
Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko n-ro 769 (la 4-an de
decembro 2018) krei novan retan kunlaborejon por nia membraro, alvenis kvar
kandidatiĝoj ĝis la amendita limdato, la 18-a de februaro. Post intensaj
diskutoj kaj analizoj pri la bonegaj kvar proponoj, la Estraro decidis
favore al la propono de la brita esperantisto Tim Owen, kreinto de la nova
retejo de UEA uea.facila (vidu Gazetaran Komunikon n-ro 780) kaj
kunaŭtoro de la nova lernolibro pri Esperanto por anglalingvanoj Complete
Esperanto.
Origine ni planis lanĉon de la nova forumo jam post
unu monato da laboro. Tamen intertempe Tim Owen proponis al Emiljo Cid, la
estrarano pri informado, aldoni pliajn funkciojn, elektitajn el inter la
plej utilaj kaj modernaj rimedoj nun uzataj en bonaj retejoj. Tiujn
aldonajn funkciojn li pretas prilabori volontule. UEA konsentis pri tiuj
aldonaj proponoj kaj rezulte la lanĉo de la forumo estas nun antaŭvidata
por la komenco de majo.
La nova forumo estos tute moderna. Eblos
uzi ĝin egale per poŝtelefonoj kiel per komputiloj, registriĝi kaj
ensaluti per Facebook, Google kaj Twitter, 'ŝati' kaj
'malŝati' afiŝojn, kio servas por montri per poentoj la plej
bonajn komentojn kaj afiŝintojn, kaj multe pli. Ĝi estos grava paŝo en
la ĝenerala administra modernigo de UEA, kiu restas prioritata por la nuna
Estraro.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)