Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 662 (2016-12-28)
Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA

La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.

La taskoj de la Afrika(j) Oficejo(j) estos laŭplane:

  1. Konsciigo
    • respondi informpetojn
    • informi tie, kie ne jam estas movado, rezulte Esperanto-komunumo aperu en novaj landoj, en aliaj landoj la informado celu plifortigon de la movado
    • krei kaj renovigi retpaĝojn de Landaj Asocioj
    • prizorgi rilatojn kun instancoj
  2. Kapabligo
    • instrui koresponde al progresantoj
    • kapabligi rilate al gvidado, mastrumado, ĝeneralaj lertoj bezonataj por aktivuloj
    • instigi al trapaso de lingvaj ekzamenoj, kaj laŭeble organizado de sesioj
    • instigi al kapabligo en instruado de Esperanto
  3. Komunumo
    • eldon(ig)i verkojn de afrikanoj
    • aperigi daŭre la bultenon de la Afrika Komisiono
    • prizorgi sociajn retejojn
  4. Kunordigo
    • zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la CO
    • konsiladi al Landaj Asocioj en Afriko
    • plifortigi la Landajn Asociojn, kie jam estas movado
    • subvencipetado al ne-Esperantaj instancoj

Aldone povas aperi pliaj taskoj. Sukcesa plenumo signifas ankaŭ regulan, ĉiusemajnan raporton pri la plenumo de la akceptitaj taskoj.

Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bonvolu sendi vian kandidatiĝon (vivresumon kaj motivleteron) al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org ĝis la 20-a de januaro 2017 plej laste, indikante:

  1. kiuj taskoj interesas vin (kompreneble, se vi rimarkas ke mankas tasko en la listo, kaj vi pensas ke indus ĝin plenumi, nepre menciu ankaŭ tion)
  2. kiom da tempo vi planas elspezi por tiuj taskoj
  3. kiajn rimedojn kaj rekompencojn vi bezonus, kaj kiom ili kostus

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026