UEA aldonis al sia kanalo ĉe Jutubo la diversajn filmetojn pri la 103-a UK de Lisbono, faritajn de invititaj filmistoj al la kongreso. La kanalo alireblas per https://www.youtube.com/user/UEAviva. Se oni ankoraŭ ne abonis la kanalon, UEA kore invitas al abono per klako sur la tiucela butono ĉe Jutubo.
Uverturas la novan liston la altkvalita 14-minuta filmo de Rogener Pavinski, kiu montras ĝeneralajn aspektojn de la evento kaj de la kongresurbo Lisbono. La filmeto jam havas subtekstojn en ses lingvoj, kio igas ĝin taŭga por prezenti ankaŭ al ne-esperantistoj kaj por uzo dum lecionoj kaj memlernado por komencantoj. UEA kuraĝigas kaj instruistojn uzi ĝin en siaj lecionoj kaj tradukantojn traduki la subtekstojn ankaŭ en sian gepatran lingvon. Por la traduka kontribuo bonvolu rekte kontakti la filmiston per <
Sekvas en la listo la impona serio de 24 filmetoj fare de Ciro Gomes de Freitas, kun pluraj intervjuoj kaj pri diversaj programeroj de la kongreso. La serio entute jam estas preskaŭ 5 horojn longa! Kaj novaj eroj plu aldoniĝas.
Finas la liston la profesie ĵurnalismaj 10 filmetoj de Nelida Weidmann-González-Fonseca por SvisRaporto, kiu faris laŭtagajn raportojn kaj aparte prezentis interesajn momentojn de la UK. Spekteblas en ili pluraj mojosaj eroj de la Universala Kongreso 2018.
UEA kore dankas la filmistojn, kiuj registris tiujn belajn momentojn de nia kongreso en formo de vera dokumento, inform- kaj historivalora, por ke ĉiuj povu konatiĝi kun nia plej grava Esperanto-evento. La samaj klopodoj estos por la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, vi povas tion fari per la reta aliĝilo al la UK: https://www.uea.org/kongresoj/alighilo. Se vi volas kontribui por ke la 104-a UK havu pli da ebloj tiel labori per la plej bonaj teknikaj rimedoj, via donaco bonvenas al la Fondaĵo "Kulturo": https://uea.org/alighoj/donacoj/donaco.
MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)