N-ro 569 (2015-02-19)
La 42-a Malferma Tago kun la Estraro de UEA
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 42-a fojo al la
Malferma Tago, ĉi-foje kune kun la Estraro de UEA, kiu kunsidos en
Roterdamo en la sama semajnfino. La Malferma Tago okazos sabaton, la 25-an
de aprilo.
En la 42-a Malferma Tago oni aŭdos prelegojn de prezidanto Mark Fettes kaj
de aliaj estraranoj. La temoj de la prelegoj estos anoncitaj pli proksime
al la aranĝo. La tago kulminos en la lasta programero, "La Estraro de UEA
respondas", dum kiu la publiko havos la okazon demandi kaj fari komentojn
kaj proponojn pri ĉiuj aspektoj de la agado de UEA. Kiel kutime, en la
programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj.
Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona
rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni
premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la
tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.