La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de la Paco, festata tra la mondo sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi tago estas okazo por memori la gravecon de paco, la fruktojn de paca vivo, kaj la fakton, ke multaj homoj tra la mondo vivas en stato malpaca, en kiu ilia bonfarto, ilia libereco, kaj eĉ la propraj vivoj, estas konstante minacataj kaj kompromitataj.
La Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, anoncis, ke ĉi-jare oni aparte memoros la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, akceptitan antaŭ sepdek jaroj kiel fundamenton de la postmilita monda ordo. Ĝia tria Artikolo asertas, ke “Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco,” sed tro ofte oni forgesas pri tiuj rajtoj – kaj forgesas, ke antaŭ sepdek jaroj la internacia komunumo solene deklaris sian fidelecon al tiuj principoj.
Universala Esperanto-Asocio povas fiere noti, ke ĝia statuto klare aludas, en sia kvina Artikolo, al la Deklaracio, notante, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”
Per sia laboro por rekta komunikado inter la diversaj popoloj kaj por la digno de ĉiuj homoj tra la mondo en egaleco kaj en lingva justeco, Universala Esperanto-Asocio ree sin dediĉas al la idealoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ĝi rekonas la strebojn de Unuiĝintaj Nacioj, ofte en plej malfacilaj cirkonstancoj, labori por la paco kaj repacigi malamikojn, kaj ĝi denove promesas daŭrigi sian laboron, subtene al UN kaj aliaj similcelaj civilsociaj organizaĵoj strebantaj al kreo de pli paca kaj pli egaleca mondo.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)