La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15-an de decembro en Roterdamo, Nederlando.
Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.”
Tial ni petas niajn individuajn membrojn, kiuj pretas dediĉi sin por helpi al tia agado, bonvolu sinanonci ĉe la adreso
Tiu voĉdono estas la unua, kiu okazas post pli ol 30 jara intervalo. Memoru, ke por ke la Ĝenerala Voĉdono estu sukcesa, necesas ke pli ol duono de la membroj partoprenu ĝin. Bonvolu helpi al la sukceso de la voĉdono, instigu viajn konatojn, vian landan asocion kaj fakan asocion partopreni en la Ĝenerala Voĉdono!
Kaze de duboj aŭ demandoj, skribu al
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)