PROPONOJ ATENDATAJ!
Dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono okazos tradiciaj kulturaj programeroj “Aŭtoraj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Jaro”.
La Aŭtoraj Duonhoroj okazos en la posttagmezo de dimanĉo, matene kaj posttagmeze de lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. Ili estos bona okazo por interkonatiĝi kun aŭtoroj kaj verkoj, por malkovri legindajn verkojn, por esprimi komentojn kaj demandojn al la aŭtoroj. Kadre de la programero “Libroj de la Jaro” la eldonejoj ricevos la eblecon prezenti verkojn publikigitajn dum la interkongresa jaro (ĉi-kaze, inter la UK en Seulo kaj tiu en Lisbono). Danke al tiu ĉi programero eblos ricevi tre densan trarigardon pri la bunteco de la eldona agado en Esperanto dum la jaro inter la du plej lastaj Universalaj Kongresoj. Se vi interesiĝas doni vian kontribuon, bv. kontakti la retadreson
En la Jaro de la Esperanta Kulturo, venu kunkonstrui riĉan programon, por substreki la gravecon kultivi kaj kreskigi la intereson pri nia literaturo!
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)