La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49-an fojon, sabaton, la 17-an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
Bv rezervi la daton!
La Malferman Tagon organizas Saïd Balouchi, flanke de la CO, kaj Fernando Maia, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj, flanke de la Estraro. Fernando vojaĝos memstare de Brazilo por labori en la CO semajnon antaŭ la Malferma Tago kaj mem partopreni la eventon.
Krom eventuale aldoniĝontaj prelegantoj, niaj ĉefprelegantoj estos:
En la programo estos ankaŭ speciala momento por TEJO kaj prezentado de libroservaj novaĵoj. Aldone al specialaj ofertoj, vizitantoj povos profiti de la ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)