Anoncu en la eldonaĵoj de UEA, en la revuo Esperanto (presata en ĉ. 3500 ekzempleroj, formato: 203 x 266 mm), Jarlibro (presata en ĉ. 4500 ekzempleroj, formato A6), Kontakto (presata en ĉ. 1200 ekzempleroj, formato: 195 x 275 mm) kaj Kongresa Libro (presata en ĉ. 1500 ekzempleroj, formato A5) dissendataj al pli ol 100 landoj.
La kostoj estas (en EUR):
Por la revuo Esperanto: Tutpaĝa anonco 1000 (mil), duonpaĝa 550 (kvincent kvindek), kvaronpaĝa 300 (tricent), okonpaĝa 165 (cent sesdek kvin) kaj deksesonpaĝa 90 (naŭdek). Anoncetoj: por ĉiu vorto 1.
Por Kontakto: Tutpaĝa anonco 350 (tricent kvindek), duonpaĝa 190 (cent naŭdek), kvaronpaĝa 100 (cent), okonpaĝa 55 (kvindek kvin) kaj deksesonpaĝa 30 (tridek). Anoncetoj: por ĉiu vorto 0,25.
Por la Jarlibro: Tutpaĝa anonco 500 (kvincent), duonpaĝa 270 (ducent sepdek), kvaronpaĝa 150 (cent kvindek). Anoncetoj: por ĉiu komencita linio unu dekono de la MA-kotizo de la koncerna lando (oni ĉiam fakturas minimume du liniojn).
Por la Kongresa Libro: Tutpaĝa anonco 500 (kvincent), duonpaĝa 300 (tricent), kvaronpaĝa 200 (ducent).
Kondiĉoj
La varbinto de reklamo ricevas makleraĵon de 30%. Entreprenoj de la Esperanto-movado ricevas rabaton de 50% (tiu duona tarifo ne rajtigas pri makleraĵo). Anoncoj eksplicite menditaj por kovrilpaĝoj kostas duoble. Rabato por senŝanĝa ripeto en sinsekvaj numeroj de Esperanto aŭ Kontakto: 20% por ĉiu aperigo post la unua. La prezoj estas indikitaj por prespretaj anoncoj, se vi petas ankaŭ grafikadon, niaj grafikistoj povas provizi vin per profesia grafika servo, laŭ aparta interkonsento.
Limdato por sendi vian anoncon por aperigo en la Jarlibro 2017 estas la 6-a de marto 2017, en la Kongresa Libro estas la 31-a de majo 2017. Bonvolu sendi viajn anoncpetojn, demandojn al
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 858 (2020-03-29)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 818 (2019-08-09)
Internacia Tago de Ne-perforto 2018: interkompreniĝo kiel bazo de pli tolerema kaj pli paca mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 760 (2018-10-02)
50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
Gazetaraj Komunikoj n-ro 751 (2018-08-17)