Pro la daŭranta kresko kaj plivigliĝo de Esperanto en Afriko, aperadas novaj vizaĝoj kaj novaj voĉoj pri la gvidado kaj kunordigo de la afrika movado. Tio estas videbla en la konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA, kiun ĵus nomumis la Estraro de UEA sekve de diskuto en sia aprila kunsido en Roterdamo.
En la nova komisiono restas du membroj de la malnova, por certigi transdonon de spertoj, kaj aliĝas ok novuloj: tri rekomenditoj de la aliĝintaj landaj asocioj de UEA, kaj kvin pliaj aktivuloj, el entute ok landoj. Notinda estas la partopreno de du virinoj, kiuj historie mankis en la Komisiono.
Jen la nomlisto: S-ino Adeline Tony Umutoni el Ruando, S-ro Adjévi Adjé el Togolando, S-ino Alexandrine Omba Tshamena el Dem. Resp. Kongo, S-ro Alfred Arthur el Ganao, S-ro Arlain Kizeyidioko el Dem. Resp. Kongo, S-ro Assane Faye el Senegalo, S-ro Doumegnon Koffi el Togolando, S-ro Emile Malanda el Sud-Afriko, S-ro François Hounsounou el Benino kaj S-ro Hassano Ntahonsigaye el Burundo.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)