Estas lanĉita vasta alvoko por ke ĉiu instruanto kaj ĉefe instruisto de Esperanto ĉirkaŭ la mondo enskribiĝu en la oficialaj listo kaj mapo disponeblaj ĉe Edukado.net, kiuj entute nun arigas sep kursojn en lernejoj (en Belgio, Francio, Pollando, Svislando); sep en kolegioj (en Ĉinio, Francio, Germanio, Rumanio, Slovenio, Svislando) kaj kvar en liceoj (en Francio, Serbio, Turkio): vidu http://edukado.net/kursejo. Komunikado pri tiaj kursoj allogos novajn lernejestrojn kaj povos konvinki la ĝeneralan publikon kaj landajn edukado-sistemojn prezenti al junuloj Esperanton por la plejbono de la plimulto.
En februaro 2017, la franca ministerio pri edukado oficiale sciigis apartan komisionon de Esperanto-Francio, ke eksperimenta Esperanto-instruado povas jam ekokazi, kie lernejestroj bonvolos (legu raporton pri la agado en la revuo Esperanto, junio 2017, p. 143). Notinde estas, ke la ministerio pripensos plivastigi la enkondukon de tiu lingvo en la franca edukada sistemo, se sufiĉe da gelernantoj kaj instruistoj montriĝos interesataj lerni kaj instrui Esperanton post kvinjara taksado de la atingitaj rezultoj.
Per ĝisdatigo de la lernejo-listo eblos helpi enkondukon de Esperanto en la franca eduk-sistemo, kaj interŝanĝojn inter lernejoj pere de la lingvo. La ĝisdatigon eblas fari ĉe: http://edukado.net/kursejo.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)