La Estraro de UEA sekvas la rapide evoluantan mondan situacion de la koronvirusa epidemio, kiun en la 11-a de marto la Monda Organizaĵo pri Sano proklamis "pandemio". Kompreneble ĝi havas konsekvencojn kiel flug- kaj enir-limigoj, kiuj forte efikas internaciajn kunvenojn en la proksima tempo, sed la UK ja okazos post pli ol kvar monatoj, kiun la Estraro konsideras sufiĉe sekura tempo-spaco por ne bezoni ŝanĝi la UK-planojn. Similan takson faras ankaŭ aliaj instancoj tutmonde, surbaze de la jam akumulita sperto en Ĉinio kaj Suda Koreio, kie la epidemio estis efektive bremsita ene de ĉ. du kaj unu monatoj, respektive.
UEA intencas do okazigi la UK-n en Montrealo laŭplane kaj konsilas al vi aliĝi, kaj se vi jam estas aliĝinta sed ankoraŭ ne mendis flugon aŭ loĝigon, tion fari, tamen prudente, laŭeble kun nuligo-ebleco kaj aĉetante taŭgan vojaĝasekuron. Nun estas des pli bona tempo por mendi vian flugbileton, ĉar pro la monda situacio multaj flugkompanioj signife malaltigis la prezojn kaj donas bonegajn nuligo-kondiĉojn.
Tamen UEA konscias ke multaj el vi, kiuj jam aliĝis aŭ konsideras aliĝi ĝis la fino de la dua kotizperiodo, demandas sin ĉu tio estas sekura paŝo kaj volas havi iun garantion, ke vi ne perdos vian monon en la okazo, ke vi devos nuligi, ĉu pro personaj aŭ naciaj neantaŭvideblaj cirkonstancoj. Por doni tiun bezonatan certecon kaj por samtempe kuraĝigi vin utiligi la pli favoran kotizon, la Estraro decidis pri pluraj konkretaj ofertoj por la aliĝantoj, ĝis la menciita limdato:
Kanado estas unu el la plej sekuraj landoj, el la koronvirusa perspektivo, je la nuna momento. En la kongresejo estos Esperanto-parolanta kuracisto, kiu sugestos kion fari, en okazo de ajna suspekto. Estas grave, ke via vojaĝasekuro inkluzivu la sanasekuron dum la vojaĝo -- Kanado havas bonan sanservon, sed ĝi estas multekosta se oni ne havas sanasekuron. Por tiuj, kiuj ne povos vojaĝi al la UK, UEA planas senprecedence grandan kampanjon por transsendi la kongresan travivaĵon per vivaj elsendoj uzante la interreton.
Efektive vi jam de pli ol unu monato povas sekvi en la Facebook-grupo de UEA raportojn pri la korona viruso. En la lasta raporto, de la 8-a de marto, oni povis legi:
"Pluraj internaciaj E-renkontiĝoj konsideras la eventualan efikon de la epidemia disvastiĝo. Intertempe UEA fidas pri la okaziĝo de la UK en Montrealo, i.a ĉar laŭ la fakuloj pli varma vetero bremsos la virusan disvastiĝon". La movadaj aspektoj de la epidemio estis menciitaj ankaŭ en la revuo Esperanto, en la nova rubriko "Fake, Science, Profesie" en la marta numero kaj baldaŭ denove en la aprila.
UEA invitas vin aliĝi kaj veni al la UK en Montrealo, per via fido kaj aliĝo fortigi la Esperanto-movadon kaj mem ĝui la supre menciitajn specialajn avantaĝojn de fruaj aliĝo kaj mendo.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)