La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.
La 2-an de majo 2020 la Estraro de UEA nomumis la membrojn de la juĝkomisiono: Jesper Lykke Jacobsen (prezidanto), Istvan Ertl (sekretario) kaj Mariana Evlogieva (membro). La mandato daŭras ĝis 2022 kaj la komisiono devas aljuĝi premiojn dum tiu periodo.
La lasta aljuĝo de premioj el tiu ĉi fondaĵo okazis en 2018 en Lisbono, kaj ilin ricevis Sten Johansson, Gonçalo Neves kaj Bernhard Pabst.
UEA reliefigas kaj dankas la grandan kontribuon de Ulrich Lins, kiu gvidis la laboron de la komisiono dum multaj jaroj kaj elkore gratulas la novajn komisionanojn, dezirante sukceson en ilia meritoplena kultura agado.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)