La 100-a UK Lillo — Francio 25 de julio — 1 de aŭgusto 2015 | ![]() |
P1Flandrio kaj Bruselo — Belgio
1-a – 6-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj
1.08Post la fermo de la UK, busa veturo al Gent. Enhoteliĝo kaj libera tempo. Tipe flandra vespermanĝo kun biergustumado kaj prelego.
2.08Piedira promenado tra la urbo Gent, “la plej bone kaŝita sekreto de Belgio” pro la harmonia miksaĵo inter mirinda pasinteco kaj vigla nuntempo. Ĝi estas la plej granda universitata urbo en la lando, kun sentebla tia etoso. Vizito de i.a. la Katedralo de Sint-Bavo. Tie troviĝas la Dia Ŝafido-pentraĵo de la fratoj Van Eyck; supreniro en la belfrido por panorama vido al la urbo. Vizito de la impona grafa kastelo de la 12-a jarcento. Vespermanĝo.
3.08Busa veturo al Ieper kaj la regiono. Vizito de diversaj milittombejoj de la Unua Mondmilito, kiel Tyne Cot, Vladslo kun ĝia kortuŝa statuo La afliktitaj gepatroj de Käthe Kollwitz. En la urbeto Diksmuide vizito de la pacmemorloko IJzertoren kun panorama vido al la batalkampoj. Ĉeesto en Last Post: ĉiutaga honorigo al militpereintoj. Vespermanĝo.
4.08 Vojaĝo al Antverpeno, la dua plej granda urbo kaj la ĉefa haveno de Belgio, ege grava eŭropskale meze de la 16-a jarcento kaj hejmo de mondfamaj pentromajstroj kiel Paul Rubens kaj Pieter Breughel. Nuntempe ĝi estas konata pro kulturo, modo, artoj kaj diamantkomer cado. Vizito de la moderna ĉefstacidomo, la nova muzeo MAS pri la urba historio kun ĉ. duonmiliono da ekspoziciaĵoj sur kvin etaĝoj. Antverpenano malkovrigos la malnovan urbon. Kafopaŭzo en La Verda Stelo, unu el la plej malnovaj Esperanto- kluboj en la mondo. Vespermanĝo.
5.08Ekskurso al Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropa Unio, kalejdoskopo de kulturoj kaj lingvoj, kie la norda kaj suda Eŭropo renkontiĝas. Konatiĝo kun la urbocentro, la belega Granda Placo, Manneken Pis (Pisuleto), tipaj bruselaj galerioj, arĥitekturaj perletoj de Art Nouveau, la okgloba Atomium kaj aliaj tipe bruselaj aferoj. Estos okazoj aĉeti la famajn bruselajn vaflojn, ĉokoladon kaj bruselajn puntoverkojn. Vespermanĝo.
6.08Post la matenmanĝo elhoteliĝo, busa veturo al Lillo kaj fino de la servoj.
Por mendi ekstrajn noktojn en Lillo, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.
P2Historia Provenco kaj Lazura Marbordo
1-a – 7-a de aŭgusto7 tagoj / 6 noktoj
1.08Forveturo per TGV-trajno al Avignon je la 13h03; alveno je la 17h07. Enhoteliĝo. Vespermanĝo dum krozado sur la rivero Rodano.
2.08Post matenmanĝo, pieda vizito de la Papa Palaco, la fama ponto de Avignon Saint-Benezet, remparoj. Tagmanĝo. Libera posttagmezo. Vespermanĝo.
3.08Forveturo al la romiepoka Arles. Vizito de la romiaj ruinoj, amfiteatro, cirko, teatro. Aŭtobusa vizito de la urbo. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
4.08 Forveturo al Aix en Provence, la ĉefurbo de Provenco. Vizito de la urbo, ĝiaj fontanoj kaj famaj domegoj de nobeluloj el la 17-a jarcento. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
5.08Forveturo al Marsejlo, fondita en 600 AK. Vizito de la Malnova Haveno, la Surmonta Preĝejo, Kastelo de LF; novaj muzeoj konstruitaj okaze de la elektiĝo de Marsejlo al Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2013. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
6.08Vizito de Nico, juvelo de la Lazura Marbordo. Oni rimarkos la romian, italan kaj francan influojn en la urbo. Promeno laŭ la fama Promenejo de la Angloj. Ebleco bani en la mediteranea maro. Tagmanĝo. Vespermanĝo.
7.08Reveno al Lille per TGV-trajno je la 9h27. Estos ebleco halti en la flughaveno de Parizo Charles De Gaulle (CDG).
Por ekstraj noktoj en Parizo aŭ Lillo, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.