Por subteni la eldonadon de Unesko-Kuriero en Esperanto, UEA nun invitas kandidatiĝojn por korekti kaj redakti tradukaĵojn de Unesko-Kuriero en Esperanto ekde oktobro 2017.
La kun-redaktoro ricevos modestan honorarion ĝis 200 eŭroj por ĉiu numero, pagotan per la fonduso Unesko de UEA, kaj senpagajn loĝadon kaj manĝadon en la redakcio en Ĉinio, liverotajn de Esperanto-Centro Ora Ponto, se li/ŝi ŝatus surloke kunlabori.
Estus avantaĝo se la sukcesa kandidato regus iun ajn UN-lingvon (la angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) aŭ la portugalan lingvon. Ĉar Unesko-Kuriero en Esperanto estas esperantigata el la versioj en la 6 UN-lingvoj kaj la portugala lingvo.
La kun-redaktoro laboros en sia loĝloko. Tamen, estas bonvene, se li/ŝi povus pasigi unu ĝis dek semajnojn en la Redakcio de Unesko-Kuriero, en la Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio, por pli funde konatiĝi kun la kunordiganto kaj ĉefredaktoro de la revuo.
Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), aŭ lingvo-korektan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro same kiel por rapida kaj fidinda komunikado kun kunlaborantoj.
Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (
Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la Centran Oficejon ĝis la 25-a de septembro 2017 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por skajpa intervjuo.
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)