La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la
konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La
propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post
akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj
en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la
tuta kontinento, kun la celo unuigi esperantistojn kaj plifortigi la
movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj,
kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono
zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri
okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos
inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019: https://www.esperanto-afriko.o
UEA deziras sukceson kaj bonan kunlaboron al
la novnomumitaj komisionanoj kaj konsilantoj, kies nomoj estas:
Komisionanoj
1. Francois HOUSOUNOU (Benino)
2. Gilbert
NIYUKURI (Burundo)
3. CedricK IRAKOZE (Kenjo)
4. Joel MUHIRE
Ndaziboneye (DR Kongo)
5. ADJE Adjévi (Togolando)
6. Opa Moses
GBETOGO (Niĝerio)
7. Miora RAVELOHARISON (Madagaskaro)
8. Viktor
NTOTO (Kamerunio)
Konsilantoj:
1. Emile MALANDA
(Sud-Afriko)
2. Chamberline Nguefack ZEDONG (Kamerunio)
3.
Florent NTONTO (DR Kongo)
4. Costantin MASHAHURI (Tanzanio)
5.
Antoine Kouassi KOUABLAN (Eburbordo)
6. Birindwa MUSHOSHI (DR
Kongo/Ruando/Burundo)
7. Gobi AHONON (Benino)
8. Gilbert
NDIHOKUBWAYO (Burundo)
9. Moresson FEIDANGAI (Centra Afriko)
10. Aimé Patrick MANIRAKIZA
(Burundo)
11. Prince Henry Ozoemena Chikaodinaka OGUINYE
(Niĝerio)
12. Thiaba FAYE (Senegalo)
13. Charles HIZA
(Tanzanio)
14. John MAGESA (Tanzanio)
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)