Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.
Kondiĉoj:
1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28-a de februaro 2020: Formularo
En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas
donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas
diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci
al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/
Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo 2020 al la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2020. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 877 (2020-05-26)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)