Post Pri homoj kaj verkoj, aperinta en 2012, UEA eldonis novan kolekton de
verkoj premiitaj en la branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj, starigita
memore al la itala esperantisto Luigi Minnaja. La eseoj de la unua volumo
temis pri la Esperanto-kulturo, dum la nova kolekto, Interlingvo inter lingvoj, prezentas tekstojn pri lingvo kaj lingvaj demandoj, aperintajn en
la periodo 1979 ĝis 2012. Tiu temkampo estis ĉiam populara inter la
konkursantoj, pro kio rezultis libro duoble dika (271 paĝoj) kompare kun
la unua volumo. Ankaŭ la nova kolekto estis redaktita de Humphrey Tonkin
kaj Michela Lipari, respektive la prezidanto kaj sekretario de la Belartaj
Konkursoj. La aliaj verkoj en Interlingvo inter lingvoj estas Komo (Marie Bartovská), La lingvaĵo de porinfana literaturo (Zsuzsanna Csiszár), Lingvo kaj dialekto (Geraldo Mattos), Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi aŭ odi? (Aleksandro Melnikov), Niaj verboj sen veproj (Gonçalo Neves), Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo (Nikola Rašić), Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado (Jan Werner) kaj Kiom da ĉina en Esperanto? (Xu Daorong).
Fine de sia analiza antaŭparolo Tonkin resumas la mesaĝon de la esearo: Esperanto estas ne nur lingva fenomeno sed ankaŭ fenomena lingvo. Ni studu ĝin, ni analizu ĝin, kaj ni utiligu ĝin konscie kaj konsekvence. Alproprigante eldiron de alia eseisto fama, Samuel Johnson, ni diru, ke tiu kiu laciĝas pri Esperanto, laciĝas pri la mondo.
Interlingvo inter lingvoj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 15,00
eŭroj. Ĉe samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj oni ricevas trionan
rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de EU
imposto de 6%. La prezo de la antaŭa volumo, Pri homoj kaj verkoj, estas
9,00 eŭroj.
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 863 (2020-04-16)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
La dua bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)