Unesko-Kuriero estas eldonata kvarfoje jare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, publikigante informajn materialojn pri internacie gravaj temoj. La Esperanta eldono estis lanĉita en la 102-a UK en Seulo kaj aperas sub la aŭspicio de UEA. La Esperanta Kuriero plifortigis la kunlaboron inter UEA kaj Unesko, kaj fariĝis valora rimedo por niaj rilatoj kun aliaj neregistaraj kaj registaraj organizoj.
UEA invitas kandidatiĝojn de sponsoraj organizoj, kiuj deziras ligi sian nomon kun la Kuriero, kontribui al ĝia disvastigo, kaj samtempe helpi plibonigi la financan situacion de UEA. Temus pri regula jara subvencio por plurjara periodo. La elektita sponsoro rajtus aperigi sian nomon en la kolofono de la Kuriero, ĉeesti la kunlaborajn kunsidojn kaj forumojn de la Kuriero organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj eĉ mem okazigi seminariojn pri Unesko-Kuriero en rilato kun sia propra laborkampo; ĝi rajtus senpage ricevi paperajn ekzemplerojn de la Kuriero. Ĝi povus krome uzi la titolon “organiza partnero de Unesko-Kuriero en Esperanto" en siaj komunikiloj kun reklama celo. La sponsora organizo ne havus devon fizike prizorgi eldonon de la Kuriero, nek okupiĝi pri ĝia redaktado.
UEA akceptas nur organizajn kandidatojn, ne personajn. Por kandidatiĝi
bonvolu sendi mesaĝon al la Ĝenerala Direktoro
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)