La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.
La 43-a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos pri la historio de la strato. La prezento rilatos ankaŭ al la 60-jariĝo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kie ĝi ekfunkciis novembre 1955 ĉe la placo komence de Nieuwe Binnenweg. La nunan domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 UEA aĉetis en 1961.
Ankaŭ prof. Humphrey Tonkin povus kompetente paroli pri la strato de la Centra Oficejo – li verkis pri ĝia ĉirkaŭaĵo la libron Tuj apude – sed la temon de lia prelego, UN ĉe la sojlo de nova epoko, donis alia datreveno, la 70-a de la fondo de Unuiĝintaj Nacioj. Krome, Povilas Jegorovas parolos pri la historio de Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tiu aranĝo, komencita en 1959, estis tre grava por la soveta movado kaj daŭre estas populara internacie. En 2016 la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Birštonas, Litovio.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 833 (2019-11-15)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)