Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 100-a UK

Lillo — Francio

25 de julio — 1 de aŭgusto 2015
La 100-a UK
Antaŭkongresaj ekskursoj

A1Mirinda Parizo

19-a – 24-a de julio6 tagoj / 5 noktoj

19.07Alveno en Parizon kaj enhoteliĝo.

20.07Matena vizito al la Quarter Latin, Palais kaj Jardin du Luxembourg kun, i.a. la Fontano de Mediĉoj. Lunĉo. Sekve vizito de la renoma Louvre-muzeo, de la Jardin des Tuileries, kie staras Carroussel, la plej bela arkitekturaĵo de la napoleona epoko. Vespermanĝo.

21.07Matena vizito de la Operejo, de la Champs Elysées, la Eiffel-turo, Champ­ de Mars kaj Les Invalides, kie troviĝas la ĉerko de Napo­leono. Lunĉo. Vizito al la urbodomo, la kvartalo Marais, Place des Vosges, rigardoj al la preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis, al la nobeldomo Hôtel de Sully kaj Place de la Bastille. Vespermanĝo.

22.07Matena vizito al Montmartre kaj la Basilique du Sacré-Coeur. Lunĉo. Sekve vagado tra la kovritaj stratetoj de Parizo: Passage Vi­vienne, Passage Colbert, Passage Verdeau. Vespermanĝo.

23.07Matena vizito de katedralo Notre Dame (1163), de la Palais de Justice, la Sainte-Chapelle kaj la Conciergerie, kie i.a. Marie-Antoinette kaj Robespierre estis enkarcerigitaj dum la Granda Revolucio. Lunĉo. Vespere ŝipveturo laŭlonge de Sejno kun vespermanĝo.

24.07Tuttaga vizito de la Versajla Pa­laco kaj ĝia 1738-hektara parko. Lunĉo. Transporto al Lillo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 1085; dulita ĉambro € 890 p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

A2Luarkasteloj kaj Grésillon

20-a – 25-a de julio6 tagoj / 5 noktoj

20.07Je 10h00 busa ekvojaĝo el la flughaveno Charles de Gaulle (CDG) al Grésillon tra Chartres. En Chartre vizito de la fama gotika katedralo kaj lunĉo. Alveno en Grésillon, enloĝiĝo kaj manĝo.

21.07Ekskurso al Angers kaj al Fontevraud, pikniko apud la rivero Luaro ĉe la Kastelo Monsoreau. La 17-tura Mezepoka kastelo de Angers enhavas la tapetaron pri la Apokalipso (ĉ. 1370). En la muzeo Jean Lurçat troviĝas i.a. la fama murtapiŝo Kanto de la Mondo. Vizito de la 900-jara Abatejo de Fontevraud: origine monaĥ(in)ejo sub la estreco de “La Abatino”; dum la 17-a jc nobelinoj ricevis kristanan edukon tie. Sub la napoleona rego la loko iĝis malliberejo, fermita nur en 1963. Daŭrigo al Baugé kaj vizito de la historia apoteko. Vespermanĝo.

22.07Vizito de la Kastelo Langeais, kie la reĝo Karlo la 8-a edziĝis en 1491 kun Ana de Bretonio. Daŭrigo al la kastelo de la urbeto Azay-le-Rideau, juvelo de la renesancaj konstruaĵoj. Lunĉo. Antaŭ la reveno, vizito de La Devinière, kie naskiĝis Rabelais, fine de la 15-a jc. Vespermanĝo.

23.07Ekskurso al la naskiĝkastelo de Ludoviko la 12-a en la urbo Blois. La “nova” alo, en renesanca stilo, estis mendita de Francisko la 1-a, kiu konstruigis ankaŭ la proksiman Kastelon Chambord. Malgraŭ ĝia grandiozo, li ne loĝis en la kastelo sed uzis ĝin nur por ripozi post ĉasado. Tagmeza pikniko. Vespermanĝo.

24.07Vizito de la domo kie vivis Leo­nardo de Vinĉi en la urbo Amboise. Lunĉo. Konatiĝo kun la Kastelo de la Damoj (komunumo Chenonceau, proksime de Amboise), kie vivis Diana de Poitiers kaj Katarina de Mediĉoj. Vespermanĝo.

25.07Ekskurso al Versajlo, pikniko, vizito de la kastelo kaj parko, kaj forveturo al Lillo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 680; dulita ĉambro € 615 p.p.; kvarlita ĉambro € 530 p.p.
Supren
UEA, 2026