Informa kaj instrua strategio subtenata de ILEI
(Bonvolu dissendi al viaj landaj kaj lokaj listoj kaj aliaj komunikiloj)
En la retejo www.ilei.info vi trovas la kompletan programon, inkluzive la leteron, kiu iru al decidantoj pri edukado je ĉiu nivelo (urba, provinca, kantona, ŝtata): lernejestroj, instruistoj, lingvoinstruistoj, gazetoj por instruistoj, sindikatoj por instruistoj, lertigejoj por instruistoj, universitatoj, lingvocentroj, aŭtoroj de lernolibroj, eldonistoj de lernolibroj, institutoj, kiuj okupiĝas pri edukado, plurlingvismo k.s.
Kiu donu tian lecionon? Povas esti iu esperantisto, kiu ricevas permeson eniri lernejon kaj fari la laboron. Povas esti iu instruisto, kiu helpe de la disponigita materialo prezentas Esperanton al sia klaso. Povas esti iu lernanto, studento, kiu helpe de la disponigita materialo prezentas Esperanton kaj/aŭ esploras mem cele al prezento en sia klaso/grupo.
Ni rememoru gravan parton de la dua UNESKO-rezolucio de 1985 : " UNESKO invitas la Membroŝtatojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado. " La programo UNU LECIONO taŭgas por ĉiuj ekde la aĝo dek.
Ĉio pri la iniciato troviĝas ĉi tie:
https://www.ilei.info/agado/
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)