André Albault (1923-2017) forpasis la 17-an de majo en Tuluzo (Francio). Li naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, kie li lernis Esperanton en 1939. En 1950 li gajnis en la unua Oratora Konkurso en la 35-a UK en Parizo.
Profesie okulkuracisto, li estis plej konata pro sia rolo en la Akademio de Esperanto, kie li estis unue sekretario (1963), poste direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj fine prezidanto (1983-1995). Kiel prezidanto li fondis kun J. Thierry la asocion Amikoj de la Akademio, kiu eldonis la bultenon La Letero de l’Akademio. Krome li estis vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (1974-1976) kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974). En UEA li estis komitatano (1957-1969) kaj estrarano pri kulturo kaj faka agado (1962-1967).
Li redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Albault kunlaboris por Plena Ilustrita Vortaro pri medicinaj terminoj kaj la reviziado de la tuta vortaro. Li publikigis multe da artikoloj, enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963) kaj verkis i.a. Vortaro franca-esperanto (1961; kun R. Léger), Naŭ prelegoj pri la Fundamento (1990), Vojaĝo tra la landoj kaj Multlingva glosaro pri la landnomoj (1991). Iuj el liaj landnomaj ideoj estis disputataj, same kiel tiuj pri la t.n. help-alfabeto priskribita en Tri pri la tria (2001; kun J. Doublet). En lia esperantigo aperis i.a. La preĝado de A. Carrel (1995) kaj La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj de O. d’Argenlieu (2012).
En la 83-a UK en Montpeliero en 1998 Albault estis elektita kiel Honora Membro de UEA. “De kiam mi estis 16-jara, mi dediĉis mian tutan vivon al Esperanto”, li tiam skribis al UEA. Esperanton li transdonis ankaŭ al siaj tri infanoj, denaskaj esperantistoj.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)