Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm, kaj komenciĝis voĉdonado por la l0 plej ŝatataj filmetoj, bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.
Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dukdek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.
Nun 8 membroj de la ĵurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.
Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe: Facebook, Vkontakte kaj Twitter.
Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bv. sendu mesaĝon al
UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 835 (2019-11-20)
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)
Pli videbla rolo por UEA en la terminologia mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 440 (2011-12-23)
Voĉdonado komenciĝis en UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 373 (2010-04-08)