La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn
kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta
en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de
Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La
ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la
sociaj bezonoj je efika komunikado".
Kanado estas oficiale
dulingva, sed kiom multe en la realo? Usono ne estas oficiale unulingva,
sed estis dum multa tempo kaj nun la situacio ŝanĝiĝas. Ĉu jam la
hispana estas dua lingvo en Usono? En pluraj aziaj, afrikaj kaj eûropaj
regionoj, homoj kutime posedas tri-kvar lingvojn je nivelo C-1, sed ĉu tio
estas dezirinda kaj efikaj por la cetero de la homaro? Kiu estas la rolo de
dulingva edukado? Ĉu ekzistas realaj limoj rilate la aĝon kiam homoj
povas fariĝi du- aŭ multllingvaj? Ĉu, finfine, la Esperanto-movado restu
ĉampiono de universala dulingvismo laŭ la devizo: "Ĉiu popolo kun sia
lingvo kaj Esperanto por ĉiuj". Jen kelkaj el la demanoj pritraktotaj, ni
esperas ankoraŭ trovi pliajn interesajn tiurilatajn temojn.
Ni
invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn,
sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej
baldaŭ al
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)