D-ro Stevens T. Norvell mortis la 7-an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano. Li naskiĝis en Usono la 11-an de februaro 1923. Li ekstudis medicinon dum soldatservo kaj fariĝis doktoro pri medicino en 1947. Kiel konvinkita pacifisto li transloĝiĝis al Kanado en 1950 pro la milito en Koreio. En la nova lando li faris karieron kiel ĥirurgo, laborante 32 jarojn kiel instruisto pri ĥirurgio ĉe la Universitato Dalhousie kaj esplorante precipe pri melanomo. Li kreis tutkanadan ekzamenon por junaj ĥirurgoj kaj ankoraŭ ĉiujare premio kun lia nomo estas aljuĝata al iu el la superaj ekzamenitoj. Lige kun sia emeritiĝo en 1992 li ricevis la titolon Honora Emerita Profesoro de Ĥirurgio.Norvell lernis Esperanton aŭtodidakte unuafoje kiel 15-jara skolto. Post la knabaĝo li ne okupiĝis pri la lingvo, sed pro la proksimiĝanta emeritiĝo li decidis reveni al ĝi en la Jubilea Jaro 1987. De post tiam li partoprenis somerajn kursojn kaj kongresojn. Li prelegis pri melanomo en la Internacia Kongresa Universitato de la 77-a UK en Vieno (1992) kaj aktive verkis en Esperanto. Li kunlaboris pri medicino kaj ĥirurgio por Plena Ilustrita Vortaro (2002) kaj reviziis Angla-Esperanta medicina terminaro (2001) kaj Esperanta-angla medicina Terminaro (2006) de Yamazoe Saburoo. De 1995 ĝis 2001 li estis vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de 2004 ĝis 2011 redakciano de Medicina Internacia Revuo. Li komputile katalogis grandan bibliotekon donacitan de Harry Lewis (1913-1993), kun kiu li kunigis sian propran kolekton, daŭre akirante pliajn librojn. Tiu Libraro Ludovika poste transiris al Kanada Esperanto-Asocio.
Ekde 1967 Norvell estis membro de UEA, ekde 1987 delegito kaj ekde 1990 ĉiujare membro de Societo Zamenhof. En la 90-a UK en Vilno en 2005 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Saman honorigon li ricevis de Kanada Esperanto-Asocio en 2002.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)