsimilaj scenoj. Okulfrapaj estas la rekonstruitaj subteraj koridoroj kaj tranĉeoj. Lunĉinte, ni buse iros i.a. al Tyn Cot, la plej granda brita milittombejo sur la kontinento, kaj al la germana Soldaten-Friedhof kaj poste al Menenpoort.E7Biciklado preter memorlokoj de la Unua Mondmilito (Belgio)
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 50
Post busa vojaĝo al Ieper ni biciklos 35 km de la Vredesroute (itinero de la Paco). La regiono ĉirkaŭ Ipro, strategie grava dum la Unua Mondmilito, abundas je memorlokoj, precipe milittombejoj kaj estas en si mem denunco kontraŭ ĉia milito. La itinero kondukos nin laŭ la plej fifamaj memorlokoj: Menenpoort — impona konstruaĵo honore al la militpereintoj; Tyne Cot-tombejo, Soldatenfriedhof. Reveno al Lillo per buso. Ni manĝos sandviĉon dumvoje.
Bv. atenti pri la distanco kaj pri la fakto, ke en la regiono kelkfoje pluvas. Portu taŭgajn ŝuojn kaj vestaĵojn. Ne taŭga por homoj, kiuj ne kutimas bicikli.
E8Vert’Tige – biciklado al ekologia bieno
Mardo kaj ĵaŭdo 9h30 – 16h30Prezo: € 8
Ni trankvile biciklos ĝis la ekologia farmbieno Vert’Tige. Tie eblos aĉeti i.a. panon, fromaĝon, fruktojn ktp.
Bv. atenti pri la distanco (40 km tien-reen) kaj ke en la regiono kelkfoje pluvas. Ekskurso por oftaj biciklantoj.
E9Araso kaj la memorlokoj de la Unua Mondmilito
Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 50
Buse ni vizitos ĉe Arras la memorlokojn de la Unua Mondmilito: Vimy, kie ni promenos en la tranĉeoj, tra la tuneloj kaj tra kanadaj, britaj, germanaj kaj ĉeĥaj tombejoj. Ni vizitos la preĝejon Notre Dame de Lorette.
Post lunĉo ni piede vizitos la urbon kaj ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn, inter kiuj elstaras la renesanca urbodomo kaj la “Granda placo” (Grand’-Place) kaj “Malgranda placo” (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de domoj rekonstruitaj laŭ la iamaj 17-aj jarcentaj (detruitaj dum la Unua Mondmilito). Fine ni vizitos Carrière Wellington, iaman ŝtonminejon, memorlokon pri la granda Arasa batalo.
La ekskurso ne estas konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E10Bruĝo, la Norda Venecio
Lundo kaj merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 71
Bruĝo (Belgio) estas unu el la plej belaj urboj de Eŭropo kaj ĝia historia urbocentro estas Monda Heredaĵo de Unesko. Matena promenado tra la arkitekturaj, historiaj kaj artaj monumentoj de la mezepoka kaj renesanca urbo. Manĝo en malnova bierfarejo kaj boata vizito de la urbo tra ĝiaj kanaloj. Libera tempo en la centro kaj reveno al Lillo.
Ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.
E11Parizo - historia
Merkredo 8h00 – 21h00Prezo: € 140
Antaŭ la renovigaj projektoj de Barono Haussmann kaj Napoleono la 3-a, Parizo estis urbo kun mallarĝaj stratetoj kaj diversstila arkitekturo. Dum pieda kaj metroa promenado, ni malkovros spurojn de la antikva Lutecia kaj mezepokajn domojn. Ni dividiĝos en grupetojn kaj sekvos tri sinsekvajn programerojn: Vizito de “la Concierge- rie” (unua reĝa loĝejo en Parizo), restaĵo de la Palaco de la Civito kaj malliberejo dum la Franca Revolucio. Promeno laŭ la temo “Reĝoj kaj Revolucioj ĉirkaŭ la Bastilo”. Piediro ĝis la Hôtel de Ville (urbodomo), nia rendevuloko. Libertempo. Trajna iro al kaj reveno de Parizo. Lunĉo inkluzivigita.
Ne taŭga por homoj kun marŝproblemoj pro longaj piediro kaj starado.
E12Parizo - turisma
Merkredo 8h00 – 21h00Prezo: € 170
Malkovru la ĉefurbon de Francio kaj ĝiajn plej famajn vidindaĵojn! Trajna vojaĝo de Lillo ĝis Parizo kaj busa promenado tra la urbo. Vizito de la 300 m alta Eiffel-Turo, la kvartalo Bastilo, ŝippromeno kun tagmanĝo sur la rivero Sejno kaj rigardo al diversaj famaj parizaĵoj. Libertempo en la kvartalo Champs Elysées.
D1Lillo – Piedira vizito
Sabato 14h30 – 16h00, mardo 9h30 – 11h00Prezo: € 8
Ni piediros tra diversaj kvartaloj kaj jarcentoj: la mezepoko, la Flandra Renesanco, la franca aneksiĝo fare de la “Sunreĝo” Ludoviko la 14-a, la aŭstra sieĝo dum la revolucio, ĝis la moderna industria jarcento. Interesaj anekdotoj kaj okazo por lerni iom da pikarda dialekto!
Ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj pro longa piedirado.
D2Lillo – Busa vizito
Sabato 14h30 – 16h00, lundo 9h30 – 11h00Prezo: € 21
Busa iro de la centro de Lillo (Renesanca palaco, nun la Turisma Oficejo, kaj ĉefa placo kun diversepokaj monumentoj) al la malnovaj kvartaloj, la universitata kvartalo kaj la nova kvartalo Euralille. Vi pli bone komprenos la diversajn historiperiodojn de la urbo, ĝiajn etoson kaj vivarton.
D3Belarta Palaco – Lillo
Dimanĉo kaj lundo 15h30 – 18h00Prezo: € 10
Piediro (15 min.) ĝis la Palaco pri Belartoj de Lillo, unu el la plej gravaj de Francio kaj la plej granda regiona laŭ nombro de ekspoziciaĵoj. Pentraĵoj kaj artaj objektoj de la mezepoko kaj Renesanco, skulptaĵoj de la 19-a jarcento, kolekto de ceramikaĵoj (16-a ĝis frua 20-a jc), kabineto de desegnostampaĵoj kaj reliefaj mapoj de urboj fortikigitaj de Vauban. Komuna piediro reen al la kongresejo!
D4Muzeo de la Minejo – Lewarde
Ĵaŭdo kaj vendredo 8h45 – 13h00Prezo: € 35
Vizitu la historian Minejan Centron de Lewarde, la plej gravan minejan muzeon en Francio. Homa kaj industria aventuro atendas vin. Dum tri jarcentoj karbominado regis super la tuta vivo de la loĝantoj. Fakuloj klarigos pri la formiĝo de karbo profunde en la tero, la evoluo de la minejaj aparatoj, maŝinoj kaj vestaĵoj, sekurecaj helpiloj, frua utiligo de bestoj en la minado. Minejaj liftoj kaj vagonetoj transportos vin tra la ŝaktoj kaj subteraj koridoroj (malkonsilinda por klaŭstrofobiuloj. Konatiĝo kun la ministaj simplegaj hejmoj kaj socia vivo. Vi komprenos ilian emon al komunaĵoj kiel muzikrondoj, politikaj kaj sindikataj kunvenoj.
D5Muzeo Louvre – Lens
Lundo 9h00 – 13h00, ĵaŭdo 14h00 – 18h00Prezo: € 27
Louvre-Lens estas memstara publika muzeo ligita al la Pariza Louvre-muzeo, malfermita la 4-an de decembro 2012. Sen propraj kolektoj ĝi montras ekspoziciojn inter kiuj ĉefrolas la Tempogalerio (Galerie du Temps) kun gravaj artaĵoj el la Pariza Louvre. En la 120m longa galerio videblas verkoj el ĉiuj civilizacioj kaj teknikoj, kronologie prezentataj laŭ tri grandaj periodoj: 70 verkoj por la Antikveco, 45 por la Mezepoko kaj 90 por la Moderna Erao. Profesiaj esperantistaj ĉiĉeronoj gvidos vin komentante ankaŭ pri la regiono, pri la kulturpolitiko de Francio kaj pri la konstruo de la muzeo.
D6Muzeo La Piscine – Lillo
Mardo 10h00 – 13h00Prezo: € 15
La Muzeo pri Arto kaj Industrio André Diligent, kromnomata “La Piscine” (La Naĝejo) staras sur la loko de la malnova Art Déco-naĝejo de Roubaix. En 1985 ĝi estis fermita pro sekureco kaj ĝi denove malfermis siajn pordojn, ĉi-foje kiel muzeo, en 2001. Ĝia kolekto havas skulptaĵojn, pentraĵojn (ofte de regionaj artistoj), teksaĵojn, objektojn Art Déco k.a. artaĵojn originale montratajn en la baseno mem, en la ĉirkaŭantaj iamaj duŝejoj.
Grupa transporto per metroo.
D7Bierfarejo Lepers – Centjara bierkulturo
Lundo kaj mardo 12h00 – 19h00Prezo: € 59
Jam de 125 jaroj la familio Lepers produktas bierojn en sia moderna sed tradicia bierfarejo.
Gustumu la lokan bieron Angelus, kiu ricevadis plej altajn premiojn kaj kiun oni trinkas ekde 1905. Gustumu krome diversajn mondbierojn. Akompanos la gustumadon tipe flandra manĝaĵetoj.
La ekskurso montros, kia estas la flandra kunvivarto per lokaj kulturaĵoj, lokaj ludoj, surpriza memoraĵo ktp.
T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze
| Kodo | Sab 25/07 | Dim 26/07 | Lun 27/07 | Mar 28/07 | Mer 29/07 | Ĵaŭ 30/07 | Ven 31/07 | Prezo |
|---|
25-a julio – 1-a aŭgusto 2015 en la farmbieno de la Ardeo, Villeneuve-d’Ascq (en la metropola regiono de Lillo). Pliaj informoj, programo, kotizoj kaj aliĝilo: www.iik.lille2015.fr.
2-a – 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesba- den, Germanio. Informoj en la TTT-ejo http://ijk2015. tejo.org kaj ankaŭ ĉe la TEJO-oficejo, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotter- dam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044; retadreso: oficejo@tejo.org.
17-a – 25-a julio 2015 en Oostende, Belgio. Temo de la konferenco: “Renkon- toj kun la historio, pensoj pri la paco”. Pliaj informoj, kotizoj kaj aliĝilo troviĝas en la TTT-ejo de ILEI: www.ilei.info.
23-a – 24-a julio 2015, Lillo, kontribue al la jubilea jaro “Montevideo 60” Interna- cia Scienca Asocio Esperanta organizas simpozion. Ĝi arigos scienc-amikojn kiuj interesiĝas kaj pri la lingva aspekto de la demokratiaj iniciatoj por publika kom- preno pri la scienco kaj pri la agado de Unesko por internacia scienca kunlaboro survoje al daŭripova estonteco. Por pliaj informoj, kontaktu la prezidanton de ISAE: joseantonio.vergara@gmail.com
Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon aŭ revuon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci iun renkontiĝon, kursaron, varon ktp. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en la dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda (275 eŭroj), kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado (bv. kontakti la CO de UEA). Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro.
Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate, kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj.
Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (400 eŭroj). Tiujn standojn kaj budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.
Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi vian bibliotekon, aĉetante en la plej riĉa E-vendejo de la jaro: la Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj en la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Se vi aŭ via asocio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.
Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.
La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:
Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:
De ekster Nederlando nepre aldonu 10 eŭrojn por la bankokostoj.
Ĉekoj. Se vi pagos per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso. La ĉeko estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn por la bankokostoj. Prefere sendu ĉekojn titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando. Ne forgesu ĉiam klare indiki la celon de via pago.
Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrol ciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-numero).
Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata sumo por administraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.
Paypal. Eblas pagi pere de Paypal uzante la adreson financoj@co.uea.org. Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.
La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (ekzemple por loĝado, ekskursoj, bankedo) se la malmendo venas post la difinita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston.
La UK bonvenigas donacojn por:
Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.
Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 (0)10 436 1044,
fakso: +31 (0)10 436 1751; retadreso: kongresoj@co.uea.org.
Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.