Konforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri
Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro
de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu
reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos
la movadon de du kontinentoj.
Por efike kunlabori, KAOEM dividis
sin en jenajn 4 regionojn:
* Okcidenta kaj Centra Azio : Irano (Hamid
babadi Akasheh), Israelo (Eran Yuval-Vodevoz), Taĝikio (Firdaus
Ŝukurov);
* Suda Azio : Barato (Giridahar Rao), Nepalo (Mukunda Raj
Pathik Wagle), Pakistano (Irfan Mehdi);
* Sud-Orienta Azio kaj Oceanio
: Aŭstralio (Sandor Horvath), Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi),
Nov-Zelando (Bradley McDonald), Vjetnamio (Nguyen Thi Phuong Mai);
*
Orienta Azio : Ĉinio (Wang Ruixiang), Japanio (Nisinaga Atusi), Koreio (Oh
Soonmo), Mongolio (Chimedtseren Enkhee).
La nove konsistigita
gvido-teamo de KAOEM estas jena:
Prezidanto. S-ro Nisinaga
Atusi;
Vicprezidanto. S-ino Nguyen Thi Phuong Mai;
Sekretario.
S-ino Oh Soonmo;
Vicsekretario. S-ino Sondang Ilia Sumilfia
Dewi.
KAOEM okazigas sian kongreson en ĉiu tria jaro,
ŝanĝante la kongreslandon simile kiel UK. Laste, de la 25-a ĝis la 28-a
de aprilo, 2019, okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en
Danang, Vjetnamio, en kiu partoprenis 281 esperantistoj el 22 landoj. La
10-a kongreso okazos en Busan, Koreio, en 2022.
UEA renovigis sian Statuton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 659 (2016-12-16)