Post Lahtio (2019) kaj Montrealo (2020) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la UK-n, estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2021 kaj 2022 la Estraro de UEA planas decidi plej laste dum la 104-a UK en Lahtio.
La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj, ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Por 2021 kaj 2022 estas prefero, ke post Amerika UK en 2020 la kongreso okazu en Eŭropo, ne en apuda regiono, kie okazis la kongreso en proksima pasinteco. Tamen kompreneble la Estraro povas konsideri ankaŭ kandidatiĝojn el ekster-Eŭropaj urboj.
La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k.a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj.
La limdato por sendi la kandidatiĝojn estas la 15-a de aprilo 2019.
Reprezentanto de la Centra Oficejo de UEA devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Tiuj vizitoj estas plene financataj de la invitantaj urboj kaj la vojaĝoj okazu ĝis junio 2019.
Pliaj detaloj legeblas ĉe https://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo.
La kandidatiĝojn kaj eventualajn demandojn bonvolu sendi al la Ĝenerala
Direktoro de UEA (
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)
Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)
Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 648 (2016-11-18)
Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)