La 100-a UK Lillo — Francio 25 de julio — 1 de aŭgusto 2015 | ![]() |
D1Lillo – Piedira vizito
Sabato 14h30 – 16h00, mardo 9h30 – 11h00Prezo: € 8
Ni piediros tra diversaj kvartaloj kaj jarcentoj: la mezepoko, la Flandra Renesanco, la franca aneksiĝo fare de la “Sunreĝo” Ludoviko la 14-a, la aŭstra sieĝo dum la revolucio, ĝis la moderna industria jarcento. Interesaj anekdotoj kaj okazo por lerni iom da pikarda dialekto!
Ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj pro longa piedirado.
D2Lillo – Busa vizito
Sabato 14h30 – 16h00, lundo 9h30 – 11h00Prezo: € 21
Busa iro de la centro de Lillo (Renesanca palaco, nun la Turisma Oficejo, kaj ĉefa placo kun diversepokaj monumentoj) al la malnovaj kvartaloj, la universitata kvartalo kaj la nova kvartalo Euralille. Vi pli bone komprenos la diversajn historiperiodojn de la urbo, ĝiajn etoson kaj vivarton.
D3Belarta Palaco – Lillo
Dimanĉo kaj lundo 15h30 – 18h00Prezo: € 10
Piediro (15 min.) ĝis la Palaco pri Belartoj de Lillo, unu el la plej gravaj de Francio kaj la plej granda regiona laŭ nombro de ekspoziciaĵoj. Pentraĵoj kaj artaj objektoj de la mezepoko kaj Renesanco, skulptaĵoj de la 19-a jarcento, kolekto de ceramikaĵoj (16-a ĝis frua 20-a jc), kabineto de desegnostampaĵoj kaj reliefaj mapoj de urboj fortikigitaj de Vauban. Komuna piediro reen al la kongresejo!
D4Muzeo de la Minejo – Lewarde
Ĵaŭdo kaj vendredo 8h45 – 13h00Prezo: € 35
Vizitu la historian Minejan Centron de Lewarde, la plej gravan minejan muzeon en Francio. Homa kaj industria aventuro atendas vin. Dum tri jarcentoj karbominado regis super la tuta vivo de la loĝantoj. Fakuloj klarigos pri la formiĝo de karbo profunde en la tero, la evoluo de la minejaj aparatoj, maŝinoj kaj vestaĵoj, sekurecaj helpiloj, frua utiligo de bestoj en la minado. Minejaj liftoj kaj vagonetoj transportos vin tra la ŝaktoj kaj subteraj koridoroj (malkonsilinda por klaŭstrofobiuloj. Konatiĝo kun la ministaj simplegaj hejmoj kaj socia vivo. Vi komprenos ilian emon al komunaĵoj kiel muzikrondoj, politikaj kaj sindikataj kunvenoj.
D5Muzeo Louvre – Lens
Lundo 9h00 – 13h00, ĵaŭdo 14h00 – 18h00Prezo: € 27
Louvre-Lens estas memstara publika muzeo ligita al la Pariza Louvre-muzeo, malfermita la 4-an de decembro 2012. Sen propraj kolektoj ĝi montras ekspoziciojn inter kiuj ĉefrolas la Tempogalerio (Galerie du Temps) kun gravaj artaĵoj el la Pariza Louvre. En la 120m longa galerio videblas verkoj el ĉiuj civilizacioj kaj teknikoj, kronologie prezentataj laŭ tri grandaj periodoj: 70 verkoj por la Antikveco, 45 por la Mezepoko kaj 90 por la Moderna Erao. Profesiaj esperantistaj ĉiĉeronoj gvidos vin komentante ankaŭ pri la regiono, pri la kulturpolitiko de Francio kaj pri la konstruo de la muzeo.
D6Muzeo La Piscine – Lillo
Mardo 10h00 – 13h00Prezo: € 15
La Muzeo pri Arto kaj Industrio André Diligent, kromnomata “La Piscine” (La Naĝejo) staras sur la loko de la malnova Art Déco-naĝejo de Roubaix. En 1985 ĝi estis fermita pro sekureco kaj ĝi denove malfermis siajn pordojn, ĉi-foje kiel muzeo, en 2001. Ĝia kolekto havas skulptaĵojn, pentraĵojn (ofte de regionaj artistoj), teksaĵojn, objektojn Art Déco k.a. artaĵojn originale montratajn en la baseno mem, en la ĉirkaŭantaj iamaj duŝejoj.
Grupa transporto per metroo.
D7Bierfarejo Lepers – Centjara bierkulturo
Lundo kaj mardo 12h00 – 19h00Prezo: € 59
Jam de 125 jaroj la familio Lepers produktas bierojn en sia moderna sed tradicia bierfarejo.
Gustumu la lokan bieron Angelus, kiu ricevadis plej altajn premiojn kaj kiun oni trinkas ekde 1905. Gustumu krome diversajn mondbierojn. Akompanos la gustumadon tipe flandra manĝaĵetoj.
La ekskurso montros, kia estas la flandra kunvivarto per lokaj kulturaĵoj, lokaj ludoj, surpriza memoraĵo ktp.