Jam kolektiĝas la konkursaĵoj por la dua konkurso de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”. La limdato estas la 30-a de novembro 2016, kaj aprile 2017 en la ĉina urbo Hangzhou okazos la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo “TEO KAJ AMO”. En ĝi la premiotoj senpage partoprenos, sendepende de la loko kie ili loĝas en la mondo.
La konkurso celas disvastigi Esperanton kaj riĉigi la Esperanto-kulturon: 10 premiitajn filmojn de la unua konkurso eblos spekti ekzemple dum la UK en Nitro. Ni esperas per la konkurso malkovri pliajn talentajn personojn kaj ni bonvenigas vian helpon en la reklamado kaj varbado, por la plej kvalita kaj riĉenhava okazigado.
Por helpi disvastigi la informojn, ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ elŝuteblas la regularo de filmkonkurso “Teo kaj Amo” jam en 19 lingvoj, inter ili kompreneble ankaŭ en Esperanto.
Kontaktadreso:
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)